Ventosilla y Tejadilla
| Ventosilla y Tejadilla | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 40165 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Santas Matesanz | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 17 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 41° 11′ N, 3° 42′ U (mapo)41.181944444444-3.6941666666667Koordinatoj: 41° 11′ N, 3° 42′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 128 m [+] | ||
| Areo | 5,98 km² ( 598 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Ventosilla y Tejadilla [bentoSIlja iteĥaDIlja] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Ventosilla y Tejadilla estas komprenebla etimologie kiel Ventejeto kaj Tegmentigiteta. Ĝi enhavas la loĝlokojn Ventosilla, Tejadilla kaj Casas Altas.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 5,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 17 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 200 el jaro 1900.
Ĝi distas 52 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Santa Marta del Cerro, Casla kaj Prádena.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de Bronzepoko, de romianoj kaj de visigotoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estas de 1247.
En 1559 Filipo la 2-a vendis Ventosilla kaj Tejadilla al Senjorlando de Castroserna, por Gaspar López de Durango. En 1698 la reĝo Karolo la 2-a kreis la Markizlandon de Castroserna por Martín de Basurto y Sepúlveda, kun Castroserna de Arriba, kiel sidejo de la dom-palaco ekde la 16-a jarcento, kaj Castroserna de Abajo.
La municipo apartenas al la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda, en la komunumaro Ochavo de Prádena.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj.





