Venta de Baños

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venta de Baños
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 284  (2023) [+]
Loĝdenso 441 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 55′ N, 4° 30′ U (mapo)41.9213806-4.49454Koordinatoj: 41° 55′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 723 m [+]
Areo 14,25 km² (1 425 ha) [+]
Venta de Baños (Provinco Palencio)
Venta de Baños (Provinco Palencio)
DEC
Venta de Baños
Venta de Baños
Situo de Venta de Baños
Venta de Baños (Hispanio)
Venta de Baños (Hispanio)
DEC
Venta de Baños
Venta de Baños
Situo de Venta de Baños

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Venta de Baños [+]
vdr

Venta de Baños [BENta deBAnjos] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Venta de Baños estas etimologie komprenebla kiel Gastejo de Banloko. Ĝia origino estis fervoja stacio konstruita en 1860 ĉe la gastejo de Baños de Cerrato (de kie venas la loknomo) kaj kiu, dum la 20-a jarcento iĝis la fervoja nodo plej grava de la norda duono de la lando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Johano la Baptisto de Baños.
Interno de la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto de Baños.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 6 399 loĝantojn. Ĝi kreskiĝis en la lastaj jarcentoj, sed perdis multajn loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 100 loĝantojn el la 1960-aj jaroj. Ĝi distas 8 aŭ 15 km de Palencio, provinca ĉefurbo, 37 km de Valadolido kaj 86 km de Burgoso.

La municipa teritorio, formita de loĝlokoj Venta de Baños, Baños de Cerrato kaj Cementos Hontoria (nun senhoma), limas kun Villamuriel de Cerrato, Calabazanos, Hontoria de Cerrato, Dueñas, kaj kun Tariego de Cerrato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La urbo Venta de Baños estas tre moderna loĝloko (1860), naskita pro la kresko de grava fervoja kruciĝo. Durm la centraj jardekoj de la 20-a jarcento, la fervoja trafiko tra Venta de Baños estis esenca elemento de la hispana sistemo de transportoj. Krom gastejoj, trinkejo, en 1931 oni instalis fabrikon de sukero, kaj poste de butero, kaj de karbobriketoj por fueli la vaporajn lokomotivojn.

La nomo deriviĝis el la gastejo (aktuale ruinigita), proksima al la loĝloko Baños de Cerrato, kiu ja havas pli historian devenon nome datas kiel loĝloko de la epoko de la regado de Fernando la 6-a, kiam oni kreis la reton de ŝoseoj de Hispanio, kaj kiu jam estis ĉe la Reĝa Vojo de Burgoso, kiu ligis Valadolidon kun Burgoso, en 1756. En Baños jam estis du juveloj de visigota arkitekturo, nome la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto de Baños kaj la fonto de Sankta Johano.

Dum la kreskego de Venta de Baños, ambaŭ loĝlokoj preskaŭ unuiĝis, kaj ĉefe Venta superis al Baños. En 1899 la urbodomo oni translokigis al Venta, post kiam Baños iĝis nur submunicipo de Venta.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La vidindaĵoj de tiu ĉi municipo estas tre malsimilaj al tiuj de najbaraj lokoj, nome unuflanke estas la historiaj monumentoj de Baños kaj aliflanke la ĉefa urbo Venta mem:

  • La visigota basiliko de Sankta Johano la Baptisto, patrono de Baños de Cerrato, estas apud la rivero Pisuerga. Ĝi estis konstruigita de la reĝo Recesvinto en la jaro 661. Ĝi havas tri navojn kaj tri absidojn, hufumarkojn kaj surskribaĵojn. Apude estas la fonto de Sankta Johano, jam konita de keltoj kaj romianoj, sed konstruita de visigotoj kun du hufumaj arkoj.
  • Preĝejo de Sankta Marteno de Tours: nome historia paroĥejo de Baños de Cerrato, kies konstruado datas de fino de la 16-a jarcento, kun kelkaj elementoj de la 14-a jarcento, apartenantaj al antaŭa preĝejo samloka.
  • En Venta de Baños estas tri modernaj preĝejoj ne tiom interesaj el histori-arta vidpunkto.

Ekonomie krom la transporta gravo en Venta de Baños oni instalis industrion de biskvitoj kaj aliajn nutrindustriojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]