Vercors (montomasivo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vercors (verkisto).
Vercors
Geografia regiono
montarmasivoNatura regiono de Francio • Alpine subsection [+]

LandoFrancio

Supermara alteco2 341 m [+]
- koordinatoj44° 58′ 0″ N, 5° 25′ 0″ O (mapo)44.966666675.41666667Koordinatoj: 44° 58′ 0″ N, 5° 25′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoGrand Veymont [+]
Areo1 350 km² (135 000 ha) [+]


Vercors (montomasivo) (Tero)
Vercors (montomasivo) (Tero)
Topografia mapo de Vercors

Vercors (montomasivo) (Drôme)
Vercors (montomasivo) (Drôme)
DEC

Vercors (montomasivo) (Francio)
Vercors (montomasivo) (Francio)
DEC

Map
Vercors
Vikimedia Komunejo:  Vercors Plateau [+]
vdr

Vercors (prononce [ver-KOR]) estas montarmasivo en la departementoj Drôme kaj Isère, la plej okcidenta montargrupo de la francaj Alpoj. Ĝi administracie troviĝas en du departementoj kaj kvar kantonoj. Je ĉiu flanko ĝiaj deklivoj tre krute leviĝas, pro kio nur en la 20-a jarcento eblis fari ĝin atingebla por la strata trafiko. Por tio oni plurloke trarompis la rokojn per galerioj, formitaj de eksplodigoj. La masivo estas pro sia limigita utiligeblo por mastrumado, la plej granda franca naturrezervejo kun 17.000 ha.

Vercors situas en la sudoriento de Francio, en la departementoj Drôme kaj Isère (apartenantaj al la regiono Rodano-Alpoj, france: Rhône-Alpes ) inter la urboj Grenoble kaj Die. La montomasivon limigas la riveroj Isère, Drac kaj Drôme. Oriente de ĝi situas la valo Trièves

Vercors estas aparte lokita montomasivo kun longa alte situanta valo, kiu sin etendas en la direkto de nordo al sudo.
La monto Grand Veymont havas la plej altan pinton (2.341 m) de la masivo. Range sekvas La Grande Moucherolle (2.284 m).

Geologia Evoluo[redakti | redakti fonton]

Kontinentego Pangeo komence de Mezozoiko (antaŭ ĉirkaŭ 230 jarmilionoj)

Mezozoiko[redakti | redakti fonton]

Komence de Mezozoiko (antaŭ ĉirkaŭ 230 milionoj da jaroj), la epoko de la dinosaŭroj, la landareo de Tero konsistis plejparte el unu kontinento: Pangeo kun Laŭrazio (Nordameriko, Norda kaj Meza Eŭropo, plejparto de Azio) kiel norda kaj Gondvano (Sudameriko, Afriko, Barato, Aŭstralio kaj Antarkto) kiel suda parto. Ambaŭ ĉi partoj malfermiĝis tondilsimile al oriento kaj en ĉi tiu malfermaĵo situis la granda oceano Tetiso. Tiu oceano estis la lulilo de la hodiaŭa montmasivo Vercors. Sur ĉi tereno demetiĝis maraj sedimentoj ĝis dikeco de 6.000 m.

En Mezozoiko, Pangeo tute disrompiĝis. Laŭrazio rotaciis horloĝmontrile, dekstrume en sudan direkton kaj Afriko ŝoviĝis norden. La "tondilo" ĉirkaŭ Tetiso fermiĝis. Dum Ĵuraso (antaŭ ĉirkaŭ 195-135 milionoj da jaroj) en la regiono de Vercors ankoraŭ etendiĝis profunda marbaseno. Tie argilo kaj marno kolektiĝis je tavolego 2.000 metrojn dika. La formiĝintaj profundmaraj argiloj troveblas precipe en formo de Terres Noires, tio estas en nigraj, delikatfoliaj tavoloj. Nordoriente de Vercors (proksimume ĉe la loko de la nuna Isère-valo) la baseno transiris je marborda regiono. Ĝis malsupra (tio estas pli aĝa) Kretaceo (antaŭ ĉ. 135-100 milionoj da jaroj) la bordolinio jam pluŝoviĝis al sudoriento. Ĉi tie sedimentiĝis alterne marno kaj kalko. Pri tio direblas, ke la marno tendence indikas pli malvarman respektive pli profundan akvon, la kalko pli varman resp. malprofundan. La kalkoj estas solidaj ŝtonaĵoj dum la marnoj estas sedimentaĵoj molaj kaj malkompaktaj. Tiu alternado de kalko kaj marno memorigas pri foliigita pasto de bakisto. Kie ĝi hodiaŭ nudas ĉe la tersurfaco, la striostrukturo de la sedimentoj prezentas ravan vidaĵon.

