Tukstla koturnokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Verakruca koturnokolombo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tukstla koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zentrygon
Banks et. al., 2013
Specio: Tukstla koturnokolombo Zentrygon carrikeri
Wetmore, 1941
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tukstla koturnokolomboVerakruca koturnokolombo (Zentrygon carrikeri) estas specio de birdoj de la kolomba familio Kolombedoj (Columbidae) kaj de la genro Zentrygonkoturnokolomboj, kiuj vivas en la Neotropiso.

Ĝi troviĝas kiel endemio en la Sierra de los Tuxtlas, fakte de praaj montaraj pluvarbaroj en la Sierra de los Tuxtlas de la meksika ŝtato Verakruco. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la Purpurdorsa koturnokolombo de Centra Ameriko.

Ties naturaj habitatoj estas malaltaj kaj montaraj tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Temas pri griza kolombo kun rozkolora nuanco surdorse. Ĝi havas blankan vangomakulon subokule inter du mallarĝajn fajnajn nigrajn striojn. La beko estas nigra kaj la kruroj ruĝaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]