Saltu al enhavo

Verónica Echegui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verónica Echegui
Persona informo
Verónica Echegui
Naskonomo Verónica Fernández de Echegaray
Naskiĝo 16-an de junio 1983 (1983-06-16)
en Madrido
Morto 24-an de aŭgusto 2025 (2025-08-24) (42-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispanaitalaangla vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto
Royal Higher School of Dramatic Art (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Amkunulo Álex García Fernández (2010–2023) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
filmaktoro
teatra aktoro
filmproduktoro
scenaristo
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo aktorado, filmo, teatrarto kaj televido Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2003–2025 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verónica Fernández de Echegaray, plej ofte konata kiel Verónica ECHEGUI [eĈEgi] (Madrido, 16a de junio 1983 - 24-a de aŭgusto 2025 (42-jaraĝa) en Madrido),[1] estis hispana aktorino kiu famiĝis kiel protagonisto de la filmo Yo soy la Juani (2006), pro kiu ŝi estis nomumita al Goja-premio al la plej bona nova aktorino. Poste ŝi ricevis nomumojn kiel plej bona protagonistino pro El patio de mi cárcel (2008) kaj Katmandú, un espejo en el cielo (2011), kaj al la plej bona duaranga aktorino pro Explota Explota (2020).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis parenco de iama Nobel-premio de Literaturo José Echegaray kaj de la komediisto Miguel Echegaray.

Post la sukcesoj de Yo soy la Juani (2006) kaj El patio de mi cárcel, ŝi ludis kaj duarangajn kaj protagonistajn rolojn. En 2009 ŝi estis vicprotagonisto, kun Juan José Ballesta, de la filmo La casa de mi padre de Gorka Merchán pri la soci-politika situacio en Eŭskio. Samjare ŝi aperis ankaŭ en Bunny and the Bull de Paul King. En 2012 ŝi estis protagonistino de la filmo Seis puntos sobre Emma, reĝisorita de Roberto Pérez Toledo, en kiu ŝi ludis la rolon de Emma, blindulino kiu ege sopiris iĝi patrino. Samjare ŝi partoprenis en la trilero The Cold Light of Day, de Mabrouk El Mechri, en kiu ŝi aktorinis apud gesteluloj holivudaj, kiel Henry Cavill, Sigourney Weaver kaj Bruce Willis.

En 2016 ŝi estis protagonisto de la meksika filmo Me estás matando, Susana, kun Gael García Bernal. Dume ŝi partoprenis en diversaj filmoj kaj televidaj serioj kaj enlandaj kaj eksterlandaj. En la 2010-aj jaroj ŝi realigis diversajn kurtojn. Inter diversaj televidaj serioj menciindas Paco y Veva (2004), Fortitude (2015–2017 ), Apaches (2017), kaj Los pacientes del doctor García (2023).

Filmoj (inkude kurtojn)

[redakti | redakti fonton]

2016 Me estás matando, Susana

    • No culpes al karma de lo que te pasa por gilipollas
  • 2017 La niebla y la doncella
    • La reunión
    • Déjate llevar
    • The Hunter's Prayer
  • 2018 Le Prochain
  • 2019 What is Love
    • Mi vida
  • 2020 La ofrenda
    • Orígenes secretos
    • Explota Explota
    • Tótem loba
  • 2021 Donde caben dos
  • 2022 Book of Love
  • 2024 Justicia artificial
    • Yo no soy esa

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Santesteban, Nuria (25-a de aŭgusto 2025). «Muere la actriz Verónica Echegui a los 42 años por un cáncer - EFE». EFE Noticias. Konsultita la 25-a de aŭgusto 2025.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]