Post la supre priskribitaj procezoj la regiono de Vercors jam ne plu estis maro. Etendiĝis tie malprofunda, varma laguno kun enormaj rifoj. El ili poste formiĝis la masivaj blankaj klifoj altaj ĝis 300 metrojn, kiuj hodiaŭ donas al Vercors unikan ĉarmon. Ĝis supra (t.e. pli juna) kretaceo (antaŭ ĉ. 100 - 65 milionoj da jaroj) sub la kontinentan kruston ŝoviĝis platostrioj de la submara krusto (>subdukto). Alterne partoj de la regiono sekiĝis kaj rekovriĝis per maro.

Terciaro[redakti | redakti fonton]

En Terciaro (antaŭ ĉ. 65 - 2 milionoj da jaroj) la afrika kontinento tiom proksimiĝis al Meza Eŭropo, ke leviĝis la Alpoj kaj do ankaŭ la masivo Vercors. Dum suprenvolbiĝis la terkrusto (litosfero), jam ekis erozio. Demetiĝis sablo kaj ŝlimo. En Mioceno la kontinenta plato etendiĝadis, kio kaŭzis malleviĝon de la tersurfaco kaj malfermon de larĝa fosaĵo en la okcidento, en la regiono de la antaŭalpaj montoj kaj de la (nuna) valo de Rodano (Rhône). Lastan fojon maro subakvigis la regionon kaj demetis tie precipe eroziaĵojn, ekzemple sablon kaj rulŝtonojn. Fine la masivo Vercors ricevis sian hodiaŭan formon: dum la glaciepokoj elrabotiĝis la valoj je larĝaj trogoj. Akvo primordis la kalktavolojn, formis fendojn kaj faŭkojn. Baldaŭ penetris riveroj, kreante profundajn ravinojn. Kie la kalkaĵo kolapsis ekestis kavoj kaj stalaktitaj kavernoj.

Monto Aiguille portas gigantan ĉapon el rifkalko.

Hodiaŭa situacio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭan topografion okulfrape karakterizas paralelaj faltoj etendiĝantaj de nordo al sudo tra la tuto de la okcidentaj antaŭalpoj. La faltoj ekestis kiam la oriente najbaraj "Massifs cristallins externes" (eksternaj kristalaj masivoj) Belledonne kaj Pelvoux leviĝis alten. Tial la sedimentoj estis kunŝovitaj kaj formis la paralelajn faltojn de la hodiaŭaj montarĉenoj ĉiregione (Chaînes Subalpines). La faltoj parte transkliniĝis, tiel ke hodiaŭ oni povas trovi pli malnovajn tavolojn super pli "junaj".

Je tiuj faltoj efikas kontinua erozia procezo. La restoj de la plej altaj partoj de supren volbitaj faltoj (antiklinaloj) formas la enormajn montoĉenojn de Vercors. Speciale krute altiĝas la nudigitaj rifkalkoj, kiuj montras klifecajn abismojn kun altecoj ĝis 300 m.

En ili abundas fosilioj, precipe amonitoj kaj limakoj, kiuj iam vivis en maro. Inter la kalkaj estas tavoloj el mola marno, kie troviĝas piritiĝintaj amonitoj kaj belemnitoj. En la faltovaloj (sinklinaloj) la erozio progresis malpli. Ĉi tie konserviĝis sablaj sedimentoj el la mioceno kaj kalkoj estiĝintaj en malprofunda akvo dum supra (tio estas pli juna) kretaceo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La unuaj spuroj de la antaŭhistoriaj nomadoj supozigas, ke ĉasistoj kaj paŝtistoj jam antaŭ 70.000 jaroj, en la meza supra ŝtonepoko uzis la kavernajn enirejojn (ekz. Choranche) kaj kornicojn de rokoj kiel ŝirmejojn dum iliaj migradoj. Ekde tiam pluraj gravaj klimatoŝanĝiĝoj forte transformis la pejzaĝon kaj la bestaron.


