Verda araego
![]() | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
En Schmiding Zoo, Aŭstrio
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Ara ambiguus (Bechstein, 1811) | ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||||
Psittacus ambiguus Bechstein, 1811 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Verda araego aŭ Granda verda makao (Ara ambiguus, laŭ kio ankaŭ Ambigua arao) estas granda sudamerika papago el tribo Arini, membro de neotropisa grupo de papagoj konataj kiel araoj. Ĝi estas draste endanĝerigita centr- kaj sud-amerika papago trovebla en Nikaragvo, Honduro, Kostariko, Panamo, Kolombio kaj Ekvadoro.[1] Oni agnoskis du alopatriajn subspeciojn; nome la nomiga subspecio, Ara ambiguus ssp. ambiguus, vivas el Honduro ĝis Kolombio, dum Ara ambiguus ssp. guayaquilensis ŝajne estas endemio de restaĵoj de sekaj arbaroj en la suda marbordo de Pacifiko en Ekvadoro.[2] La nomiga subspecio vivas en la kanopeo de malsekaj tropikaj arbaroj kaj en Kostariko estas kutime asocia kun la arbo nomita almendro,[3] Dipteryx oleifera.[4]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Verda araego apartenas al la genro Ara, kie estas aliaj grandaj papagoj, kiel la skarlata arao, la milita arao, kaj la bluflava arao.[5]
Tiun birdon la unua priskribis kaj ilustris en 1801 la franca natursciencisto François Le Vaillant por sia Histoire Naturelle Des Perroquets laŭ la nomo "le grand Ara militaire", uzante haŭton deponitan en la Muséum national d'histoire naturelle en Parizo. Le Vaillant asertis, ke ne certas ĉu la birdo estas vere aparta specio de papago, aŭ, laŭ li pensis plej verŝajne, ĝi estas specifia varia raso de la milita arao, sed tamen, li devis mencii, ke ties ekzisto meritas notaĵon.[6][7] La birdo estis poste tiukadre nomita Psittacus ambiguus (Ambigua psitako) fare de la turingia Johann Matthäus Bechstein en la unua parto de la kvara volumo, publikigita en 1811, de la serio Johann Latham's Allgemeine Uebersicht der Vögel, nome ege etendita germanlingva traduko de la verko de la anglo John Latham nome A General Synopsis of Birds. Bechstein mencias la malpretecon de Vaillant konsideri ĝin kiel sendependa specio, sed klarigas, ke ekzameninte vivantan birdon, li konsideras ĝin valida specio, menciante la grandodiferencon kaj nombrante multajn aliajn karakterojn kiujn li vidis distingaj.[7][8]
Post preskaŭ 200 jaroj, la dunoman nomon oni ŝanĝis el Ara ambigua al Ara ambiguus en 2004, ĉa oni decidis, ke la vorto ara estas fakte "maskla", spite la finaĵon en -a.[9]
Estas du subspecioj kiuj estas geografie izolaj ĝis nun: nome Ara ambiguus ssp. ambiguus, kiu havas la plej grandan distribuan teritorion (Centrameriko kaj norda Sudameriko),[10] kaj Ara ambiguus ssp. guayaquilensis, kiu vivas nur en Ekvadoro.[2][11][12][13] La ekvadora subspecio estis foje referencita kiel Arao de Chapman aŭ Verda arao de Chapman.[1][10] La usona natursciencisto Frank M. Chapman mortpafis la tipan specimenon de sia proponita nova taksono en 1922 surmonteto en ma montaro Ĉongon, dudek mejlojn nordoriente de Guayaquil, Ekvadoro, kaj estis la unua kiu priskribis la taksonon en 1925 en reporto al la ĵus kolektitaj birdohaŭtaĵoj kiujn li estis kunportintaj al Usono el Ekvadoro.[14]
Pro la morfologia ŝanĝiĝemo de ssp. guayaquilensis, kun kelkaj specimenoj de ĉi tiu taksono identigeblaj kiel la milita makao, en 1996 Berg kaj Horstman, mem referencante Fjeldså et al., menciis ke ĝi eble plej bone estus sinonimigita kun A. militaris, aŭ sugestis, ke eble ekzistas genfluo inter ĉiuj tri populacioj.[15][16] Studo de 2015 komparanta la mitokondrian DNA-on de malsamaj populacioj de la milita makao kaj ĉi tiu specio trovis ke kvankam ĉi tiuj du specioj estas klare diferencigitaj, same kiel malsamaj populacioj de la milita makao en Meksiko, neniu genetika diferenco inter ssp. guayaquilensis kaj la nomiga taksono estis trovita (almenaŭ koncerne la mitokondriojn). Ĉi tio indikas ke la divido de ĉi tiu specio en du subspeciojn verŝajne ne estas taksonomie valida.[17] Estas ankaŭ eble ke la ekvadoraj populacioj ne ĉiuj apartenas al ssp. guayaquilensis.

Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Verdaj araegoj estas la plej grandaj papagoj en sia natura teritorio, la dua plej peza araa specio (kvankam ili estas relative pli mallongvostaj ol aliaj grandaj araoj kiel la Verdflugila arao kaj tial ili estas iom pli mallongaj), kaj la tria plej peza papaga specio en la tuta mondo. Ĉi tiu specio averaĝe longas 85–90 cm kaj pezas 1.3 kg.[18] Ili estas plejparte verdaj kaj havas ruĝecan frunton kaj palbluajn malsuprajn dorson, pugon kaj suprajn vostoplumojn. La vosto estas brunruĝa kun tre palblua pinto. La nuda vizaĝhaŭto estas ornamita per linioj de malgrandaj malhelaj plumoj, kiuj estas ruĝecaj ĉe pli maljunaj kaj inaj papagoj.[19] Junuloj havas grizkolorajn okulojn anstataŭ nigrajn, estas pli senkoloraj kaj havas pli mallongajn vostojn, kiuj havas flavajn pintojn.[20]
La ĉefa morfologia distingo kun la subspecio guayaquilensis estas, ke ĉi tiu birdo havas pli malgrandan, pli mallarĝan bekon.[20]
La Verda araego aspektas supraĵe simila al, kaj povas facile esti konfuzita kun, la milita arao kie iliaj teritorioj koincidas.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Verda araego vivas en tropikaj arbaroj en la atlantikaj malsekaj malaltebenaĵoj de Centrameriko de Honduro ĝis Panamo kaj Kolombio,[4] kaj en Sudameriko en la pacifikaj marbordaj malaltebenaĵoj en Panamo, Kolombio kaj okcidenta Ekvadoro, kie ili ankaŭ troviĝas en falfoliaj (sezonaj), sekaj tropikaj arbaroj.[21] En Kolombio, kie ambaŭ specioj troviĝas, ĝi preferas pli humidajn arbarojn ol la proksime rilata milita arao.[22] La vivejo kie ĝi reproduktiĝas en Kostariko estas preskaŭ nesezona, ĉiamverda pluvarbaro, kun pluvo ĉirkaŭ dek monatojn jare, precipitaĵo de 1 500 ĝis 3 500 mm jare, kaj averaĝa temperaturo de 27 °C dum la tuta jaro.[23] En Kostariko la vivejoj kie verdaj makaegoj troviĝas dum la reprodukta sezono estas dominitaj de la almendro[24] (Dipteryx oleifera) kaj Pentaclethra macroloba, kun sekundare Rafio (Raphia spp.) en malsekejoj.[25] Ĝi kutime observatas sub 600 m super marnivelo en Kostariko dum la reprodukta sezono, sed disiĝas al pli altaj altitudoj ĝis 1000 m post reproduktado, kaj videblas ĝis 1500 m en suda Panamo.[13][20][22][25]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.
- ↑ 2,0 2,1 Viteri Herrera, Carlos Fabián (2016). Modelamiento de nicho ecológico del Guacamayo Verde Mayor (ARA AMBIGUUS GUAYAQUILENSIS CHAPMAN, 1925): implicaciones para su conservación (Masters) (en hispana). Facultad de Ciencias Naturales, Universidad de Guayaquil. Alirita la 18an de Aŭgusto 2019.
- ↑ Sed tute ne migdalarbo, kvankam tio estas la signifo en la hispana.
- ↑ 4,0 4,1 (1 March 2012) “CONNECTIVITY CONSERVATION OF THE GREAT GREEN MACAW'S LANDSCAPE IN COSTA RICA AND NICARAGUA (1994-2012)”, PARKS 18 (1). doi:10.2305/IUCN.CH.2012.PARKS-18-1.OC.en. Alirita 18 August 2019..
- ↑ ITIS Standard Report Page – Ara. United States government (2006). Alirita 19a de Aŭgusto 2019 .
