Ventorozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopio de la ventorozo el navigomapo de 1504, de la portugala navigisto Pedro Reinel. Estas la unua ventorozo konata kiu klare reprezentas la lilifloron kiel simbolo de la Nordo.

Ventorozo, aŭ kompasrozo, estas simbolo kun formo de cirklo kiu havas markitaj ĉirkaŭe la direktojn en kiuj divideblas la cirklo de la horizonto, nome la kompasdirektoj, tio estas, alfabetorde Nordo, Okcidento, Oriento kaj Sudo.

La 16-flanka vento-rozo estas la ideo de Timosthenes el Rodoso, maristo kaj klerulo, kiu vivis en la 3-jarcento a.K, aldoninte 4 novaj direktoj al la tiam jam agnoskitaj 12. La reĝo de Egiptio, Ptolemeo la 2-a, nomumis lin ĉefpiloto de sia ŝiparo. Timosteno estis la unua el la grekaj geografiistoj, kiu uzis la ventojn por geografia orientiĝo kaj navigado, anstataŭ nur kiel meteologiaj fenomenoj. Timosthenes verkis libron pri maraj instrukcioj por la avantaĝo de la egipta mararmeo. Krome, la libro havis navigaciajn instrukciojn, kiuj baziĝis sur la 16-flanka ventorozo. Sekvante ĉi tiun libron, nuntempe perditaj, pli kaj pli da veladaj libroj estis eldonitaj tra la jaroj, kiuj fariĝis esencaj por maristoj.

Ties reinvento estas atribuita al la majorka Ramon Lullo, detala priskribo jam verkita de Plinio la Maljuna en libro II[1] eble estis lia baza referenco.

En la navigomapoj ĝi estas reprezentata per 32 romboj (misformitaj) unuigitaj en unu pinto dum la aliaj indikas la direkton en la cirklo de la horizonto. Super ĉio oni metas lilifloron per kiu oni reprezentas la nordon. Tiu simbolo estas dokumentata el la 15-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plinio el viejo Historia Naturalis libro II, parrafo 103

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Martín-Gil F.J., Martín-Ramos P., Martín-Gil J. "A cryptogram in the compass roses of the Majorcan portolan charts from the Messina-Naples mapmakers school". Almogaren, Nº. 36, 2005, pp. 285–296.