La unuaj homoj en Vercors estis la neandertaluloj (Homo neanderthalensis) kun fajroŝtonaj iloj de la Levallois-tekniko. Ili devis helpe de tiuj iloj batali kontraŭ la kavernaj ursoj kaj leonoj kaj ĉasi per primitivaj lancoj, tranĉiloj (el ŝtona pinto) bizonojn, cervojn same kiel ibeksojn. Dum la Vurma Glaciepoko, antaŭ ĉ. 70.000 – 35.000 jarojn, la tutaj Alpoj kaj do ankaŭ Vercors estis glaĉerizitaj.
Sed tiutempe eksetlis en Eŭropo Homo sapiens sapiens kun samtempa forpelo, formorto de la neandertalaj homoj. La „homo sapiens” aperis komence en la sudaj kaj mezaj ebenaĵoj de Francio kaj antaŭ ĉ. 13.000 jarojn (-11.000) ankaŭ en Vercors kaj en la Alpaj valoj. La klimato tiam estis ankoraŭ malvarma kaj malmilda, la flaŭro estis malvarma stepo kun eta arbonombro. La ĉefaj vivlokoj kaj ĉasejoj restis do la ebenaĵoj (Saint-Nazaire-en-Royans kaj Romans), kie rangifero, ĉevalo kaj bizono estis - krom bestetoj- la plej gravaj karnoliverantoj kaj ankaŭ motivoj por la osto-gravuraĵoj. En Vercors ĉasbestoj estis precipe alpa kapro (ibekso) (La Chapelle-en-Vercors) kaj truto, dum la marmotoj devis oferi siajn varmajn peltojn al la homo por protekto kontraŭ la ankoraŭ ĉiam reganta malvarmo.
Fajroŝtonaj iloj kun granda metia precizeco same kiel ostaj iloj estis la necesaj armilpartoj por lanco kaj harpuno; gratilo kaj skrapilo por la karno- kaj peltoprilaboro. Ili ofte servis ankaŭ kiel tombejaj aldonaĵoj ekz. en tombo de la Magdalenia kulturo ĉe Saint-Agnan-en-Vercors.

Antaŭ ĉ. 11.000 jaroj komenciĝis la moderna varmoperiodo. Plian fojon la pejzaĝo ŝanĝiĝis tre rapide kaj grave, anstatau la malvarman stepon aperis pino- kaj betularbaroj. La nombro de la ĉaseblaj bestoj malpliiĝis, ibekso migris al pli altaj, nur tre malfacile atingeblaj altmontaraj regionoj, rangiferaj kaj ĉevalaj gregoj formigris norden. La homo devis akomodi sian vivmanieron; okazis transiro de la magdalenia kulturo al la azilia. La jam nur sporade aperantaj bestoj estis ĉasataj per sago kaj arko. La kavernoj estis ne plu loĝataj, la restadejo devis sekvi la ĉasbestojn, la fajroŝtonaj iloj ŝanĝiĝis al mikrolitoj kun longo de 1–3 cm, kiuj ĝenerale uzeblis kiel tranĉa ilo aŭ parto de armilo (lanco- kaj sagopinto).

Tiutempe okazis ankaŭ la aldomigo de hundoj kaj la malrapida transiro de la nomada ĉasado al la pli lokligita paŝtado kaj agrokultivado. En Vercors, kiel ĝenerale en la Alpa regiono, tio okazis en tempo de antaŭ 6.000 – 4.000 jaroj. Hakiloj por pli grandaj arbohakadoj , keramikujoj por deponado de rikoltaĵoj, longtempaj setlejoj por la kreskanta loĝantaro karakterizis la mezan Neolitikon. Pro erc-manko en Vercors la tekniko de la fajroŝtono-prilaborado vivis plu, kreskante kvalite (falĉilo, serpo, ornamaĵo…) kaj kvante (eksporto el la altebenaĵo de Vassieux-en-Vercors). Nur proksime al la fino de la bronza epoko (antaŭ ĉ. 3750 – 2750 jaroj) en tiu regiono aperis metalprilaboro; precipe oni faras sagopintojn kaj ornamaĵojn, sed paralele al tio, la prilaboro de fajroŝtonoj restis grava ekonomia branĉo. Poiome la socio de Vercors ŝanĝis sian vivmanieron je pli loksida vivo kaj uzis kiel dombestojn porkojn, bovojn kaj ŝafojn, sed ankaŭ la ĉasado plu ludis gravan rolon en la viandoprovizado. Ĉiam pli grandaj senarbarigoj en Vercors same kiel (hodiaŭ multnombre malkovritaj) muelejoj kaj pistujoj indikas la gravan disvastiĝon de la gren-ekonomio, sed ankaŭ la kreskon de la loĝantaro. Ĉ. -750 invadis rajdantaj triboj kun feraj armiloj el la nordo en la Vercors-regionon (tombejo ĉe St-Thomas-en-Royans).

