Vera Takács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vera Takács
Vera Takács
Vera Takács
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1946 (1946-04-09) (77-jaraĝa)
en Nagykanizsa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater ELTE Faculty of Humanities
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
TTT
Retejo https://www.takacsvera.hu/
vdr

Vera Takács [takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Vera estis hungara reĝisoro, scenaristo, dramaturgo.

Vera Takács[1][2] naskiĝis la 9-an de aprilo 1946 en Nagykanizsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vera Takács maturiĝis en mezlernejo en Tab, poste ŝi estis jaron infanĝardenisto en Karád. Ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1970. Ŝi estis redaktoro kaj dramaturgo pri infanaj programoj en la Hungara Televizio inter 1970-2007. Ekde 1979 ŝi estis ankaŭ reĝisoro. En 2007 ŝi pensiuliĝis, tamen ŝi redaktis interretan gazeton ĝis 2013. Ŝi ricevis 2 premiojn en 2003.

Ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj televidaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kicsi a bors... (1983-1985, serio, 12 epizodoj)
  • A világ legrosszabb gyereke (1987)
  • Nem vagyok már gyerek (1996)
  • Klipperek (2005-2006, serio, 9 epizodoj) - ankaŭ scenaristo

Ŝiaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Károly és a sült pulykák (1980)
  • Szereposztás (1991, serio, 2 epizodoj)
  • Mi, szemüvegesek (2004) - ankaŭ reĝisoro

Ŝiaj televidaj dramaturgaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Utazás Hóperenciába (1972)
  • Süsü, a sárkány kalandjai (1977-1984, serio, 9 epizodoj)
  • Mikkamakka, gyere haza! (1982)
  • Dörmögőék legújabb kalandjai (1990-1991, serio, 11 epizodoj)
  • Galambnagymama (2002)
  • Szelfi Egyetem (2022)

Ŝia libro[redakti | redakti fonton]

  • Tízen túliak könyve. Rádióhallgató és tévénéző gyerekeknek (kunkompilanto, 1982)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]