Ventės ragas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventės ragas / Windenburger Eck
kaboterpinto
Administrado
Statuso terlango
Lando Litovio
Demografio
Geografio
Geografia situo 55° 21′ N, 21° 12′ O (mapo)55.3521.2Koordinatoj: 55° 21′ N, 21° 12′ O (mapo) [+]
Ventės ragas / Windenburger Eck (Litovio)
Ventės ragas / Windenburger Eck (Litovio)
DEC
Ventės ragas / Windenburger Eck
Ventės ragas / Windenburger Eck
Situo de Ventės ragas / Windenburger Eck

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ventės Ragas [+]
vdr

Ventės ragas (jen litove, "korno de Ventė", germane Windenburger Eck, "ventokastela angulo") estas terlango (ankaŭ nomebla kaboduoninsulo) norde de la nemuna delto, kiu je tri kvaronoj ĉirkaŭatas de la Kurona Duoninsulo - tuj sude, per la delto la rivero Nemunas enfluas la Kuronan Lagunon. La litova vorto "Ventė" malgraŭ simileco al la esperanta vorto "vento" aŭ la koresponda latina "ventum" ne rekte rilatas al la vorto "vento" (kio en la litova estas "vėjas"), sed probable estas simple aliformigo de la unua vortoparto el la origina germana nomo. Tiu kompreneble estas la nomo de mezepoka fortikaĵo aŭ burgo Windenburg, kiun sur la terlango en 1360 starigis la Ordeno de germanaj kavaliroj, por protekti la nemunan delton kontraŭ de-maraj atakantoj (de la burgo en la 21-a jarcento ne konserviĝis restaĵoj).

Origine, en la regiono setlis anoj de la balta tribo skalvoj. Ekde la starigo de la fortikaĵo en 1360 aŭ plej malfrue ekde la paco de Melno de 1422, kiu fiksis limon inter la Grandprinclando Litovio kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj, la regiono definitive iĝis parto de la regno de la germanaj kavaliroj, kiu poste transformiĝis en la germanlingvan provincon Orienta Prusio. Dum la 15-a jarcento kuronoj (re)migris el la nordo al la teritorio ĉirkaŭ la kurona laguno, aparte dum la jaroj 1409, 1439, 1445 kaj 1481. Kurona loĝloko ankaŭ fondiĝis ĉirkaŭ la tiam germana urbeto Windenburg. Ekde 1923 Litovio transprenis la kontrolon pri la regiono, la loĝloko Windenburg oficiale eknomiĝis laŭ litova nomo Ventė kaj de tiam estas parto de la komunumo Šilutė (germane Heydekrug).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]