Venecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Venecio, trafiko)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 45°26′15″N 12°20′09″E  /  45.4375°N, 12.33583°O / 45.4375; 12.33583 (Venecio)
Venecio
itale: Venezia, venecie: Venesia, venecie: Venexia
urbo
Venezia veduta aerea.jpg
Vido al Venecio
Oficiala nomo: Venezia
Ŝtato Italio Italio
Duoninsulo Apenino
Regiono Veneto
Provinco Provinco de Venecio
Historiaj regionoj Venecia respubliko, Itala reĝlando
Akvovojo Granda Kanalo de Venecio
Konata loko Baziliko de sankta Marko
Laguno Laguno de Venecio
Situo Venecio
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 45°26′15″N 12°20′09″E  /  45.4375°N, 12.33583°O / 45.4375; 12.33583 (Venecio)
Areo 414,57 km² (41 457 ha)
Loĝantaro 270 660 (30.04.2009)
Denseco 652,87 loĝ./km²
Fondo 5-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 30100
Telefona antaŭkodo 041
ISTAT 027042
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Venecio kaj ties lagunoj
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 394
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iii, iv, v, vi
Patrono Sankta Marko la evangeliisto
Festa tago 25-a de aprilo
Situo de Venecio enkadre de Italio
ButtonRed.svg
Situo de Venecio enkadre de Italio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Venezia
Retpaĝo: www.comune.venezia.it

Venecio (itale Venezia [venecja]) estas la ĉefurbo de la itala regiono Venetio (itale Veneto [veneto]). Ĝi enhavas 309.000 loĝantojn (laŭ la UNO en 2000).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 5-a kaj 6-a jarcentoj, en la epoko de la barbaraj invadadoj, la enloĝantoj de la romia urbo Aquileia fuĝis al la enmarĉa vilaĝeto Rialto ['rjalto]. Kvankam la nova komunumo estis laŭnome parto de la Bizanca imperio, la venecianoj estis fakte sendependaj jam en la 9-a jarcento.

Sub la regado de la doĝoj la Venecia respubliko etendiĝis ĝis la riĉa Oriento (orienta marbordo de la Adriatiko, Peloponezo, Cipro, kvartaloj en Konstantinopolo kaj en la Latinaj Ŝtatoj de Sirio kaj Palestino. Famaj doĝoj estis Nicolò Marcello, Francesco Foscari, Pasquale Malipiero, Sebastiano Venier, Andrea Vendramino, Francesco Morosini kaj aliaj. Vidu artikolon Listo da doĝoj el Venecio.

Kontinenten la Respubliko atingis la limojn de la Ŝtato de Milano, de la Papaj Ŝtatoj kaj de la Aŭstra imperio.

En 1797 la Serenissima (Tre Serena Respubliko) perdis sian sendependecon pere de Aŭstrio.

En 1923 en la paskaj tagoj okazis la Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La koro de Venecio estas la 3800-metrojn-longa Canal Grande (Granda Kanalo), kiu trafluas la tutan urbon S-forme. Estas multaj insuloj ĉirkaŭ la urbokerno, kelkaj el kiuj ligitaj per mallarĝaj terkoloj. San Lazzaro degli Armeni aŭ Sankta Lazaro de la Armenoj estas malgranda insulo apud Venecio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

De la Kanalo admireblas vico da belegaj palacoj (Palazzo Vendramin-Calergi, Palazzo Contarini-Pisani, la Ca' d'Oro [Ora Domo], Ca' da Mosto, Palazzo Grassi, Palazzo Corner, kaj tiel plu) kaj pontoj (kiel la Ponte di Rialto).

La Placo de Sankta Marko estas aŭtentika majstraĵo de la eŭropa arkitekturo. Oni ĝin nomas la loĝoĉambro de la venecianoj. La bizanca Baziliko de sankta Marko gastigas la mortrestaĵon de la patrono. Apude estas la Venecia Horloĝturo unuflanke kaj la Granda Kanalo aliflanke.

Ĉe la dekstra flanko de la baziliko staras la Palazzo Ducale [pa'latco du'ka:le] (Doĝa Palaco aŭ Doĝo-palaco).

Inter la aliaj preĝejoj troviĝas la Salute (Savo [de la pesto]), San Giorgio [saη 'ĝorĝo] (en la insuleto San Giorgio), i Frari (la Monaĥoj), Sankta Maria Glorplena de la Fratoj, Sanktaj Johano kaj Paŭlo.
Inter la multaj muzeoj troviĝas Guggenheim kaj Correr.

