Vera Zasuliĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vera Zasuliĉ
Persona informo
Aliaj nomoj А. Булыгина
Naskiĝo 27-an de julio 1849 (1849-07-27)
en Mikhaylovka
Morto 8-an de majo 1919 (1919-05-08) (69-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Literatorskie mostki
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistopolitikisto • redaktisto • publikigisto • literaturkritikisto • revoluciulo
vdr

Vera Ivanovna ZASULIĈ (en rusa: Ве́ра Ива́новна Засу́лич; 8-a de Aŭgusto [malnovstile 27-a de Julio] 1851 – 8-a de Majo 1919) estis rusa socialista aktivulino, menŝevika verkisto kaj revoluciulo.[1]

De malriĉiĝinta familio, ŝi radikaliĝis en Sankt-Peterburgo. En kontakto kun la rusa revoluciulo Sergei Neĉaev, ŝi estis arestita kaj enprizonigita en 1869.[2]

Liberigita en 1873, ŝi setliĝis en Kievo, kie li aliĝis al grupo de Kievaj Insurekciuloj sekvantoj de la anarkiisto Miĥail Bakunin, kaj iĝis respektita estro de la movado. Januare 1878 ŝi atencis kontraŭ subpremantemulo Fjodor Trepov. En jura proceso ŝi estis senkulpigita, dum Trepov estis konsiderita kulpulo; tial ŝi iĝis heroo por revoluciuloj.[3] Tamen, poste ŝi kontraŭis la terorkampanjon kiu rezultis en la murdo de la caro Aleksandro la 2-a en 1881.[4]

Poste Zasulich iris al Svisio, kie ŝi iĝis marksisto kaj kunfondis grupon por Emancipigo de Laboro kun Georgij Pleĥanov kaj Pavel Akselrod en 1883. Tiu grupo komisiis Zasulich traduki nombrajn verkojn de Karl Marx en rusan, kio kontribuis al la kresko de la marksisma influo inter rusaj intelektuloj en la 1880-aj kaj 1890-aj jaroj kaj estis unu el la faktoroj kiuj kondukis al la kreado de la Rusia Socialdemokrata Partio (RSDLP) en 1898. Meze de 1900, la estroj de la radikala alo de la nova generacio de rusaj marksistoj, Julius Martov, Vladimir Lenin kaj Aleksandr Potresov, aliĝis al Zasulich, Pleĥanov kaj Akselrod en Svisio. Spite la tensiojn inter ambaŭ grupoj, la sesopo fondis Iskra, revolucia marksisma gazeto, kaj formis la redaktora teamon. Ili estis opoziciantaj al la pli moderaj rusaj marksistoj (konataj kiel "ekonomikistoj") same kiel al eks-marksistoj kiel Peter Struve kaj Sergei Bulgakov kaj pasigis multon de 1900–1903 debatante en Iskra.

La malkonsento en la interno de la gazeto rezultis en la apartigo de du grupoj, nome Bolŝevikoj de Lenin kaj Menŝevikoj de Martov. Zasulich estis en tiu lasta, revenis al Rusio post la Revolucio de 1905, sed ŝia intereso en revolucia politiko vanuis. Zasulich subtenis la rusan militklopodon dum la Unua Mondmilito kaj opoziciis al la Oktobra Revolucio de 1917.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Queen of the Neighbourhood; Queen of the Neighbourhood Collective (2010). Revolutionary Women: A Book of Stencils. Arkivigite je 2021-07-29 per la retarkivo Wayback Machine PM Press. p. 27. ISBN 978-1-60486-200-3. Alirita la 28an de Aŭgusto 2018.
  2. Noonan, N.C.; Nechemias, N.C.N.C.; Nechemias, C. (2001). Encyclopedia of Russian Women's Movements. ABC-Clio ebook. Greenwood Press. p. 115. ISBN 978-0-313-30438-5. Alirita la 28an de Aŭgusto 2018.
  3. Rapoport, D.C. (2006). Terrorism: The first or anarchist wave. Critical concepts in political science. Routledge. p. 215. ISBN 978-0-415-31651-4. Alirita la 29an de Julio 2021.
  4. Viti͡u͡k, V.V. (1985). Leftist terrorism. Progress Publishers. p. 9. ISBN 9780828530200. Alirita la 28an de Aŭgusto 2018. "Let us turn to numerous articles by Georgi Plekhanov and Vera Zasulich, and to a special resolution adopted by the Second ... "The exact reason why we are against terrorism is that it is not revolutionary"— thus Zasulich expressed the general ..."