Ventotunelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aviadil-modelo dum testo en ventotunelo.

Ventotuneloventokanalo estas uzata por esplori, mezuri la aerodinamikajn proprecojn de la objektoj.

Ventotuneloj estas plej ofte uzataj por esploroj de aviadiloj kaj aŭtomobiloj. Dum oni celas ĉe aŭtoj nur la malgrandan ventoreziston, ĉe aviadiloj gravas ankaŭ aliaj faktoroj: ventorezisto, levoforto, surfaca profilo, stabileco, stirebleco ktp.
Malofte oni esploras ankaŭ trajnojn (lokomotivojn) kaj ŝipojn, sed ankaŭ gravas la esploroj pri nubskrapuloj, kamentuboj. Oni ofte devas tute postkonstrui la ĉirkaŭaĵon por precize simuli la ventofluojn.

Oni nur malofte (ĉe aŭtoj) povas stimuli per originalgrandaj objektoj, oni uzas plej ofte proporcie malgrandigitajn modelojn.

La ventotuneloj konsistas el unu aŭ pli da blovaparatoj (kiuj produktas la ventofluon), rektifilaj elementoj kaj ajuto, kiu devas zorgi pri plejeble samnivela, senturbulenta, bruo-malriĉa fluo. Pli ero de la ventokanalo estas la mezurejo, en kiu kolekiĝas la informoj.

La ventokanalo povas estis fermita (ili havas ringforman kanalon) aŭ malfermita (duflanka). Malaltaj temperaturoj kaj granda aerpremo povas estiĝi nur en fermita ventokanalo.

Ĉar la eksperimentoj en la ventokanaloj tro multe kostas, oni ofte simulas unuafoje per komputilaj programoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuajn aer-rezistajn esplorojn faris Gustave Eiffel en la 1890-aj jaroj por mezuri la flureziston de la Eiffel-turo ĉe rektangulaj kaj ovalaj platoj. Li konstruis pli poste laboratorion kun malfermita ventotunelo sur champ de Mars, kiu havis fermitan mezurkabinon kaj aviadilan helicon por podukti la aerfluon.

Ĉar la malfermita tunelo havis la malavantaĝojn, ke la ensuĉita aero kunportis malpuraĵojn, humidon de la ekstera aero, Ludwig Prandtl evoluigis alian (fermitan) ventotunelan formon kaj konstruis ĝin en Göttingen. Ĝi cirkuligis la saman aeron, per blovaparato kaj ajuto.