Ventumila kukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ventumila kukolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Cacomantis
Specio: C. flabelliformis
Cacomantis flabelliformis
(Latham, 1801)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ventumila kukolo (Cacomantis flabelliformis) estas aŭstralazia specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi apartenas al genro Cacomantis. Ĝi estas indiĝena de tropikaj Aŭstralio, Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo kaj de insularoj de Oceanio, kiel Fiĝio, Nov-Kaledonio, Novzelando, Salomonoj kaj Vanuatuo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas malhelgriza dorse kaj helgriza en kapo. La okulo estas nigra kaj la okulringo hela. La brusto estas hela kun helbruna nuanco. La beko estas akrapinta kaj iomete subenkurbita. La subvosto montras blankajn punktojn.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ties natura medio estas mezvarmaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montaroj, herbejoj, fruktoĝardenoj kaj ĝardenoj.

La teritorio en Aŭstralio estas el Kabo Jorko en Kvinslando laŭ la marbordo suden ĝis Golfeto Ŝarko en Okcidenta Aŭstralio. Laŭ la okcidenta marbordo, la teritorio ampleksiĝas ne pli ol 1000 km interne. En Suda Aŭstralio la teritorio estas laŭ la marbordo escepte en la sudorienta angulo ĉe Monto Gambier kaj la Duoninsulo Eyre. La specio loĝas ankaŭ en Tasmanio.

Reproduktado kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

En Aŭstralio la specio reproduktiĝas el julio ĝis januaro. La ino demetas po nur unu blankecan ovon kun ruĝaj aŭ brunaj punktoj en la nesto de aliaj birdoj kiel maluredoj aŭ dornobirdoj. La preferitaj nestoj estas plej ofte kupolformaj. La voĉo estas ia decenda trilado kun ĉirrrip kvazaŭ de arakido.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio en Aŭstralio manĝas varion de insektoj kaj ties larvoj, fruktojn kaj vegetalojn, etajn reptiliojn, mamulojn kaj birdojn, ĉefe birdidojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]