Verda laniovireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda laniovireo
Verda laniovireo
Verda laniovireo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireolanius
Specio: 'V. pulchellus'
Vireolanius pulchellus
(Sclater & Salvin, 1859)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verda laniovireo (Vireolanius pulchellus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de laniovireoj kiuj estas mezgrandaj birdoj kun laniecaj kapoj kaj olivverdecaj supraj partoj, kiel la cetero de la familio.

Ĝi troviĝas en Belizo, Kolombio, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, kaj Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Ĝi estas tre rimarkinda kaj bela birdo, kiu ne havas, malkiel plej parto de vireedoj, olivverdecajn suprajn partojn, sed tute helverdajn suprajn partojn, inklude la kapon, kun blua forta nuanco en nuko. En subaj partoj estas tre flava gorĝareo kaj ĝenerale flaveca koloro kun verda nuanco. Tiele la ĝenerale verda koloro nomigas la specion en Esperanto, dum en la latina scienca nomo pulchellus signifas “bela kaj malgranda”. La beko estas fortika kaj lanieca (kiel la kapoformo) ĉar hoketoformas pinte; ties supra makzelo estas pli malhela. La kruroj estas rozkolorecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]