Romia antikvo[redakti | redakti fonton]

La klimate mildaj malalt-ebenaĵoj estis ŝatataj loĝlokoj por la romianoj. Sur la altebenaĵoj ili ekspluatis kalkoŝtonojn por monumentoj kaj ornamkonstruaĵoj en Die. Unu minejo estas ankoraŭ konservita samkiel parto de romia strato.

Dum malboniĝanta klimato igis pli malfacila la bredadon de bovoj, plej gravaj brutoj iĝis ŝafoj kaj kaproj. Pro la ĝermanaj atakoj fine de la okcident-romia imperio la Vercors iĝis defendo- kaj kaŝregiono, kie la kulturo kaj socio daŭris sen grandaj ŝanĝoj trans la mezepoko. Fortikaĵ-restoj permesas konkludi, ke oni kontrolis la komercajn vojojn inter Grenoble kaj Die.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Konserviĝis malmultaj atestaĵoj el la mezepoko. Verŝajne manke de centra aŭtoritato komence formiĝis pluraj lokaj princoj, kiu emfazis siajn potenc-ambiciojn nur per kompare primitivaj fortikaĵoj, konstruitaj supozeble por kontrolo (kaj eble ankaŭ rabo) ĉe mallarĝaj komercaj vojoj. En la altebenaĵoj de Vercors eksetlis monaĥoj, kiuj vivtenis sin ĉefe per agrokulturo kaj bestobredado. Finfine en granda parto de Vercors la potencon akiris la moŝtaj sinjoroj DE SASSENAGE.

Protestantismo[redakti | redakti fonton]

En la 16-a jarcento la protestantismo trovis entuziasmajn sekvantojn en la ĉirkaxuaĵo de Vercors, kio kaŭzis plurajn sangajn enlandajn militojn.

Ekde 1598 la Nanta edikto ebligis pacan kunekziston de katolikoj kaj protestantaj hugenotoj. Post la retiro de la edikto, la plimulto de la hugenotoj fuĝis al Svislando. Kelkaj restis kaj unuiĝis por kontraŭstaro.

La Respubliko Vercors[redakti | redakti fonton]

Flago de Respubliko Vercors

En la fokuson de la historia intereso Vercors trafis en la tempo de la dua mondmilito. Tiam ĝi estis grava centro de la franca rezistomovado (Résistance) kiel regiono por retiriĝo, trejniĝo, lazaretoj kaj provizo de aktiva grupo, kiu elirante de Vercors organizis partizan-atakojn precipe en Rhône-valo kaj en la Alpoj.

La unuan de februaro 1944 ankaŭ la batalantoj en Vercors aliĝis al la organizaĵo Forces Françaises de l'Intérieur (FFI), kiu laŭ takso de Dwight D. Eisenhower egalis al la batalvaloro de 15 divizioj. La makisanoj apelaciis al la centroj de la liberaj francaj trupoj bazitaj en Britio, ke tiuj provizu armilojn kaj pli fortajn batalilojn (pezbatalilojn) por kontraŭstari la germanan agadon. La alianco kaj generalo De Gaulle certigis al la Vercors-anoj alterigi elaerajn trupojn kaj provizi la partizanojn per armiloj, municio kaj bezonatajn varojn aviadile per t.n. "aera ponto".

Baze de ĉi promeso la rezist-batalantoj proklamis la Respublikon Vercors. Kolektiĝis pli ol 4.000 batalantoj por transiri de la partizana batalo al malkaŝa, armita ribelo.

Sed la rezistanoj devis konstati, ke ne plenumiĝis la alianca promeso: Okazis nek sendado de aldonaj trupoj, nek peraviadila provizado; la batalantoj de Vercors restis izolitaj kaj sen ia subteno. Iuj supozas, ke malnoblaj politikaj motivoj de Charles de Gaulle i.a. kaŭzis tiun ĉi mankon de subteno por la ribelo de Vercors.