Allogas ankaŭ kelkaj aparte situantaj insuletoj, kiel ekzemple Murano. Sur aparta insuleto estas la tombejo San Michele.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

La Venecia Bienalo (en itala: La Biennale di Venezia [la bi.enˈnaːle di veˈnɛttsja]; ankaŭ tradukebla kiel la "Venecia Ĉiudujara Festivalo") estas fama arta organizo baze en Venecio, kaj ankaŭ la originala kaj ĉefa ekspozicio kiun ĝi organizas.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La trafiko en Venecio estas iusence unika pro jenaj cirkonstancoj:

  • La urbo konsistas el multaj insuloj en la Laguno de Venecio, dividitaj per kanaloj, tre malsamaj laŭ larĝo, profundo kaj – pro la multaj pontoj – alto disponebla por boatoj.
  • Multaj el tiuj insuloj tiom interproksimas, ke kelkmetra ponto facile ligas ilin. Tamen multaj el la pontoj ne eltenus aŭton; krome ili kutime havas ŝtupojn por lasi pli altan spacon al pasantaj boatoj, do ili ne taŭgas por veturiloj.
  • Plurfoje jare alta akvo atakas la urbon kaj dumaniere malfaciligas la trafikon:
    • Ĝi subakvigas multajn vojojn kaj
    • ĝi altigas la akvonivelon en la kanaloj kaj tiel reduktas la liberan spacon sub la pontoj.

La longtempa altiĝo de la akvonivelo ĉirkaŭ Venecio pliseverigas ĉi-lastan fenomenon.

Piedirado[redakti | redakti fonton]

La piedira trafiko plej gravas en Venecio. Eblas piede atingi multajn lokojn en akceptebla tempo, ĉar la plej granda distanco sur la ĉefaj insularoj estas nur ĉ. kvar kilometroj. Tamen piede ne eblas atingi la aliajn insulojn de la laguno.

Pontoj estas esenca bazo de la piedira trafiko; la plej multaj pontoj estas malaltaj kaj sur mallarĝaj kanaloj. La grandan kanalon Canal Grande transiras nur kvar pontoj (de sud-oriento al nord-okcidento):

  • Ponte dell'Accademia, konstruita de Eugenio Miozzi, malfermita en 1933;
  • Ponte di Rialto, certe la plej fama el la veneciaj pontoj, ĉe la norda el la du grandaj kurbiĝoj de Canal Grande;
  • Ponte Scalzi, oriente de la stacidomo, same de Eugenio Miozzi, malfermita en 1934 por anstataŭi feran ponton (la nuna estas ŝtona); ĝi nomiĝas ankaŭ "ponto de la stacidomo";
  • La "Kvara Ponto", kiu jam estas provizore preta, sed ankoraŭ ne havas nomon; ĝi nord-okcidente en la urbo ligas la placon Piazzale Roma al vojo Fondamenta Santa Lucia, antaŭ la stacidomo. Ĝi estas la sola publika konstruaĵo kun klare modernisma arkitekturo.

Aŭta trafiko[redakti | redakti fonton]

Aŭtoj povas atingi la urbon Venecio per ponto (Ponto de Libero), sed tuj poste devas halti en la parkejoj de placo Piazzale Roma. Kiu ne trovas lokon tie, povas parki sian aŭton sur insulo Tronchetto. Estus senutile pluiri per aŭto; la vojoj ne estas faritaj por veturiloj. Preskaŭ ĉiuj pontoj havas ŝtupojn kaj multaj ne eltenus la pezon de aŭto.

Eĉ polico kaj fajrobrigado en Venecio ne havas aŭtojn, sed boatojn. Avantaĝo de la fajrobrigado estas, ke ĉie disponeblas (mara) akvo por estingi fajron. Ĝi eĉ ne estas tre sala.

Escepto pri aŭta trafiko estas insulo Lido, sur kiu eblas aŭta trafiko.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Fervojo povas atingi Venecion per ponto same kiel aŭtoj, sed same devas halti ĉe la okcidenta fino (stacio Venecio Santa Lucia).

Boatoj[redakti | redakti fonton]

Boatoj estas la plej konvena transportilo en Venecio, ĉar preskaŭ ĉie preterpasas kanalo. Ĉiuj transportoj de iom pezaj varoj estas farataj per boatoj.

