Saltu al enhavo

Verda imperikolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda imperikolombo
Bildo de masklo (carola subspecio)
Bildo de masklo (carola subspecio)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Specio: Verda imperikolombo

D. aenea

Ducula aenea
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verda imperikolombo (Ducula aenea) estas specio de birdoj de la kolomba familio Columbidae, kaj unu el la kvardeko da specioj de la genro Ducula, kiu vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi estas la tipa specio de specikomplekso Aenea, kiu enhavas pli ol 20 samgenrajn speciojn. Ilia granda teritorio etendiĝas el Nepalo, suda Barato kaj Srilanko orienten ĝis suda Ĉinio, Indonezio kaj Filipinoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

En 1760 la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson inkludis priskribon de la Verda imperikolombo en sia sesvoluma Ornithologie. Li uzis la franclingvan nomon Le pigeon ramier des Moluques kaj la latinan Palumbus moluccensis.[1] Kvankam Brisson stampis latinajn nomojn, tiuj ne kongruas kun la dunoma sistemo kaj ne estis agnoskitaj de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo.[2] Kiam en 1766 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian verkon Systema Naturae por la 12a eldono, li aldonis 240 speciojn, kiuj estis antaŭe priskribitaj de Brisson.[2] Unu el tiuj estis la verda imperikolombo kiun li metis kun ĉiuj aliaj kolomboj en la genron Columba. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampis la duvortan nomon Columba aenea kaj citis la verkon de Brisson.[3] Brisson kredis, ke lia specimeno estis veninta el la Molukoj, sed la specio ne vivas tie kaj en 1918 la tipa loko estis markita en la insulo Floreso en Indonezio.[4][5] La specia nomo aenea devenas el la latina aeneus kun la signifo "bronzkolora" aŭ "kupreca".[6] Tiu specio estas nun metita en la genron Ducula, kiu estis enkondukita de la angla natursciencisto Brian Houghton Hodgson en 1836.[7][8]

Oni agnoskis dek unu subspeciojn:[8]

La subspecio D. a. oenothorax estas foje traktita kiel aparta specio, nome Engana imperikolombo (Ducula oenothorax).[14] La Nikobara imperikolombo (Ducula nicobarica) estis iam traktita kiel samspecia.[8][15]

La verda imperia kolombo estas granda, diketa kolombo, 45 centimetrojn longa. Ĝiaj dorso, flugiloj kaj vosto estas metalecverdaj. La kapo kaj malsupraj partoj estas blankaj, krom kaŝtanbrunaj subvostaj kovriloj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La birdovoko estas profunda kaj resonanca, kaj ofte estas la unua indiko de la ĉeesto de tiu arbopinta specio.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Manĝante ĉe San Diego Zoo, Usono.

Tiu estas arbara specio kiu estas disvastigita loĝanta reproduktanta birdo en tropika Suda Azio de Nepalo[16][17] kaj Barato oriente ĝis Indonezio. Ĝi havas plurajn subspeciojn, inkluzive de la karakteriza Celebesa formo, nome kaŝtannuka imperikolombo (Ducula aenea paulina).

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tio estas arbarema kolombo, kiu manĝas plantmaterialon en la arba kanopeo. Ĝia flugo estas rapida kaj rekta, kun la regulaj flugilfrapoj kaj fojfoja akra flugilfrapo kiuj estas karakterizaj por kolomboj ĝenerale. Ĝi konstruas bastonneston en arbo kaj demetas ununuran blankan ovon. La birdoj ne estas tre gregemaj, sed formas malgrandajn arojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés 1 (fr, la). Jean-Baptiste Bauche, p. 148–149, Plate 13 fig 2. La du steloj (**) starte de la sekcio indikas, ke Brisson bazis sian priskribon en la ekzamenado de specimeno.
  2. 1 2 (1910) “Collation of Brisson's genera of birds with those of Linnaeus”, Bulletin of the American Museum of Natural History 28, p. 317–335.
  3. Linnaeus, Carl. (1766) Systema naturae : per regna tria natura, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 12‑a eldono 1, Part 1 (latine), Laurentii Salvii.
  4. (1918) Notes on pigeons”, Novitates Zoologicae 25, p. 346–358 [346]. doi:10.5962/bhl.part.29771.
  5. (1937) Check-list of Birds of the World 3. Harvard University Press.
  6. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  7. (1836) Notices of the ornithology of Nepal”, Asiatic Researches, or, Transactions of the Society Instituted in Bengal 19, p. 143–192 [160].
  8. 1 2 3 Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 13a de Marto 2020 .
  9. Indian green Imperial-Pigeon (Ducula aenea sylvatica) - zootierliste.de. Alirita 2021-10-18 .
  10. Sunda green imperial-pigeon (Ducula aenea polia) - zootierliste.de. Alirita 2021-10-18 .
  11. Maroon-naped imperial pigeon (D. a. nuchalis) - Avibase. Alirita 2021-10-18 .
  12. Talaud imperial pigeon (D. a. intermedia) - Avibase. Alirita 2021-10-18 .
  13. ZootierlisteHomepage. Alirita 14 August 2022 .
  14. Enggano Imperial-pigeon (Ducula oenothorax). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2020). Alirita 14a de Marto 2020 .
  15. Green Imperial-pigeon (Ducula aenea). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2020). Alirita 14a de Marto 2020 .
  16. . Rare wild pigeon sighted in Nepal (en-US) (28 November 2020). Alirita 2020-11-30 .
  17. Green pigeon spotted in Jhapa (en-US) (2020-11-27). Alirita 2020-11-30 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]