Dume la germana armeo (Wehrmacht) ne volis riski, ke ĝian etapon minacos atako flanke de armita ribelo. Ankoraŭ en julio 1944, nur unu monaton antaŭ la liberigo de Grenoble fare de la alianco, du germanaj divizioj (16.000 montarĉasistoj) kun pezaj armiloj kaj artileria subteno atakis la rokarpasejojn. Samtempe, transportite per glisaviadiloj, 400 armitaj SS-anoj paraŝute alteriĝis en altmontara valo.

La vilaĝon Valchevrière detruis la germana armeo fine de julio 1944 murdante multajn loĝantojn

La atakantoj bruldetruis du vilaĝojn (inter ili Valchevrière), mortpafis kaptitojn kaj "suspektitojn", entute 639 rezistajn batalantojn kaj 231 civilulojn. La germanaj homperdoj sumiĝis je ĉirkaŭ 150. Speciale kruele disvolviĝis la konkero de la kaverna lazareto (milithospitalo) St-Martin (Grotte de la Luire) je la 27-a de julio: 19 vunditoj estis murditaj, du kuracistoj kaj unu pastro ekzekutitaj (en Grenoble). Du flegistinojn oni transportis en la koncentrejon Ravensbrück - nur unu ĝisvivis la militofinon kaj liberiĝon. La plimulto de la rezistanoj sukcesis retiriĝi en la senvojan arbaron de Lente.

La Résistance-muzeo en Vassieŭ-en-Vercors kun la memortombejo Cimetière National du Vercors dokumentas la okazaĵojn dum la rezistobatalo kaj honoras la memoron de 186 mortigitaj rezistanoj.

Panorama vido trans la montara valo de la strato supren al Col de Lachau

Naturrezervejo Vercors[redakti | redakti fonton]

Venerŝueto (cipripedio)

En 1970 fare de la franca ŝtato kaj la koncernaj komunumoj estis fondita la "Naturparko de la regiono Vercors" (Parc Naturel Régional) kun ĉefe pejzaĝoprotektaj celoj. 1985 establiĝis la plej granda naturprotekta areo de Francio, la 170 km2 granda "Naturrezervejo Altebenoj de Vercors" (Réserve Naturelle des Hauts-Plateaŭ du Vercors). Ĝi ampleksas la orientan parton de la meza ĉefa valo kaj antaŭ ĉio la krutan orientan randon de la montomasivo Vercors kun arbaroj, altmontaraj herbejoj, kalkaj altebenaĵoj kaj krutaj deklivoj.

En la naturparko (Parc Naturel Régional du Vercors) prosperas ĉirkaŭ 1.800 plantospecioj, inter ili 60 orkideoj. 135 birdaj kaj 65 mamulaj specioj trovis jen rifuĝejon, kelkaj sian lastan sur la tuta terglobo.

Sude kaj okcidente dominas mediteraneaj ebenoj kaj montetaj regionoj, dum en nordo kaj okcidento la arbarojn kaj valojn de la alta montaro regas pli malmilda alpa klimato. La mezajn regionojn oni uzas terkulture. Foliarbaroj kun kverkoj kaj fagoj okupas la terenojn, kie la naturo vivas plejparte netuŝita. En pli altaj situoj regas koniferarbaroj, kiuj konsistas antaŭ ĉio el pinoj kaj piceoj. Altaj ebenaĵoj estas uzataj kiel paŝtejo aŭ estas erikejo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

blanka asfodelo

En la plej altaj alpaj lokoj (1600 – 2350 m) kreskas blanka narciso, arĝentokardo, flava genciano (Gentiana lutea) kaj sentiga genciano (Gentiana acaulis), paradizlilio, araneaĵa sempervivo (Sempervivum arachnoideum) kaj edelvejso. Sur la herbejoj de la altebenaĵoj (900 – 1600 m) asociiĝas ankoraŭ montar-kampa genciano (Gentianella campestris), krucgenciano (Gentiana cruciata) kaj dafno.

