La Verbandsgemeinde Gebhardshain estas komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la komunumo Gebhardshain. Ĝi troviĝas en la distrikto Altenkirchen de la federacia landoRejnlando-Palatinato, en ties nordorienta parto relative proksime de la najbara federacia lando Nordrejn-Vestfalio. La teritorio apartenas al la arbaroriĉa mezalta montaroWesterwald. Fine de la jaro 2020 la komunumaro havis loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.