Venecia Horloĝturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Venecia Horloĝturo en Placo de Sankta Marko
Placo de Sankta Marko inter 1890 kaj 1900, dekstre la Baziliko Sankta Marko kaj maldekstre la Venecia Horloĝturo.
The Clock Tower in 2006

La Horloĝturo de Venecio estas konstruaĵo de la komenca renesanco konstruita sur la norda flanko de la Placo de Sankta Marko ĉe la enirejo al Merceria. Ĝi enhavas turon, kiu enhavas la horloĝon, kaj pli malaltajn konstruaĵojn ĉiuflanke. Je dekstraflanko estas la Baziliko Sankta Marko. Kaj la turo kaj la horloĝo datas el la lasta jardeko de la 15a jarcento, kvankam la maŝinaro de la horloĝo estis poste multfoje ŝanĝita. Ĝi situis kie la horloĝo estu bone videbla el la akvoj de la laguno por montri al ĉiuj la riĉon kaj gloron de Venico, krom la praktika efiko scii la horon por elveturoj. Nune ĝi estas unu el 11 eroj administrataj de la Fondaĵo Fondazione Musei Civici di Venezia.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La plej malaltaj etaĝoj de la turo formas monumentan arkaron al la ĉefa strato de la urbo, nome Merceria, kiu ligas la politikan kaj religian centron (nome la Piazza) kun la komerca kaj financa centro (Rialto). La pli supra etaĝo estas la bela hejmo de la horloĝocirklo propre dirite. Supre estas kornico kun religia bildo kaj ĉe la plej supra etaĝo estas la leono de Sankta Marko, nome simbolo de la urbo Venecio, antaŭ blua bela fono. Sur supra teraso estas granda sonorilo. Populare la turo kaj la horloĝo estas konataj kiel de la Maŭroj ĉar la lokanoj identigas kiel maŭroj la du malhelaj figuroj kiuj marteladas la sonorilon

Sanktamarka Horloĝturo (Torre dell'Orologio), ĉ. 1860/70, foto de Carlo Ponti.

La Horloĝturo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Venecion kun kvin grandaj vidindaĵoj el kiuj aludoj al Baziliko de Sankta Marko, la Horloĝturo, la Ĉefa Placo, la Granda Kanalo kaj la Ponto Rialto:

Citaĵo
 
Ambaŭ alvenas fluge al Venecio milonda,
kie senĉesa miro povas defali neniam.
-Jen tie Baziliko de Sankta Marko frisora,
la Horloĝturo, Ĉefa Placo ĉe l'Granda Kanalo,
kiu surborde plenas per domoj arke vidlogaj
kaj jen kun galerioj marmora Ponto Rialto.[1] 

45°26′05″N 12°20′20″O  /  45.43471°N, 12.338912°O / 45.43471; 12.338912 (Venecia Horloĝturo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Goy, Richard J: Building Renaissance Venice. Patrons, Architects & Builders. (Yale U.P. 2006)
  • Honour, Hugh: The Companion Guide to Venice (2nd edition. London. 1977)
  • Lorenzetti, Giulio: Venice and its Lagoon (1926. 2nd edn 1956) translated by John Guthrie (Lint, Trieste. 1975)
  • Howard, Deborah: The Architectural History of Venice (Yale University Press. 2nd revised & enlarged edition. 2002)
  • McAndrew, John: Venetian Architecture of the early Renaissance (Cambridge,Mass. 1980)
  • Muraro, Michelangelo: The Moors of the Clock Tower of Venice and their Sculptor (1984) in Art Bulletin Vol.66, pp.603ff
  • Norwich, John Julius: A History of Venice (Penguin Books, 1 vol edition, 1983)
  • Perocco, Guido & Antonio Salvadori: Civiltà di Venezia. Vol.2: Il Rinascimento. (3rd edition, revised and corrected. Venice. 1987)
  • Sansovino, Francesco: Venetia Città Nobilissima. (Venice. Original edition 1581. Edition of 1663 with additions by Martinioni reprinted in facsimile - Gregg International Publishers Ltd, 1968)
  • Sanudo Diary = Venice Cità Excelentissima - Selections from the Renaissance Diaries of Marin Sanudo. ed: Patricia H.Labalme & Laura Sanguineri White (Johns Hopkins University Press, Baltimore. 2008)
  • Tassini, Giuseppe: Curiosità Veneziane (9th edition, 1988)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Fondazione Musei Civici di Venezia, kies retejo estas ĉe: [1] Kliku al Museums / Clock tower / kaj sekvu la ligilojn.