Sur ĉiu loko - ĝis la plej altaj, malamikaj- troviĝas la hejma kampa genciano kaj krucgenciano, printempa krokuso, flava narciso, turbanlilio, hundodento kaj sovaĝa tulipo, kiu estas unu motivo de la region-parka firmaemblemo. Sur kelkaj lokoj troviĝas ĉi tie la blanka asfodelo, en la pli varmaj, mediteraneaj arbaraj regionetoj (200 – 900 m) krom tiuj ankaŭ sabla lilio (Anthericum) junkolilio kaj aŭtuna kolĥiko.

orkideo de Spitzel

Vercors famas pro la unika riĉeco je orkideoj, el kiuj ĉ. 60 specioj kreskas tie. La cipripedio estas orkideo kun la plej grandaj floroj, ĝi ankoraŭ troveblas tre disvastiĝinte. En la altaj lokoj kreskas alpaj specioj kiel nigra nigritelo, en valaj regionetoj la mediteranee disvatiĝintaj orkideoj kiel simia orkideo, sudfranca orkideo, tridenta orkideo, sensprona orkideo (Aceras anthropophorum) kaj Drôme-ofriso. Apartecoj estas la ofta apero de la krome tre rara orkideo de Spitzel (Orchis spitzelii) same kiel amasa kresko de sambukodora orkideo (Dactylorhiza sambucina) sur la altebenaĵoj. Plue, oni povas spekti tie plantojn kiel orkideo de Fuchs (Dactylorhiza fuchsii), malgranda orkiedo, kaska orkideo, maskla orkideo (Orchis mascula), ruĝa kapoantero (Cephalanthera rubra) kaj multajn pliajn speciojn.

Krom tiuj spektaklaj plantoj ekzistas pluaj raraj specioj, ekz. akonito, pulsatilo, granda flava digitalo, neĝborulo (Galanthus) , soldanelo (Soldanella) kaj la alpa rozo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

alpa marmoto

Kiel en la tuta Eŭropo, ankaŭ en Vercors preskaŭ malaperis la grandaj rabobestoj. La lasta bruna urso estis pafita en 1938 . Ankaŭ linkoj ne plu troveblas tie, sed la lupoj lastatempe reaperis kaj la restanta bestaro estas unika en Eŭropo.

Precipe sur la krutaj deklivoj el rifkalko aktivas reĝa aglo, migra falko, gufo, alpa apuso, klifa hirundo kaj la murgrimpulo (Tichodroma muraria), kiu nur malofte flugas. Kiel sola granda mamulo troveblas tie la ibekso (aŭ alpa kapro), denove alhejmigita en la 90-aj jaroj.

En la pli altaj situoj de Vercors okupas niĉon Funebra strigo (Aegolius funereus) akcipitro (Accipiter gentilis), Alciono (Alcedo Atthis) bonazio (tetrao) (Bonasa (Tetrastes) bonasia), malgranda krucbekulo (Loxia curvirostra) kaj nigra pego.

gufo

Fakuloj sukcesis reporti ĉi tien la barban vulturon (Gypaetus barbatus) kaj la monaĥvulturon (Aegypius monachus) kaj ili denove alhejmiĝis en la jaroj ĉirkaŭ 2000. En la pli altaj lokoj troveblas ankoraŭ nuksrompulo (Nucifraga caryocatactis), noktuo (Athene noctua) kaj tetro (Lyrurus tetrix), kiu ornamas la emblemon de ’Parc Régional’, krom tiuj denove alhejmiĝis ankaŭ neĝleporo kaj marmoto. Raraĵo iĝis la apolopapilio (Parnassius apollo), kies raŭpoj manĝas sedon (Sedum), planto kiu estas ekipita per dikaj, karnecaj folioj kaj kreskas ankoraŭ en la supra parto de la montaro. Iom pli malalte troveblas ankoraŭ ĉamo, muflono kaj cervo ankaŭ reptilioj kiel ringa kolubro (Natrix natrix), viperkolubro (Natrix maura) kaj bufo (Bufo bufo).

Grandan specioriĉecon montras la pli malaltaj, varmaj lokoj: kernrompulo (Coccothraustes coccothraustes), ruĝdorsa lanio (Lanius collurio), abelmanĝulo (Merops apiaster), oriolo (Oriolus oriolus), pego, noktuo, malgranda orelstrigo (Otus scops), Nigra milvo (Milvus migrans), ruĝa milvo kaj en la akvoriĉaj malataĵoj la fiŝaglo, marĉa cirkuo (Circus aeruginosus), ĉetio (Cettia cetti) kaj la denove alhejmiĝinta kastoro. Arbara kolubro (Elaphe longissima) kaj verda lacerto ŝatas same la sudflankan varmon.

