Venezuela Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Venezuela Stelo)
Venezuela Esperanto-Asocio
landa asocio de UEA
Komenco
  • 1912 (neoficiale)
  • 25-a de novembro 1974 (oficiale)
Lando(j) Venezuelo vd
Sidejo Karakaso,  Venezuelo
Tipo Asocio
Agareo

 Venezuelo

Fondinto(j) Benito Losada vd
Prezidanto Ricardo Coutinho Rodrigues
Retejo esperantovenezuela.weebly.com
vdr

La Venezuela Esperanto-Asocio (VEA) estas esperanta asocio en la sudamerika lando Venezuelo, kreita en la urbo Karakaso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita de Benito Losada (en la literaturo konata kiel "Paco-Tillero") je 1912 en Maturin (Venezuelo).

Post kelkaj jaroj de funkciado ĝi ĉesis agadi, kaj la 27-an de novembro 1974 ĝi estis refondita, petis kaj ricevis statuson de landa asocio de UEA. Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la agadon aparte partoprenis Octavo de Diego, Fernando de Diego, Manuel Nebra Val, Féliz García Blázquez, Juan Eduardo Bachrich, Lino Moulines, Antonio Lauro, Jorge kaj Esteban Mosonyi, Andres Turrisi kaj Agnes Waldman. Dum tiu tempo ankaŭ aperis ĝia oficiala organo Venezuela Stelo.

Dum la 1980-aj jaroj al la naciaj aktivuloj aliĝis la franca esperantisto Floreal Gabalda kaj lia ĉeĥa edzino Liba Gabalda, kiuj kun Rafael Mejias, Maritza Graziani, Alfredo Portillo, Raymonde kaj Brigitte Clarac aldonis renovigon al la movado.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]