Saltu al enhavo

Verda Antologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verda Antologio: 1. Poezio
Aŭtorodiversaj
Eldonjaro2013
UrboLucko
EldonintoТвердиня, Tverdinja
Paĝoj60
ISBN9786175171486
vdr

Verda antologio: poezio - ukraine Зелена антологія: поезії, latinliterigite Zelena antolohija: poeziji - estas libroforma kolekto de tradukoj de originalaj esperantaj verkoj tradukitaj en la ukrainan lingvon. Ĝi estis eldonita en 2013, kompilita kaj redaktita fare de Viktor Pajuk.[1] La eldonejo Твердиня, Tverdinja, situas en Lucko.

Ĝi enhavas 35 poemojn de 33 espertantaj poetoj, inter kiuj Ludoviko Zamenhof, Julio Baghy, Gaston Waringhien, Marjorie Boulton, Antoni Grabowski, Hilda Dresen, Kolomano Kalocsay, Kris Long, William Auld, Baldur Ragnarsson kaj aliaj.

Partoprenis 14 Esperanto-ukrainaj tradukistoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
mencio en la retejo worldcat.org