Ventomuelejo (Břevnov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ventomuelejo
ventmuelejo [+]
Koordinatoj50° 5′ 17″ N, 14° 21′ 5″ O (mapo)50.08805555555614.351388888889Koordinatoj: 50° 5′ 17″ N, 14° 21′ 5″ O (mapo)

Administrado
- situoU Větrníku (Břevnov, Ĉeĥio)

Ventomuelejo (Břevnov) (Prago)
Ventomuelejo (Břevnov) (Prago)
DEC

Map
Ventomuelejo
Vikimedia Komunejo:  Windmill in Břevnov [+]
vdr

La nederland-speca ventomuelejo troviĝas en la katastra areo de Břevnov, Prago 6. Ĝi estas enskribita en la Centra Listo de Kulturaj Monumentoj de Ĉeĥio.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La ventomuelejo staras en supermara alteco de 360 m en la kvartalo nomata Větrník. Por la dato 1722 indikita sur la muro de la ventrado, ne estas dokumentite ĉu temas pri dato de kompletigo aŭ konstruo. La ventmuelejo estis riparita dum la rekonstruado de la monaĥejo Břevnov. Ĝi troviĝis en farmkorto, kiu en la 17-a jarcento apartenis al ĉi tiu monaĥejo. Iuj pli malnovaj skribaj fontoj deklaras, ke ligna muelejo antaŭe staris ĉi tie. La muelejo mueladis por la monaĥejo ĝis la jaro 1794, tiam ĝin aĉetis muelisto Jakub Kohoutek. Ĝi funkciis ĝis 1900, kiam ĝi estis rekonstruita en loĝdomon, al kiu oni alkonstruis secesian loĝdomon. Post la jaro 1990, la konstruaĵo estis riparita kaj enestas restoracio kaj gastejo tie.[2][3][4][5]

En 1840 oni konstruis duan brikan muelejon, la tiel nomatan Malgrandan turon malkonstruotan ĉirkaŭ 1900.[6] Alia fonto [2][3] indikas la malkonstruon en 1912.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ventomuelejo estas trietaĝa cilindra brika konstruaĵo sur cirkla plano, pintita per konusa tegmento kun lukarnoj kovritaj per tegoloj. La muelejo altas naŭ metrojn kun diametro de 9 metroj.[7] La turo estas dividita per kornicoj kaj bosoj. En la etaĝoj estas trabreĉitaj fenestroj kun duoncirkla arko kaj la ĉefa finŝtono. La kornico estas ornamita per dentpinglo kaj meandro. Al la turo alpreniĝas helikŝtuparo.

La ventorado movis la muelmaŝinon kaj la segilon. [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ústřední seznam kulturních památek České republiky [online]. Praha: Národní památkový ústav [cit. 2019-07-17]. Identifikátor záznamu 152484 : větrný mlýn. Památkový katalog. Hledat dokumenty v Metainformačním systému NPÚ [1].
  2. 2,0 2,1 2,2 JANOŠKA. Větrné mlýny v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. 1. vyd. vyd. Praha: Libri, 2003. 179 pages s. ISBN 9788072771530, ISBN 8072771531. OCLC 53034893 S. 127, 128.
  3. 3,0 3,1 Donín | Detail mlýnu | Databáze větrných mlýnů a čerpadel v českých zemích. www.povetrnik.cz [online]. [cit. 2019-07-17]. Dostupné online.
  4. Větrné mlýny v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. vetrnemlyny.unas.cz [online]. [cit. 2019-07-17]. Dostupné online.
  5. RYSKA, Autor: Petr. Víte o větrném mlýnu v Praze?. www.prahaneznama.cz [online]. [cit. 2019-07-17]. Dostupné online.
  6. větrný mlýn Větrník se zahradou - Památkový Katalog. pamatkovykatalog.cz [online]. [cit. 2019-07-17]. Dostupné online.
  7. BŘEVNOVSKÝ MLÝN - PRAHA 6 - Praha hl.m. - Technické zajímavosti - Mlýny - Břevnov - InfoČesko. www.infocesko.cz [online]. [cit. 2019-07-17]. Dostupné online.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Janoška, Martin. (2003) Větrné mlýny v Čechách, na Moravě a ve Slezsku, 1‑a eldono, Praha: Libri, p. 179. ISBN 8072771531.
  • Beran, Lukáš, ed.. (2007) “15 - Severozápadní Praha: č. 303”, Pražský industriál: technické stavby a průmyslová architektura Prahy: průvodce, 2‑a eldono, Praha: České vysoké učení technické, p. 303. ISBN 978-80-01-03586-3.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Listo de kulturaj monumentoj en Břevnov
  • Listo de ventomuelejoj en Ĉeĥio

Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]