Venceslao la 3-a (Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Venceslao
Venceslao la 3-a de Bohemio

Venceslao, ĉeĥe Václav, pole Wacław, (1289-1306), el la dinastio Přemyslidoj, estis reĝo Venceslao la 3-a de Bohemio kaj Venceslao la 2-a de Pollando, kaj reĝo Ladislao la 5-a de Hungario.

Biografio[redakti | redakti fonton]

  • li naskiĝis la 6-an de oktobro de 1289.
  • gepatroj: reĝo Venceslao la 2-a kaj Jitko Habsburga.
  • reĝo ĉeĥa, pola kaj hungara, margrafo moravia, duko krakova.
  • li parolis ĉeĥe, hungare, pollingve, germane kaj latine.
  • 12891301 li estis edukata en praga reĝa kortego.
  • 1301 en Hungario mortis Andreo la 3-a, lasta el dinastio Arpado, kaj la papo alproprumis al si rajton okupi la malplenan tronon. Tiam li destinis kiel reĝon Karolon la 1-an Roberton el Anjou, kio estis rifuzita de hungara nobelaro. Tial estis la saman jaron, do en 1301, elektita per parto de la hungara nobelaro kaj prelatoj gvidataj de hungara magnato Mateo Csák Trenĉina kiel la hungara reĝo Venceslao Přemyslido.
  • la 27-an de aŭgusto de 1301 Venceslao estis kronita kiel la reĝo hungara kaj li ekregis en hungara urbo Buda kiel hungara reĝo Ladislao la 5-a.
  • 1302 Venceslao la 3-a komencis batali kontraŭ papa kurio pri pludaŭro de la trono. Lia patro tiutempe postulis francan reĝon Filipon la 4-an, kiu staris ankaŭ kontraŭ la papo, pri alianco kaj tiu subtenita tiel de potenca dinastio, arestis papon Bonifacon. Li psike ne eltenis sian arestigon kaj baldaŭ post tio li mortis. Nova papo okupis politikon de iompostioma gvidigo de ĉiuj aliancoj de Venceslao al sia flanko.
  • 1304 Venceslao la 2-a amasigis grandegan soldataron kaj li militiris al la filo helpi, sed kiam li renkontis la situacion senelireja ekkoninte, ke prepariĝas nova invado Bohemion, li forveturis la filon el la lando kunpreninte kun si ankaŭ kronad-emblemojn de Hungara reĝlando, per kio Přemyslidoj perdis ankaŭ la lastajn favorulojn.
  • 1305 post morto de la patro Venceslao fariĝis ĉeĥa kaj pola reĝo.
  • la 5-an de oktobro de 1305 li edziĝis al Piastidino Violo Teŝina, per kio li volis pluteni la polan reĝlandon, kiun endanĝerigis Vladislao Kubuĉjo.
  • 1305 li fermis kontrakton kun imperiestro Albreĥto rezigninte favore al li pri regionoj de Cheb kaj Mejso.
  • 1305 li transprenis siajn pretendojn sur hungaran tronon favore al bavariaj Vitelsbaĥoj kaj li transdonis orientan Pomerion al brandenburgaj Askanoj.
  • 1306 estiĝis ĉeĥa versita eposo Alexandreis.
  • aŭgusto de 1306 Venceslao ekiris al punmilitiro kontraŭ Kubuĉjo.
  • la 4-an de aŭgusto de 1306 Venceslao la 3-a en Olomouc estis murdita per nekonataj murdistoj, sed kiuj estis certe senditoj de romia reĝo Albreĥto. Venceslao mortis en la aĝo de 17 jaroj. Foriris en li reganto, al kiu saĝeco de sia patro kaj samtempe batalemo de sia avo Přemysl Otakar la 2-a cirkulis en la vejnoj. Per lia persono formortis post glavo la přemyslida dinastio reganta en Bohemio pli ol 400 jaroj.


Antaŭe: Reĝo de Bohemio Poste: Blason Boheme.svg
Venceslao la 2-a 1305-1306 Rudolfo la 1-a
Antaŭe: Reĝo de Pollando Poste: Herb Polski.svg
Venceslao la 1-a 1305-1306 Vladislao la 4-a
Antaŭe: Reĝo de Hungario Poste: Hungary Arms.svg
Andreo la 3-a 1301-1305 Otto