Venerado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Venerado en Noto (Sicilio) (Sankta Konrado).

La venerado estas religia omaĝoformo oferita al Dio, aŭ al persono (forpasinta kaj plimalofte, vivanta) aŭ al sankta objekto (ekzemple, al relikvo).

Filologie, veneri devenas el la latina vorto venerare, kiu signifas montri riverencon kaj respekton. Tiu vorto devenas el la sama radiko de la nomo Venuso, la diino de la amo de la antikva roma panteono.[1]

Hinduismo[redakti | redakti fonton]

La arcanam, venerado (aŭ ĉu ankaŭ adorado?) al ikonoj kaj al statuoj prezentantaj la murti, estas grava ĉiutaga praktiko ĉe hinduistoj. La adorado al la bildoj de dioj aŭ de sanktuloj kaj spiritaj majstroj sur la altaro, pere de ofero (puja) de incenso, floroj, akvo, fajro, ktp., estas praktikata jen ene de la temploj (mandir) jen en la domoj de devotuloj (aparte pere de brahmano) aŭ en sanktaj lokoj (sur riverbordoj ktp.) La murti estas ĉiutage devotece ornamitaj per floroj, vestitaj, lavataj kaj parfumataj.

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

En la tradicia kristanismo, Katolikismo kaj Ortodoksismo aparte, la venerado al la sanktuloj estas la honoro oferita al tiuj kiuj, post vivo vivita laŭ la dia volo, estas gajnintaj la paradizon, celas precipe pere de ili honori Dion kiu ilin tiaj igis kaj laŭ ties bildo ili sin faris.

En la katolika teologio kaj en tiu ortodoksa, la venerado estas honora tipo malsama el la adorado, kiu estas adresebla nur al Dio. Teologoj iam de longe adoptis la terminon latria por indiki la adorado devigita nur al Dio kaj dulia por la venerado al la sanktuloj kaj al ikonoj kaj relikvoj.

La katolika teologio inkluzivas ankaŭ la terminon hiperdulia (superkultado) kiu signalas veneradon direktitan la la Virgulino Maria la patrino de Jesuo. Tiu distingo estas inspirita de la dogmaj konkludoj de la sepa ekumena koncilio 787), kiu dekretis ankaŭ ke la ikonoklasmo (malpermeso de la sanktaj bildoj kaj pri ilia venerado) estas Herezo kiu egalvaloras al neado de la enkarniĝo de Jesuo Kristo.

La venerado, se temas pri objektoj, povas evidentiĝi ekstere, ekzemple, per respektema riverenco aŭ krucsigno antaŭ la ikono aŭ bildo aŭ antaŭ statuo. Tiuj objektoj estas ankaŭ kisataj. Se temas pri personoj, beatuloj kaj sanktuloj, martirojkonfesantoj [2] ilin estas ankaŭ preĝataj por havigi el ili la forton por sekvi la instruojn de Jesuo aŭ por ricevi helpon kiel sanon ktp.

En iuj kristanaj tradicioj la venerado estas konsiderata egala al herezo ĉar portunta idolkulton, kaj la rilata kanonizo egalas al herezo de apoteozo. La protestantaj teologio ĝenerale neas ke eblas la distingo inter venerado kaj adorado[3] kaj asertas ke la praktiko de la venerado distras la kristanan animon el ĝia vera objektivo, kiu estas la adorado al Dio. En siaj verkoj, ekzemple, Kalvino rimarkas ke okazas ke pro tio oni elpensis la distingon inter latria kaj dulia: por povi transdoni, senpeke, la honoron de Dio al la anĝeloj kaj al mortintoj. [4] . Aliaj, kiel la Eklezio de Anglio, tamen, veneras la sanktullojn, kaj ĉiukaze ankaŭ la kristanaj konfesioj kiuj ne aprobas la veneradon al la sanktruloj pri ili agnoskas la ekziston, donante tamen al la termino “sanktuloj” signifon malsaman ol tiun intencitan ĉe la Katolika Eklezio, ekzemple.

Novpaganismo[redakti | redakti fonton]

Venerado estas ankaŭ praktikata de paganoj (al ilia dioj aŭ iliaj historiaj elstaruloj) kaj novpaganoj kiuj kutime miksas la dian kun la monda aŭ tera: el kio rezultas ankaŭ adorado ĉar ilia religio fontas el panteismo: iliaj ritaj oferoj varias ĉar ĉiu ero havas sian koncepton; Viko, ekzemple, kiu travidigas la panteisman dian en diversaj elementoj de la naturo, ĉiu dia kaj senfina, veneras aŭ adoras elstarigante la kontakton kun la naturo. Foje tiu kulto okazas en temploj kiel okazas ĉe framasonismo de iuj Loĝioj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Identigita pli poste kun la greka Afrodito.
  2. Ekde kiam la papoj fiksis ĉe si la decidon pri la modernaj konfesantoj, tiuj tiaj fariĝas nur post konstata abrupta miraklo en devotulo kies malsano estis science certigita.
  3. Ĉu veneri sian patrinon egalvalorus ŝin adori?
  4. Vidu en lia libro Instruoj de la kristana religio, libro I, XII, 2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]