Venus Express

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Venus Express

Venus Express (esperante Venusa Ekspreso) estas artefarita satelito kaj sondilo de la Eŭropa Kosma Agentejo por esplori pri la planedo Venuso. Ĝi estis lanĉita la 10-an de novembro de 2005 el la kazaĥstana kosmodromo Bajkonuro. La sateliton suprenigis rusa porta raketo Sojuz-Fregat-tipa.

Laŭ planoj, la satelito atingis Venuson la 11-an de aprilo 2006. La ĉefa celo de la sondilo estas la esploro de la venusa atmosfero kaj forceja efiko. Ĝi estis la unua sondilo de ESA, kiu vizitas la planedon.

La sondilo mem havas amplekson de 1,5×1,8×1,4 metroj kaj pezon de 1250 kg (el kio 570 kg estas pelaĵo kaj 90 kg utila kunportaĵo). Ĝi havis unu ĉefpelilon kaj 8 kromajn manovrajn helpajn pelilojn, direktilojn. La energioprovizon donas specifaj – ĝis nun neuzataj – sunrezistaj sunĉeloj. La misio kostis 200 milionojn da eŭroj.

La sondilo devis laŭplane funkcii 500 tagojn sed la misio estis plurfoje plilongigita kaj Venus Express funkciis ĝis la 14-an decembro 2014, kiam ĝi plonĝis en la venusan atmosferon pro manko de benzino.

Antaŭ Venus Express[redakti | redakti fonton]

En 2003, la Eŭropa Kosma Agentejo sendis la sondilon Mars Express al la planedo Mars. La agentejo decidis uzi la saman modelon de sondilo (sama platformo) por nova malmultekosta misio. Inter la tri proponitaj projektoj, Venus Express estis elektita.

La misio uzas la saman platformon ke Mars Express sed ankaŭ reuzas jam ellaboritajn mezurilojn el ĝi kaj la antaŭa misio Rosetta. Dank'al tiu reuzado, la ellaborado de la tutaj instrumentoj daŭris nur 33 monatoj (malpli ol tiu de Mars Express). Pro tio la misio estas ankaŭ la malplej kosta misio de ESA kun nur 220 M€.

Mezuriloj[redakti | redakti fonton]

Venus Express portis 7 mezurilojn, el kiuj nur unu estis tute nova, la aliaj elprenitaj de Mars Express kaj Rosetta.

Nomo Deveno Celo Ellaboranta lando
ASPERA Mars Express Studi la interagon inter la suna vento kaj la venusa atmosfero. Studi la magnetosferon kaj la plasmon ĉirkaŭ Venuso. Svedio
MAG Rosetta Mezuri la magnetan kampon de Venuso. Povis ankaŭ malkovri fulmojn en la atmosfero. Aŭstrio
PFS Mars Express Infraruĝa spektroskopo (0,9 - 45 μm) kiu celis mezuri la temperaturon kaj la strukturon de la atmosfero. Italio
SPICAV Mars Express Ultraviola, videbla kaj infraruĝa spektroskopo por la studado de la atmosfero kaj de la nuboj.

Povis ankaŭ observi la sunon tra la atmosfero por studi la vertikalan strukturon de la atmosfero.

Francio
VeRa Rosetta Radio sondilo por studi la atmosferon kaj la magnetosferon. Germanio
VIRTIS Rosetta Ultraviola, videbla kaj infraruĝa spektroskopo (spektro-kamerao) por studi la atmosferon kaj la surfaco de la planedo. Francio/Italio
VMC Kamerao kiu studas la nubojn, la klimaton kaj la surfacon de Venuso en ultraviola, videbla kaj infraruĝa lumo.

Nova mezurilo, sed inspirita de similaj instrumentoj el Mars Express kaj Rosetta.

Germanio

Orbito[redakti | redakti fonton]

La orbito de Venus Express estis polusa kun periapsido je 250 km super la norda poluso kaj apoapsido je 60000 km. La orbita periodo estis 24 horoj, kun parto de la orbito destinita al mezuroj kaj parto por la komunikado kun la Tero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]