Venezuelaj federaciaj dependaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venezuelaj federaciaj dependaĵoj
Federacia dependaĵo
Flago
administraj unuoj de VenezueloFederacia Distrikto • subŝtato de Venezuelo [+]

LandoVenezuelo

Ĉefurbo[[]]
- koordinatoj11° N, 65° U (mapo)10.929822222222-65.356955555556Koordinatoj: 11° N, 65° U (mapo)
Areo342,25 km² (34 225 ha) [+]

Loĝantaro2 155 [+] (2011)
Denseco6,3 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2VE-W

Venezuelaj federaciaj dependaĵoj (Tero)
Venezuelaj federaciaj dependaĵoj (Tero)

Venezuelaj federaciaj dependaĵoj (Venezuelo)
Venezuelaj federaciaj dependaĵoj (Venezuelo)
DEC
Venezuelaj federaciaj dependaĵoj
Venezuelaj federaciaj dependaĵoj

Map
Venezuelaj federaciaj dependaĵoj
Vikimedia Komunejo:  Federal dependencies of Venezuela [+]
vdr

La Federaciaj dependaĵoj de Venezuelo (hispane Las Dependencias Federales de Venezuela) estas federacia ento en Venezuelo. La ento inkludas la plej multajn el la insuloj de Venezuelo en la Kariba Maro (kun la escepto de la insuloj inkluditaj en la stato de Nueva Esparta same kiel proksimume 90 aliaj insuletoj filiigitaj al la diversaj subŝtatoj), kiuj estas inkluditaj en 12 grupoj. La insuloj estas preskaŭ neloĝataj kaj havas 2 155 konstantajn loĝantojn (en 2011), same kiel plurcent fiŝkaptistoj kiuj venas tien dum la fiŝkapta sezono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 8-an de novembro 1777, Karolo la 3-a, reĝo de Hispanio eldonis reĝan dekreton laŭ kiu la insuloj kontrolitaj de Hispanio en la suda Kariba Maro estus sub la jurisdikcio de la Capitania Generalo de Venezuelo, la kolonia administra unuo de Hispanio en la areo, situinta en la areo de la nuna Venezuelo.

Post la Venezuela Sendependiĝa milito en la 1820-aj jaroj, la venezuela regiono, same kiel la insuloj, iĝis parto de la Granda Respubliko de Kolombio. Post kiam Venezuelo iĝis sendependa ŝtato en 1830, la insuloj venis sub ĝian kontrolon. La 30-an de majo 1845 estis subskribita interkonsento pri paco kaj amikeco inter Hispanio kaj Venezuelo, post kiu Isabel la 2-a, oficiale rekonis la sendependecon de Venezuelo kaj ke ĉiuj insuloj kiuj apartenis al la Capitania Generalo de Venezuelo nun apartenas al sendependa Venezuelo.

Post kiam en la mezo de la 19-a jarcento Usono komencis minadon de guano sur Isla de Abes, Venezuelo komencis postuli suverenecon super la insulo de Usono. Usono oficiale rekonis tion en 1861. Nederlando postulis proprieton de la insuloj, sed ĝi oficiale rekonis la proprieton de Venezuelo en 1865 post internacia arbitracio.

La 22-an de aŭgusto 1871, ĉiuj insuloj de Venezuelo krom Margarita, Cobagua, Cocha (la insuloj kiuj konsistigas Novan Sparton) kaj la Insulo Abes estis deklaritaj apartenataj al nova federacia teritorio "Colon" fare de venezuela prezidanto Antonio Guzmán Blanco. La 4-an de julio 1895, dum la prezidanteco de Joakimo Crespo, Insulo de Abes ankaŭ estis aldonita al la teritorio. La 16-an de majo 1905, prezidanto Cipriano Castro decidis aneksi la insulon Cocha al la teritorio kaj igi la urbon San Pedro de Cocha sur la insulo ĉefurbo de la teritorio. La estroj de la ŝtato Nueva Esparta ne konsentis pri la situacio kaj finfine la insulo revenis al la subŝtato same kiel la tuta teritorio estis malmuntita kaj la insuloj venis sub la rektan kontrolon de la registaro ene de la federaciaj dependecoj.

En la sekvaj jardekoj, ekzistis provoj de Britio kaj Kolombio postuli proprieton de Isla de Patos kaj la Los Monjas Insularo respektive, sed finfine ili rekonis la proprieton de Venezuelo. En la 1970-aj kaj 80-aj jaroj, Venezuelo subskribis interkonsentojn kun Usono, Nederlando kaj Francio kiuj reguligis siajn marajn limojn kun tiuj landoj.

En 2011, leĝo estis pasigita en Venezuelo laŭ kiu komenciĝos procezo en kiu la dependaĵoj estos organizitaj en insulaj teritorioj (territorios insulares) kaj malĉefaj distriktoj (distritos menores). La unua kaj nura teritorio ĝis nun, la teritorio de la Insuloj Francisco de Miranda, estis fondita en 2011 kaj inkludas la Insularon Las Abes, la Insularon Los Roques kaj la Insulon La Orcilla.

La insularoj kiuj konsistigas la enton[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]