Verdo-Maldekstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Verda-maldekstra)
Verdo-Maldekstro
GroenLinks
Emblemo de Verdo-Maldekstro
Verda partiopartio
Lando  Nederlando
Partiestro Jesse Klaver
Estro
Prezidanto Katinka Eikelenboom
Frakciestro Senata Paul Rosenmöller
Frakciestro Eŭropa Bas Eickhout
Fondiĝo 24-a de novembro 1990
Fondintoj CPN, EVP, PPR, PSP
Ĉefa sidejo Utrecht, Nederlando
Koloro(j)          
Ideologio Verda politiko
Ekologio
Socialdemokratio
Pozicio Maldekstro
Unua Ĉambro
8 / 75
Dua Ĉambro
14 / 150
Eŭropa Parlemento
2 / 26
Membroj 28 429 (2018)
Internacia aliĝo Global Greens, Eŭropa Verda Partio
Eŭropa Parlamento Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco
Junulara organizaĵo DWARS
Retejo www.groenlinks.nl
vdr

GroenLinks (esperante: Verdo-Maldekstro, GL) estas ekologia politika partio en Nederlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Verdo-Maldekstro oficiale ekestis dum la jaro 1990 pro fuzio de kvar maldektraj partioj:

Jam dum 1989 tiuj partioj kreis balotan blokojn kaj dum la parlamentaj balotoj atingis ses parlamentajn seĝojn. La ĝis nun plej bonan balotan rezulton la partio atingis dum la jaro 1998, atingante dek unu parlamentajn seĝojn kaj subtenon de 7,3 procentoj de la voĉdonantoj. Post la balotoj de 2012 la partio reprezentiĝas per kvar naciaj parlamentanoj. En la Eŭropa Parlamento ĝi post la balotoj de 2014 havas du parlamentantojn.

Post sia fondiĝo, la partio neniam estis membro en registara koalicio. La partio estas partopreninta en iuj regionaj registaroj. En 2016 ĝi estis en la koalicio en Utrecht kaj Groningen.

En 2003 Femke Halsema iĝis partiestro. Dum ŝia gvido la partio, kiu intertempe havas pli ol 20 000 membrojn, ricevis pli maldekstran-liberalan profilon, kaj iom foriris de tradicie ekologiaj politikaj pozicioj. Sur eŭropa nivelo la partio tamen restas stabila membro de la kunligoj de ekologiaj partioj, kaj interalie, kune kun la tiam ekzistanta nederlanda partio De Groenen (La Verduloj) membras en la dum 2004 fondita Eŭropa Verda Partio. Jolande Sap iĝis tiam estro, sed retiris sin kiel partia gvidanto en 2010. Bram van Ojik estis la sekva gvidanto.

La nuna partiestro estas Jesse Klaver, kiu fariĝis gvidanto en majo 2015.

Rezultoj dum parlamentaj balotoj[redakti | redakti fonton]

  • 1989: 4,1% - 6 seĝoj;
  • 1994: 3,4% - 5 seĝoj;
  • 1998: 7,3% - 11 seĝoj;
  • 2002: 7,0% - 10 seĝoj;
  • 2003: 5,1% - 8 seĝoj;
  • 2006: 4,6% - 7 seĝoj;
  • 2010: 6,7% – 10 seĝoj;
  • 2012: 2,3% – 4 seĝoj;
  • 2017: 9,1% – 14 seĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]