Ventro
La ventro (aŭ abdomeno) estas parto de la vertebrula korpo inter la brusto kaj la pelvo, en kiu troviĝas internaj organoj: stomako, hepato, lieno, pankreato, renoj, intestoj, urina veziko, utero, ovarioj, prostato.
Ĝi estas ankaŭ la malantaŭa parto ĉe insektoj kaj aliaj bestoj.
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas pluraj proverboj pri ventro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas. ” „ Okuloj estas pli grandaj ol la ventro. ” „ Ventro malsata orelon ne havas. ”
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.med.umich.edu/lrc/coursepages/M1/anatomy/html/surface/abdomen/abdomen.jpeg
- http://www.med.umich.edu/lrc/coursepages/M1/anatomy/html/surface/abdomen/ab_quad.html
- http://www.ethal.org.my/opencms/opencms/ethal/Images/MedGeneralImages/Abdomen.gif