Venuso de Dolní Věstonice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Venuso de Dolní Věstonice (en ĉeĥa Věstonická Venuše) estas Venusfiguro, nome ceramika statueto de nuda virino datita el 29,000–25,000 a.K. (gravetia industrio). Ĝi estis trovita ĉe la arkeologia kuŝejo de Paleolitiko nome Dolní Věstonice en la Malsupramoravia valego sude de Brno, ĉe la bazo de la montoj Děvín, je 549 m. Tiu statueto kaj kelkaj aliaj el najbaraj lokoj estas el la plej konataj ceramikaj varoj en la mondo.[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La uzita materialo estas la loka leŭso, kun nur kelkaj restoj de argilo; ne estas resto aŭ signo de surfaca polurado aŭ aplikita pigmento. Pamela B. Vandiver, Olga Soffer, Bohuslav Klima kaj Jiři Svoboda, "The Origins of Ceramic Technology at Dolni Věstonice, Czechoslovakia", Science, New Series, 246, No. 4933 (24a de Novembro, 1989:1002-1008).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]