Vendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vendo estas kontrakto per kiu partio (vendanto) transdonas posedaĵon al alia partio (aĉetanto) kiu devigas sin pagi al li prezon. Depende de la landa juro, kaj de la ecoj de la posedaĵo, la posedrajto transiras de la vendanto al la aĉetanto tuj, aŭ kiam la posedaĵo estas transdonata, aŭ kiam la vendo estas registrita en tiucelaj registroj.

Ekzemple: Lau la itala juro, la rajto je difina kvanto de nedistingita varo, kiel grenoj, transiras kiam la vendanto apartigas la vendatan kvanton de pli granda aro. Lau la germana juro, la rajto je bieno transiras kiam la vendo estas registrita en la bienregistron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]