Vera lavendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vera lavendo, Lavandula angustifolia
vera lavendo (Lavandula angustifolia), ilustraĵo
vera lavendo (Lavandula angustifolia), ilustraĵo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Laminales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Subfamilio: Nepetoideae
Genro: Lavendo Lavendulo
Specio: vera lavendo Lavandula angustifolia
vera lavendo Lavandula angustifolia
MILL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vera lavendomalarĝfolia lavendo[1] (Lavandula angustifolia, sin. Lavandula officinalis, Lavandula vera) estas plantspecio el la genro lavendo (Lavandula) ene de la familio de la Lamiacoj (Lamiaceae).[1] Ĝi estas precipe uzata kiel ornamplanto aǔ por gajni odorsubstancojn. Krome vera lavendo estas kuracplanto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aspekto kaj folio[redakti | redakti fonton]

folio

La vera lavendo estas grizpelta, aroma arbusto, kun altokresko de ĝis 100 cm. La branĉo kreskas vertikale supren. Ofte ĝi havas mallongajn ŝosojn. La alternesidantaj folioj longas ĝis 50 mm. Li estas lancetaj, oblongaj kaj fariĝas pli mallarĝaj. La junaj folioj estas grizpeltaj poste ili estas verdaj.

Floraro, floro kaj frukto[redakti | redakti fonton]

habito kaj floraroj

La ses- ĝis dek-floraj ŝajnverticiloj formas ĝis 8 cm longan, spikan floraron. La brakteoj longas 8 mm. Ili havas formon de rombo aǔ estas renverse ovoformon. Ili havas brunan aǔ violan koloron, la vejnoj estas bone videblaj. La flortigoj estas tre mallongaj. La duseksa floro estas cigomorfa kaj kvinnombra kun duobla involukron. La kaliko estas grize viola, mallonge plume, ovforme tuba, ĝis 7 mm longa kaj 13-vejna. La kalikaj dentoj estas malsamgrandaj aǔ ĉe la pinto renverse korforme pligrandigitaj. La violkolora folikorono havas du lipojn, la tuboj etendiĝas ĝis 12 mm. La kvar stamenoj estas al la malsupre arkigitaj. La ovario estas hipogina kaj kvarnombra. La planto floras de julio ĝis aǔgusto.[2]

La kamerfruktoj estas brile brunaj.[2]

Kromosomnombro[redakti | redakti fonton]

La kromosomnombro estas 2n = 36 aǔ 54.[3]

Disvastigado[redakti | redakti fonton]

La origina hejmregiono de la lavendo estas la marbordaj regionoj de la Mediteraneo.[4][5] Tie ĝi kreskas sur sekaj, varmaj deklivoj ĝis Dalmatio kaj Greklando respektive Toskano en Italujo.[6]

Benediktanoj-monakoj portis la planton al la regionoj norde de la Alpoj.[4] La vera lavendo eltenas vintron tie. Inter Bingen kaj Bad Kreuznach en okcidenta Germanujo ekzistas tiel nomata lavendomonto kun multaj lavendoj.[7].[8] La lavendo nur kreskas en Mezeǔropo lultivata en ĝardenoj (staǔdo) Proksime de Detmold ekzistas malgranda plantejo de lavendo.[9]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Veran lavendon oni kultivas precipe por gajni odorsubstancojn aǔ kiel ornamplanto.

Akiro de oleo[redakti | redakti fonton]

Krome el la floraroj kun la flortigoj oni akiras lavendoleon. Tio okazas pere de distilado, akvovapora distilado.[6][10][11]

Abelbredado[redakti | redakti fonton]

En la abelbredado lavendo estas tre ŝatata, ĉar la planto havas multe da sukero en la nektaro (21–48 %). Ĝi havas ĝis 0,26 mg da sukero por tago kaj floro.[12]

lavendo en formo de sia flordrogo

Farmacio[redakti | redakti fonton]

La Eǔropa farmacia libro postulas minimuman enhavokvanton de 13 ml/kg da eteraj oleoj por la flordrogo. Ĝi estas uzata de interne kiel sedativo ĉe maltrankvilaj statoj kaj perturboj ĉe la endormana.[13]

Medicina signifo[redakti | redakti fonton]

Kiel drogo estas uzataj:

  • lavendofloroj, kiuj estas rikoltataj iom antaǔ la kompleta disvolvo; la floroj estas sekigataj (nomo de la drogo: Lavandulae flos (= floroj de Lavendulo),
  • la per akvovapora distilado el freŝaj floroj aǔ floraroj akirita etera oleo (nomo de la drogo: Lavandulae aetheroleum (= etera oleo el Lavendulo).

Floroj de lavendulo havas malfortan trankviligan efikon, kontraǔ flatulenca kaj koleogoga efiko. Oni povas mildigi jenajn perturbojn per tiaj lavendulaĵoj: interna maltrankvilo, nervoza elĉerpiĝo, problemoj pri la ekdormado, migreno, ankaŭ ĉe nervoza stomaka-intesta kaj galaj perturboj. La utilado estis pruvita 2014 en duobla blindstudio.[14] La trankviliga efiko ankaŭ estas uzata en la aromaterapio. Tie efikas la forvaporiga linalilacetato.