Ĉie ajn troveblas la gracila, bunta turfalko.

Ankaŭ la multaj grotoj kaŝas grandan kvanton de organismoj, ekz. ĉ. 30 vespertospecioj kiel krispa aŭ hirta vesperto, akvovesperto, malgrandaj kaj grandaj hufofernazuloj.

Ekonomio kaj turismo[redakti | redakti fonton]

En la Meza Epoko kaj komence de la Moderna Epoko, la alte situantaj valoj de Vercors estis uzataj por terkulturo antaŭ ĉio fare de klostroj kaj ermitejoj. Tre serĉata varo estis la lignokarbo de la arbaroriĉa Vercors. Tamen efika ekonomia ekspluato de Vercors apenaŭ eblis pro la malfacila aliro. Pli frue kondukis de norde, de la malpli kruta flanko de Vercors unu mallarĝa aŭtovojeto en la sudan direkton, krom tiu ekzistis vojoj kaj padoj. Per multekosta inĝeniera laboro en la 1960-aj jaroj oni igis Vercors-on alirebla por la ĝenerala aŭtotrafiko. Interalie oni eksplodigis kalk-rokojn kaj kreis galeriojn (subterajn koridorojn) por la aŭtovojoj. Tio signifis antaŭ ĉio malfermon al la turismo, kiu hodiaŭ donas gravan parton de la enspezoj de la Vercors-anoj.

Kiel plimulto de la franciaj feriejoj, la regionon vizitas ĉefe francoj. Ankaŭ la loĝantoj de la najbara universitata urbo Grenoble profitas el la libertempaj ofertoj en Vercors. La gamo de turismaj ofertoj etendiĝas de la pli pretendemaj sportbranĉoj kiel glisflugado, montgrimpado kaj kavernoskoltado ĝis la klasikaj sportoj kiel skiado kaj migrado. Por ĉi lastaj oni ofertas gvidatajn migradojn, ankaŭ plurtagajn kaj tiukaze kiel specialan servon la transporton de la pakaĵoj al la sekva tranoktejo. Eĉ eblas migrado per sledohundojungitaro. Stalaktitaj kavernoj, kiuj estas malfermitaj por la vizitantoj, tre furoras.

La Altebeno Plateau d'Ambel

Ankaŭ la koncepto de Regiona (Natur)Parko („Parc Regional”) helpas la popularecon de tiu feria areo. La naturparko havas la celon konservi la ekonomiajn kaj kulturajn tradiciojn. Tiel ankaŭ la daŭriva agrikulturo iĝis profitodona ĉi tie. Lokaj produktoj kiel ŝafofromaĝo kaj mielo havas grandan debiton en la regionaj semajnaj merkatoj. Lige al tio centra nocio estas ankaŭ la somera suprenpelo de la ŝafaroj („Transhumance ovine”) el la franca regiono Provence sur la altmontarajn paŝtejojn de Vercors. Ĝi okazas kiam la hejmaj herbejoj flaviĝas pro la somera sekego. Pli frue, oni kondukis la ŝafojn supren laŭ mallarĝaj vojetoj, sed hodiaŭ oni uzas plej ofte grandajn brutotransportilojn, kio estas malpli streĉa por la bestoj.

Malfermo al turismo[redakti | redakti fonton]

Ravino Grands Goulets

La naturrezervejo estas plejparte sen vojoj, krome en la regiono ne ekzistas fortikaj konstruaĵoj, tiel ke ĝi malfermiĝas tre malfacile por la naturmigrantoj. Tio detenas de la naturrezervejo tre konsiderindan parton de la turismo, kiu do plejparte disvolviĝas en la cetero de la masivo.

La orienta montara flanko estas kvazaŭ muro kaj sen unusola vojo aŭ migropasejo. Sude ĝi finiĝas per la grandioza kaj karakteriza Monto Aiguille. Tiu monto – kiu ankoraŭ hodiaŭ difiniĝas je alta grado de malfacileco – estas la naskiĝloko de la alpa montogrimpado. La soldula gvidanto Antoine de Ville konkeris la "Olimpon de Vercors" komisiite de reĝo Karlo la 8-a kaj tiel ĉi tiu karakteriza monto iĝis la unua, surgrimpita per ŝnuregoj, ferhokoj kaj eskaloj.

