Komunumaro Freinsheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Freinsheim)
Freinsheim
Blazono
Komunumaro Freinsheim (Germanio)
Komunumaro Freinsheim (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bad Dürkheim
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo DÜW
Subdivido 8 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Wolfgang Quante
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 12
67251 Freinsheim
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 30′ N, 8° 12′ O (mapo)49.5078.208Koordinatoj: 49° 30′ N, 8° 12′ O (mapo)
Areo 60,71 km²
vdr

La komunumaro Freinsheim - germane Verbandsgemeinde Freinsheim [ferBANTSgemajnde FRAJNShajm] - estas adminstra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Freinsheim. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Unuopaj membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bobenheim am Berg
  2. Dackenheim
  3. Erpolzheim
  4. urbo Freinsheim
  5. Herxheim am Berg
  6. Kallstadt
  7. Weisenheim am Berg
  8. Weisenheim am Sand
Freinsheim

La blazono de la komunumaro ĉefe simboligas la historiajn regintojn: La arĝenta aglo sur helblua fono reprezentas la historian grafan dinastion Leiningen, la arĝenta ŝlosilo sur ora fono la antaŭan episkopujon Worms kaj la ora leono sur nigra fono la historian regnon Palatinato. Krome la blua vinbero sur ora fono indikas, ke en la teritorio de la komunumaro la vinkultivado estas la plej grava enspezofonto kaj kompare al aliaj partoj de Germanio jam tre frue grandkvante kultiviĝis vitejoj por ruĝa vino, tiel ke nuntempe proksimume duono de la vitejo rezultigas blankan kaj la alia duono ruĝan vinon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]