Aromaj substancoj[redakti | redakti fonton]

La vera lavendo estas ofte en naturkuracado kaj parfumejo uzata kaj ŝatata plantspecio.[15]

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

En la planto estas linalilacetato, linalolo, kamferio kaj cineolo. La planto havas 40 ĝis 50 % da estero, 25 ĝis 35 % da monoterpenolo, Mmnoterpenoj, Ssekviterpenoj, ketonoj kaj oksidoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Oni distingas jenajn subspeciojn:[16]

  • Lavandula angustifolia subsp. angustifolia
  • Lavandula angustifolia subsp. pyrenaica (DC.) GUINEA: Ĝi distribuiĝis de la Pireneoj ĝis la nordorienta Hispanujo.[16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Schmalblättriger Lavendel. W: FloraWeb.de. germane
  2. 2,0 2,1 Markus Bolliger, Matthias Erben, Jürke Grau, Günther R. Heubl: Strauchgehölze (= Steinbachs Naturführer). Neue, bearb. Sonderausgabe. Mosaik, München 1996, ISBN 3-576-10560-3.
  3. Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. Unter Mitarbeit von Angelika Schwabe und Theo Müller. 8., stark überarbeitete und ergänzte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2001, ISBN 3-8001-3131-5, S. paĝo 797
  4. 4,0 4,1 Marie-Luise Kreuter: Kräuter und Gewürze aus dem eigenen Garten. BLV, München, 2009, ISBN 978-3-8354-0324-6, S. 168.
  5. B. Hlava, D. Lanska: Lexikon der Küchen- und Gewürzkräuter. NovaPart, München 1977, S. 168.
  6. 6,0 6,1 Dietrich Wabner, Christiane Beier (Hrsg.): Aromatherapie: Grundlagen – Wirkprinzipien – Praxis. Elsevier/ Urban & Fischer, München/Jena 2009, ISBN 978-3-437-56990-6, S. 204.
  7. von Naunheim: Durch das Nahetal. In Österreichische Botanische Zeitschrift. Band 14, Nr. 2, 1864, S. 33–50 (hier: S. 45), Nr. 3, 1864, S. 77–84 (hier: S. 78).
  8. W. D. J. Koch: Taschenbuch der deutschen und Schweizer Flora, enthaltend die genauer bekannten Pflanzen, welche in Deutschland, der Schweiz, in Preussen und Istrien wild wachsen und zum Gebrauche der Menschen in grösserer Menge gebauet werden. 5. Auflage. Gebhardt & Reisland, Leipzig 1860, paĝo. 381.
  9. Lavendelanbau im Teutoburger Wald. In: Frankfurter Allgemeine Zeitung. vom 19. September 2016, S. 19.
  10. Marina Bährle-Rapp: Springer Lexikon Kosmetik und Körperpflege. 3. Ausgabe. Springer, 2007, ISBN 978-3-540-71094-3, S. 316.
  11. L. F. Dietrich: Enzyklopädie der gesamten niederen und höheren Gartenkunst. Arnold, Leipzig 1860, S. 514 (Digitalisat [1]).
  12. Helmut Horn, Cord Lüllmann: Das große Honigbuch. 3. Auflage. Kosmos, Stuttgart 2006, ISBN 3-440-10838-4, S. 31.
  13. Bettina Rahfeld: Mikroskopischer Farbatlas pflanzlicher Drogen. Spektrum, Heidelberg 2009, ISBN 978-3-8274-1951-4, S. 158.
  14. Siegfried Kasper, Markus Gastpar u. a.: Lavender oil preparation Silexan is effective in generalized anxiety disorder – a randomized, double-blind comparison to placebo and paroxetine. In: The International Journal of Neuropsychopharmacology. Band 17, 2014, S. 859–869, doi:10.1017/S1461145714000017.
  15. Andreas Hummel: Arzneimittellehre – Lehrbuch Altenpflege. Vincentz Network, Hannover 2004, ISBN 3-87870-482-8, S. 37.
  16. 16,0 16,1 Rafaël Govaerts (Hrsg.): Lavandula angustifolia – Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Abgerufen am 14. Februar 2016.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Janina Drostel: Lavendel, Zimt und Rosenholz. Die Welt der sinnlichen Düfte. Thorbecke, Ostfildern 2006, ISBN 3-7995-3522-5.
  • Herbert G. Scholz: Verborgenes im Lavendel. Vorder- und Hintergründiges in der Provence. Impressionen aus der turbulenten Geschichte einer grandiosen Landschaft. 3. Auflage. Morstadt, Kehl 1996, ISBN 3-88571-299-7.
  • Drutmar Cremer: Poetische Wanderungen durch die Provence. Wo Licht gesät ist und Lavendelträume blühen. Ars liturgica, Maria Laach 1991, ISBN 3-9802451-4-4.
  • Alfred Blaufuß, Hans Reichert: Die Flora des Nahegebietes und Rheinhessens. (= Pollichia-Buch. Band 26). Selbstverlag der Pollichia, Bad Dürkheim 1992, ISBN 3-925754-25-3.
  • Ingrid Schönfelder, Peter Schönfelder: Das neue Handbuch der Heilpflanzen. Franckh-Kosmos, Stuttgart 2004, ISBN 3-440-09387-5.
  • Karl Hiller, Matthias F. Melzig: Lexikon der Arzneipflanzen und Drogen. 2. Auflage. Spektrum, Heidelberg 2010, ISBN 978-3-8274-2053-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]