De nordo, de Grenoble tra Gorges d´Engins, en Vercors-on kondukas la strato D531. Ĝi estas la sola proponebla alirvojo por karavan-kuplaĵoj kaj ruldomoj. Tuj ĉe la komenco de la ascendo en Vercors-on troviĝas la komunumo Sassenage. Tie la kavernoj de Sassenage (Grottes de Sassenage) formas plurajn volbaĵon unu super la alia. Du el la grotoj kunligas akvofalo.

Same de la nordo supreniĝas post Villard-de-Lans la vojo D218 (komence ekde Saint-Quentin-sur-Isère ĝi estas kruta kaj mallarĝa, kun plia –same malfacila - alvojo tra D3 for de Veurey Voroize) trans Autrans kaj „Gorges de la Méaudret”.

En la nordokcidento ekzistas la parte danĝera, tre mallarĝa kaj kruta D35 ekde Rovon („Route des Ecouges”) al la supra parto de Gorges de la Bourne. En la nordokcidento atingeblas Cirque de Mallevatel tra tre mallarĝa, kurboriĉa kaj kruta ravina vojo („Gorges du Nan”) ekde Cognin-les-Gorges. La okcidenta flanko de Vercors estas forte fendegita kaj donas alireblecojn tra la ravino de Bourne, Grands Goulets kaj tra Combe Laval per „Pass de la Machine”.

Vojoj kaj vidindaĵoj de Vercors

En Gorges de la Bourne troviĝas - por turistoj vizitebla - la groto de Choranche, kun ĝis 15 metrojn altaj haloj, tre belaj ŝtoniĝoj kaj stalaktitoformoj. Ĝi entenas subteran lagon kun longo de 50 metroj kaj profundo ĝis 8 metroj. Gorges de la Bourne kondukas de Pont-en-Royans plu al la ĉefloko de Vercors, Villard-de-Lans.

La Goulets estas rokfendego tre impona (ĉefe en la supra parto, ĉe la galeria tunelo de Grands Goulets). Ĝi alireblas de Pont-en-Royans kaj finiĝas en Barraques-en-Vercors. Sur la altebenaĵo de tiu alveturo troviĝas la grotoj de Luire, kiuj akiris tristan famecon kiel milithospitaloj (lazaretoj) por la partizanoj de franca rezistobatalo dum la dua mondmilito. Ankaŭ vizitendas tie la kavernon Draye Blanche.

Ne malproksime situas Vassieux-en-Vercors kun Résistance-muzeo kaj la tombejo Necropole du Vercors. For de tiu setlejo kondukas la vojo D76 tra Col de Lachau kaj la arbaro de Lente – rifuĝa areo de la partizanoj en 1944 - al Combe Laval, pasvojo aŭdace konstruita en la rokon - ĝis 600 metrojn super la ravino Laval. Ĝi kondukas al St-Jean-en-Royans, de kie la rave bela D70 kondukas al Col de Tourniol . De Vassieux-en-Vercors tiu ĉi pasejo atingeblas ankaŭ tra Col de la Bataille. Kie ambaŭ vojoj renkontiĝas, situas la malgranda forlasita klostro Léoncel, kiun oni povas viziti.

La montoĉeno Chaine de Glandasse ĉe Die

Ĉe alveturo de sudo, el la urbo Die, Vercors estas atingebla tra Col de Rousset, kiu estas tre kurboriĉa, parte kruta vojo, kiu aliras la altebenaĵon tra 200 metrojn longa tunelo. Tiu interligas du klimatajn zonojn, kiuj kelkfoje prezentiĝas tre diversaj; oni ofte suprenveturas al la altebenaĵo tra nebulo kaj pluvo kaj post traveturo de montoverta tunelo oni atingas la sunan sudon. De ĉi tie oni ankaŭ ĝuas vastan rigardon al la montoj de Diois, kiuj impresas jam provence.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pri geologio (france): Dercourt, Jean: Géologie et géodynamique de la France : Outre-mer et européenne, Dunod, Collection : Sciences Sup, 2002, ISBN 2-10-006459-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri geologio, biologio kaj socio de Vercors


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.