Verda anurolimno
Verda rufiralo (Rufirallus viridis)
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Verda anurolimno aŭ Verda rufiralo (Rufirallus viridis aŭ Anurolimnas viridis) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae. Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Paragvajo, Peruo, kaj Venezuelo.[1][2][3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La taksonomio de la Verda anurolimno estas nedefinitiva. La International Ornithological Committee (IOC) kaj la Handbook of the Birds of the World (HBW) de BirdLife International metas tiun specion en la genron Rufirallus kun la Kaŝtankapa rufiralo (R. castaneiceps). La Sudamerika Klasigkomitato de la American Ornithological Society kaj la Klementa taksonomio metas ĝin en genron Anurolimnas kun la Kaŝtankapa anurolimno kaj la Strieca anurolimno (A. fasciatus). La IOC metas la lastan specion en la genron Laterallus kaj HBW metas ĝin en la genron Porzana.[1][2][4][5]
Ĉiuokaze ĉiu taksonomia sistemo interkonsentas, ke la specio havas du subspeciojn, nome la nomiga R.(aŭ A.) v. viridis kaj R.(aŭ A.) v. brunnescens.[1][2][5]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La ankaŭ nomita ruĝeckrona ralo estas 16 ĝis 18 cm longa. Maskloj pezas 55 ĝis 63 g kaj inoj 69 ĝis 73 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas nigran bekon, ruĝajn krurojn, grizan vizaĝon kaj ruĝecan kronon. La nomiga subspecio havas brunecajn olivecajn suprajn partojn (kio pravigas la aludon kiel verda) kaj ruĝecajn subajn partojn. Junuloj estas helbrunaj kun nigra vizaĝo kaj svagee rozkoloraj kruroj. Plenkreskuloj de R. v. brunnescens estas iomete pli grandaj ol la nomiga kaj havas pli brunajn suprajn partojn kaj pli palajn kapon kaj subajn partojn.[6]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La nomiga subspecio de ruĝeckrona ralo estas vaste distribuita de malproksima orienta Kolombio kaj suda Venezuelo orienten tra la Gujanoj en Brazilon kaj suden kaj okcidenten en orientan Peruon, nordan kaj orientan Bolivion, kaj orientan Paragvajon. Aparta populacio troviĝas en la provinco Zamora-Chinchipe de Ekvadoro kaj alia en sudorienta Brazilo inter la ŝtatoj Alagoaso kaj San-Paŭlo. R. v. brunnescens troviĝas en nord-centra Kolombio de la malalta valo de Kaŭka Rivero orienten en la mezan valo de Magdalena Rivero.[6]
La ruĝeckrona ralo plejparte loĝas en teraj pejzaĝoj; kontraste al multaj aliaj specioj en sia familio ĝi kutime ne troviĝas en marĉoj. Ĝi troviĝas en duekreskiĝintaj arbustaroj, herbecaj aŭ arbustecaj paŝtejoj, superkreskitaj dezertejoj kaj vojflankoj, kaj eĉ ĝardenoj ĉe la randoj de malgrandaj komunumoj. En alteco ĝi varias de marnivelo ĝis 1 200 m.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [3] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ 5,0 5,1 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [4] Alirita la 10an de Novembro, 2022
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Taylor, B. (2020). Russet-crowned Crake (Anurolimnas viridis), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Eldonistoj). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [5] Alirita la 25an de Novembro, 2022
| ||||||||||||||||||



