Verőce (Pest)
Aspekto

| Verőce | |||
|---|---|---|---|
| vilaĝo | |||
|
Rigardo de Verőce al la Danubo
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | Hungario | ||
| Regiono | Meza Hungario | ||
| Departemento | Pest | ||
| Poŝtkodo | 2621 | ||
| Telefonkodo | (+36) 27 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Bethlen Farkas[1] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 3 676 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
| Loĝdenso | 182,07 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 50′ N, 19° 2′ O (mapo)47.83333333333319.033333333333Koordinatoj: 47° 50′ N, 19° 2′ O (mapo) | ||
| Areo | 20,19 km² (2 019 ha) | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Verőce (verOce), estas vilaĝo kaj feriejo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 20,19 km²
- Loĝantaro: 3676 (2015)
- Poŝtkodo: 2621
- Telefonprefikso: 27
Geografio
[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas inter montaro Börzsöny kaj maldekstra flanko de Danubo kun haveno, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szob, krome fervojo Vác-Balassagyarmat tuŝas la komunumon. Ĝi kontaktiĝas kun Kismaros, proksime estas Vác.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue keltoj kaj romianoj loĝis tie. En 1597 la aŭstroj-hungaroj venkis armeon de turkoj. Ĝis 1965 la vilaĝo havis nomon Nógrádverőce. Inter 1976-1990 la komunumo kuniĝis kun Kismaros havanta la nomon Verőcemaros. La vilaĝo estas fama feriejo kaj ekskursejo. Dum la socialisma erao tie funkciis feriejo de "komunistaj" gejunuloj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo Sankta Andreo (Verőce) el 1736
- malfrubaroka kalvinana preĝejo (Verőce) el 1785
- Kastelo de Verőce aŭ kastelo de episkopo Christoph Anton von Migazzi
- vilao de Károly Huszár-Pufi
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Nógrádverőce naskiĝis:
- Lívia Gorka, ceramikisto
- László Orbán (ministro)
- Mária Balla, naĝisto
- Sári Petráss, operetkantisto.
- En Nógrádverőce mortis:
- poeto Gizella Dapsy
- ceramikisto Géza Gorka.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Verőce települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2010. október 3. (Hozzáférés: 2012. január 21.)
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)





