Veneno
Veneno estas minerala, vegetaĵa aŭ animala substanco, aŭ miksaĵo de substancoj, kapabla modifi, difekti kaj eĉ mortigi vivantajn ĉelojn, histojn, organojn, aŭ entute vivulojn.
En biologio, ĉasveneno estas likvo sekreciata de iuj bestoj per speciala glanda aparato, inokulata per piko aŭ mordo kaj havanta tiujn samajn efikojn.
La sama aŭ simila substanco, depende de la uzo kaj kvanto (aŭ dozo) povas esti drogo, kuracilo (medikamento, farmako; aŭ narkotilo, t.e. dormigilo) aŭ veneno.
Kelkaj venenoj
Popola signifo de la vorto
Venena karaktero estas karaktero kiu estas plena je hato, rankoro, maliceco kaj deziras malbonon al aliaj.
Venena ĉarmo indikas iu kiu posedas danĝeran kaj fascinan allogecon, kiu celas ame kaj sorĉe damaĝi aliajn.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri veneno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu. ” „ Fiŝo sen vino estas veneno. ” „ Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno. ”