Venecio famas interalie pro siaj gondoloj, barketoj longaj kaj sveltaj, kiujn la barkisto pelas per unusola remilo. Ili estas konataj kiel transportilo por revantaj geamantoj, sed servas ankaŭ kiel tute ordinaraj taksioj. La gondolisto kutime staras, sed lerte kliniĝas antaŭ pasotaj pontoj.

Linia boato
Flosanta boata haltejo

Samkiel aliaj urboj havas publikajn aŭtobusojn, Venecio havas publikajn boatojn, kiuj servas fiksitajn liniojn. Ili nomiĝas vaporetto (vaporŝipeto), sed nun funkcias per dizelaj motoroj. Ĉar ili havas mallongajn distancojn inter la haltejoj, ili havas apartan proceduron de alteriĝo: Kiam la boato proksimiĝas al la haltejo, la du konduktoroj ĵetas ŝnuromaŝon al surteraj teniloj kaj tiel haltigas la boaton, kies motoro restas kuranta. La pasaĝeroj povas el- kaj aliri sen granda niveldiferenco, ĉar la haltejoj kutime troviĝas sur flosantaj platformoj. Poste la konduktoroj lasas la ŝnurkaptitajn tenilojn, kaj la boato povas tuj pluiri.

Kelkaj barkoj plenumas praman servon inter du kontraŭaj lokoj de larĝaj akvovojoj, precipe ĉe ok lokoj de la Canal Grande, kiun transas nur la menciitaj pontoj.

Ĉaroj[redakti | redakti fonton]

Kie necesas transporti varojn sur teraj vojoj, servas varĉareto. Ili havas grandajn radojn kaj aldonajn radetojn por grimpi la pontajn ŝtupojn. La ĉaristoj ne rajtas parki siajn ĉarojn sur publikaj vojoj.

Metroo[redakti | redakti fonton]

Interesa solvo de la veneciaj trafikproblemoj estus metroo. Planoj pri ĝi estis faritaj, sed la nuna urbestro Massimo Cacciari ne favoras la projekton, kvankam ĝi povus helpi reteni junajn loĝantojn en la urbo, kiuj ne sentas sin komfortaj kun la trafikaj cirkonstancoj.

Alta akvo[redakti | redakti fonton]

Depende de la tajdo kaj de la vetero plurfoje jare alta akvo atakas Venecion kaj subakvigas multajn vojojn. Por tiaj okazoj, kiuj estas antaŭkalkuleblaj kaj publikigataj, ekzistas specialaj rimedoj:

  • Laŭ la ĉefaj vojoj oni starigas ferajn pontetojn, kiujn la akvo ne atingas. Tio certigas piediran trafikon inter la plej gravaj lokoj.
  • Venecianoj, kiuj devas uzi aliajn vojojn, surmetas kaŭĉukajn botojn. Al turistoj, kiuj loĝas en hoteloj, oni proponas plastajn sakojn, kiujn oni ligas ĉirkaŭ la piedoj kaj kruroj. Eblas tiel marŝi certan distancon, sed ofte la sakoj truiĝas post kelkcent metroj.
  • Eĉ la boatoj ne nepre profitas de la abundo de akvo, ĉar pro la altiĝinta nivelo ili ne povas pasi sub multaj pontoj. Pro tio la publikaj boatoj ŝanĝas sian horaron dum la alta akvo kaj uzas ne la malgrandajn kanalojn, sed la pli grandajn, precipe Canal Grande.

Oni planas sistemon de moveblaj bariloj, kiuj malhelpu la eniron de la alta akvo en la lagunon.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Venecio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Venecion kun kvin grandaj vidindaĵoj el kiuj aludoj al Baziliko de Sankta Marko, la Horloĝturo, la Ĉefa Placo, la Granda Kanalo kaj la Ponto Rialto:

Citaĵo
 
Ambaŭ alvenas fluge al Venecio milonda,
kie senĉesa miro povas defali neniam.
-Jen tie Baziliko de Sankta Marko frisora,
la Horloĝturo, Ĉefa Placo ĉe l'Granda Kanalo,
kiu surborde plenas per domoj arke vidlogaj
kaj jen kun galerioj marmora Ponto Rialto.[1] 

Esperanto en Venecio[redakti | redakti fonton]

En 1923 estis en Venecio la Unua Internacia Konferenco por Helplingvo en Komerco kaj Turismo, kies aranĝon helpis Itala Esperanto-Federacio. Dum la sama jaro, la loka Esperanta grupo "L.L.Zamenhof" eldonis libron Gvidlibro tra Venecio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

La granda kanalo en Venecio
Canal Grande Panorama2.jpg
La granda kanalo en Venecio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]