Ventė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventė / Windenburg
vilaĝo
Administrado
Statuso komunumoparto
Lando Litovio
Demografio
Loĝantaro 164  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 21′ N, 21° 12′ O (mapo)55.34721.2Koordinatoj: 55° 21′ N, 21° 12′ O (mapo) [+]
Ventė / Windenburg (Litovio)
Ventė / Windenburg (Litovio)
DEC
Ventė / Windenburg
Ventė / Windenburg
Situo de Ventė / Windenburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ventė [+]
vdr

Ventė (jen litove, ĵemajtie: Vėntė, germane Windenburg, en la duklando Prusio de 1525 ĝis 1701 literumita Wintburgk) estas malgranda loĝloko en Litovio. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi apartenis al la distrikto Klaipėda, kaj daŭre estas parto de la komunumo Šilutė. En 2001 en la loĝloko vivis 164 loĝantoj.

La loĝloko situas sur terlango norde de la nemuna delto, kiu je tri kvarnoj ĉirkaŭatas de la Kurona Duoninsulo - tuj sude, per la delto la rivero Nemunas enfluas la Kuronan Lagunon. La terlango historie nomatas litove Ventės ragas ("korno de Ventė") kaj germane Windenburger Eck ("ventokastela angulo"). La litova vorto "Ventė" malgraŭ simileco al la esperanta vorto "vento" aŭ la koresponda latina "ventum" ne rekte rilatas al la vorto "vento" (kio en la litova estas "vėjas"), sed probable estas simple aliformigo de la unua vortoparto el la origina germana nomo. Tiu kompreneble estas la nomo de mezepoka fortikaĵo aŭ burgo Windenburg, kiun sur la terlango en 1360 starigis la Ordeno de germanaj kavaliroj, por protekti la nemunan delton kontraŭ de-maraj atakantoj (de la burgo en la 21-a jarcento ne konserviĝis restaĵoj).

Origine, en la regiono setlis anoj de la balta tribo skalvoj. Ekde la starigo de la fortikaĵo en 1360 aŭ plej malfrue ekde la paco de Melno de 1422, kiu fiksis limon inter la Grandprinclando Litovio kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj, la loĝloko definitive iĝis parto de la regno de la germanaj kavaliroj, kiu poste transformiĝis en la germanlingvan provincon Orienta Prusio. Dum la 15-a jarcento kuronoj (re)migris el la nordo al la teritorio ĉirkaŭ la kurona laguno, aparte dum la jaroj 1409, 1439, 1445 kaj 1481. Kurona loĝloko ankaŭ fondiĝis ĉirkaŭ la tiam germana urbeto Windenburg. Ekde 1923 Litovio transprenis la kontrolon pri la regiono, kaj la loĝloko oficiale eknomiĝis laŭ litova nomo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]