Vendreda preĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vendreda preĝo en universitato de Malajzio

Ĝumu'a (en norma araba jum'ah: صلاة الجمعة ‎ ṣalāt al-jum'ah , "Vendreda preĝo") estas kongregacia preĝo (ṣalāt) kiun islamanoj okazigas ĉiun vendredon, ĵus posttagmeze en dhuhr. Islamanoj preĝas ordinare kvin fojojn ĉiun tagon laŭ la ĉielpado de la suno nekonsiderante horloĝtempon. Ĝi estas menciita en la Korano: Ho vi kredantoj! Kiam resonas la voko al la preĝo de la vendredo, kuru al la rememoro de Allah kaj lasu la negocojn. Tio estas pli bona por vi, se vi nur sciius! Korano, surao 62:10

La ĝumuʿa preĝo estas duono de la dhuhr-a preĝo, por oportuno, antaŭita de prediko kiel teknika anstataŭigo de la du reduktitaj rakahoj de la ordinara preĝo, kaj sekvita de kongregacia preĝo, gvidita per la imamo. Partopreno en ĝi devas esti strikte observita de ĉiuj plenkreskaj viroj kiuj estas laŭleĝaj loĝantoj de la loko.

La muezino faras la vokon al preĝo, nomita la Azano, kutime 15-20 minutojn antaŭ la komenco de ĝumu'a.