- ↑ Le Vaillant, François. (1801) Histoire Naturelle Des Perroquets 1 (france). Paris: chez Levrault. doi:10.5962/bhl.title.60852.
- ↑ 7,0 7,1 . Richmond Index -- species & subspecies, Version 1.138. Alan P. Peterson (2006). Alirita 19a de Aŭgusto 2019 .
- ↑ Bechstein, Johann Matthäus. (1811) Johann Latham's Allgemeine Uebersicht der Vögel 4 (germane). Nuremberg: Adam Gottlieb Schneider und Weigel. doi:10.5962/bhl.title.138319.
- ↑ Richard C. Banks (1a de Julio 2004). “Forty-Fifth Supplement to the American Ornithologists' Union Check-List of North American Birds”, The Auk 121 (3), p. 985–995. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282004%29121%5B0985%3AFSTTAO%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2004)121[0985:FSTTAO]2.0.CO;2]]. 86087198.
- ↑ 10,0 10,1 Alderton, David. (1991) The atlas of parrots of the world. Neptune City, NJ: T.F.H. Publications. ISBN 0-86622-120-4. OCLC 23932560.
- ↑ Papagayo de Guayaquil (hispane). Difusión Cultural. Alirita 18a de Aŭgusto 2019 .
- ↑ ITIS Standard Report Page – Ara ambiguus guayaquilensis. United States government (2006). Alirita 19a de Aŭgusto 2019 .
- ↑ 13,0 13,1 Great Green Macaw (Ara ambiguus) – BirdLife species factsheet (2015). Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2016. Alirita 13a de Oktobro 2015 .
- ↑ . Richmond Index -- species & subspecies, Version 1.138. Alan P. Peterson (2006). Alirita 19a de Aŭgusto 2019 .
- ↑ (December 2015) “Las especies emblemáticas de flora y fauna de la ciudad de Guayaquil y de la provincia del Guayas, Ecuador”, Revista Científica Ciencias Naturales y Ambientales (es) 9 (2), p. 65, 66. doi:10.53591/cna.v9i2.239. Alirita 20 August 2019..
- ↑ (1996) “The Great Green Macaw Ara ambigua guayaquilensis in Ecuador: first nest with young”, Cotinga 5, p. 53–54. Alirita 20a de Aŭgusto 2019..
- ↑ (1 December 2015) “Phylogeography of the Military Macaw (Ara militaris) and the Great Green Macaw (A. Ambiguus) Based on MTDNA Sequence Data”, The Wilson Journal of Ornithology 127 (4), p. 661–669. doi:10.1676/14-185.1. 86370580.
- ↑ CRC Handbook of Avian Body Masses, 2nd Edition de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (2008), (ISBN 978-1-4200-6444-5).
- ↑ Species factsheet: Ara ambiguus. BirdLife International (2008). Alirita 24a de Julio 2008 .
- ↑ 20,0 20,1 20,2 Great Green Macaw (Ara ambiguus). World Parrot Trust (2019). Alirita 20a de Aŭgusto 2019 .
- ↑ (2007) “Great Green Macaws and the annual cycle of their foodplants in Ecuador”, Journal of Field Ornithology 78 (1), p. 1–10. doi:10.1111/j.1557-9263.2006.00080.x. Alirita 18a de Aŭgusto 2019..
- ↑ 22,0 22,1 Botero–Delgadillo, Esteban. (Januaro 2014) “Ara ambiguus – Guacamaya Verdelimón”, Libro rojo de aves de Colombia, Volumen 1: bosques húmedos de los Andes y la costa Pacífica (hispane). Bogotá: Editorial Pontificia Universidad Javeriana, Instituto Alexander von Humboldt, Ministerio de Ambiente y Desarrollo Sostenible, p. 160–163. ISBN 978-958-716-671-2.
- ↑ (1a de Junio 2012) “Temporada de nidificación 2009 de Ara ambiguus y Ara macao en el Sureste de Nicaragua y Norte de Costa Rica”, Zeledonia 16 (1), p. 3–14. Alirita 25a de Aŭgusto 2019..
- ↑ Sed ne migdalarbo, spite la signifon.
- ↑ 25,0 25,1 (2007) “Biología de la Conservación de Ara ambiguus en Costa Rica, 1994-2006”, Mesoamericana (es) 11 (2), p. 43–49. Alirita 25a de Aŭgusto 2019..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|