Verbandsgemeinde Hamm (Sieg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamm (Sieg)
Blazono

Map

Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Altenkirchen
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo AK
Oficiala Municipokodo 071325006
Subdivido 12 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Rainer Buttstedt
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Lindenallee 2
57577 Hamm (Sieg)
Demografio
Loĝantaro 12719 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 46′ N, 7° 41′ O (mapo)50.76677.67583Koordinatoj: 50° 46′ N, 7° 41′ O (mapo)
Areo 42,31 km²
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Verbandsgemeinde Hamm (Sieg) estas komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la centra komunumo Hamm kaj borde de la rivero Sieg. Ĝi ampleksas la nordokcidenton de la distrikto Altenkirchen de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, en ties nordorienta parto lime de la najbara federacia lando Nordrejn-Vestfalio (komunumoj Windeck kaj Morsbach). La teritorio apartenas al la arbaroriĉa mezalta montaro Westerwald. Fine de la jaro 2020 la komunumaro havis 12 719 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Unuopaj membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

1. Birkenbeul
2. Bitzen
3. Breitscheidt
4. Bruchertseifen
5. Etzbach
6. Forst
7. Fürthen
8. Hamm (Sieg)
9. Niederirsen
10. Pracht
11. Roth
12. Seelbach apud Hamm (Sieg)

Hamm

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]