Saltu al enhavo

Verda rozelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda rozelo

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: , Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Tribo: Platycercini
Genro: Platycercus
Specio: Verda rozelo, P. caledonicus
Platycercus caledonicus
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Teritorio (verde) en Tasmanio
Teritorio (verde) en Tasmanio
Teritorio (verde) en Tasmanio
Sinonimoj
  • Psittacus caledonicus Gmelin, 1788
  • Psittacus brownii Kuhl, 1820
  • Psittacus flaviventris Temminck, 1821
  • Platycercus xanthogaster Stephens, 1826
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Verda rozelo (Platycercus caledonicus, kaj ankaŭ Tasmania rozelo) estas specio de papagoj en genro Platycercus (rozeloj), kiu estas indiĝena de Tasmanio kaj insuloj de Markolo Bass, Aŭstralio. Ĝi estis priskribita de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en 1788, kaj nomita laŭ la erara supozo, ke ĝi devenas el Nov-Kaledonio. Je 37 cm longa, ĝi estas la plej granda specio de la genro de rozeloj, nome Platycercus. Oni agnoskas du subspeciojn. La malsupraj partoj, kolo kaj kapo de la verda rozelo estas flavaj, kun ruĝa bendo super la beko kaj violbluaj vangoj. La dorso estas plejparte nigra kaj verda, kaj ĝia longa vosto blua kaj verda. Ambaŭ seksoj havas similan plumaron, escepte ke la ino havas pli obtuzan flavan plumaron kaj pli elstarajn ruĝajn markojn, same kiel pli malgrandan bekon. Junaj kaj nematuraj birdoj havas ĉefe verdan plumaron.

Trovebla en vasta gamo da vivejoj kun ia formo de arbokovro, la verda rozelo estas ĉefe herbovora, kaj konsumas semojn, berojn, nuksojn kaj fruktojn, same kiel florojn, sed povas manĝi ankaŭ insektajn larvojn kaj insektojn kiel psilidojn. Nestado okazas en arbaj kavaĵoj. Ofta kaj disvastigita tra Tasmanio, la verda rozelo estas klasifikita kiel malplej zorgiga en la Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Specioj de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN). La subspecio de Reĝinsulo estis klasifikita kiel vundebla, ĉar ĝia populacio malkreskis post kiam granda parto de ĝia vivejo sur Reĝinsulo estis senarbarigita.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Masklo en Tasmanio

Specimeno de Verda rozelo estis kolektita en Adventure Bay, Tasmanio, fare de ŝipkuracisto William Anderson dum la tria vojaĝo de James Cook inter la 26a kaj la 30a de Januaro 1777.[2] Cook skribis, ke li vidis "flavajn papagetojn" en arbaroj tie.[3] Anderson kolektis multajn birdospecimenojn kiel la natursciencisto de la ekspedicio, kvankam li mortis pro tuberkulozo en 1778 antaŭ sia reveno hejmen. Multaj kolektolokoj estis malĝustaj, kaj la koncernaj notoj perdiĝis aŭ dispeciĝis multajn jarojn poste. La specimeno, kun multaj aliaj, finiĝis en la kolekto de la brita natursciencisto Sir Joseph Banks.[2] Angla natursciencisto John Latham vidis ĝin tie kaj verkis pri la verda rozelo en sia verko de la 1780-aj jaroj nome A General Synopsis of Birds. Li nomis ĝin la Kaledonia papago ĉar li supozis (erare) ke ĝi devenas el Nov-Kaledonio. Li supozis ankaŭ, ke ĝi povus esti la ino de la Kornopapago, kiun li vidis ankaŭ en la kolekto de Banks.[4] Latham ne havigis dunomajn nomojn, tamen. Estis la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin kiu priskribis la specion, kiel Psittacus caledonicus en la 13a eldono de Systema Naturae en 1788.[5]

En 1820, la germana natursciencisto Heinrich Kuhl priskribis specimenon, kiun Robert Brown estis kolektinta el nordorienta Reĝinsulo la 23an de Aprilo 1802 dum la ĉirkaŭnavigado de Aŭstralio fare de Matthew Flinders, kiu nomis ĝin Psittacus brownii honore al ĝia kolektinto.[6] Li bazis ĝin sur la priskribo de la Perruche à large queue, "longvosta papago" de la franca natursciencisto François Levaillant en ĝia veko de 1805 nome Histoire Naturelle des Perroquets.[7] La nomo de Kuhl estis prioritato super la nomo publikigita de la nederlanda zoologo Coenraad Jacob Temminck kiel Psittacus flavigaster (flavventra papago),[8] kiu estis publikigita en 1822.[9]

La irlanda zoologo Nicholas Aylward Vigors establis la genron Platycercus en 1825, baze sur la distinga morfologio de la plumoj de la vosto kaj de la flugiloj, kiel P. flavigaster kaj P. brownii ene de ĝi.[10] Angla natursciencisto James Francis Stephens nomis ĝin Platycercus xanthogaster en 1826,[11] kvankam ne estis neceso de nova duvorta nomo.[8] Aŭstralia amatora ornitologo Gregory Mathews notis, ke la nomo Platycercus flaviventris estis ofte uzita en la 19-a jarcento, sed hegemoniis la prioritato kaj de P. brownii kaj de P. caledonicus super tiu, metante la lastan kiel la plej maljuna nomo. Li kredis, ke la specimenoj uzitaj por P. brownii estis deveninta el Derwent en Tasmanio.[12]

Mathews ja sentis, ke la formo de Reĝinsulo estis distinga, estanta pli granda kaj havanta pli da ruĝo en la plumaro ol tasmaniaj populacioj, kaj tial priskribis ĝin kiel P. c. henriettae en 1915.[12] Ĉi tio poste estis reklasifikita kiel sinonimo de P. c. brownii, ĉar ĝia statuso estis agnoskita kiel distinga de la tasmania ĉeftera taksono — nun konata kiel P. c. caledonicus.[8][13] Mathews priskribis ankaŭ P. c. flindersi de la insulo Flinders en 1917, surbaze de pli malhela plumaro.[12] Ĝi nun estas konsiderata ne distinga de la tasmania ĉeftera subspecio.[14]

"Green rosella" estis deklarita la oficiala nomo fare de la Internacia Ornitologia Komitato (IOK).[13] Alternativaj ordinaraj nomoj estas Tasmania rozelo, flavbrusta papago kaj montopapago.[15] Angla zoologo John Gould nomis ĝin la flavventra papago, kaj fruaj tasmaniaj setlantoj konis ĝin kiel monteta papago.[12]

Unu el ses specioj de rozeloj en la genro Platycercus, la verda rozelo kaj rilata karmezina rozelo konsistigas "bluvangan" stirpon (genlinion). Genetika studo pri mitokondria DNA en 1987 trovis, ke la verda rozelo estis baza al la aliaj bluvangaj formoj, kaj la nordkvinslanda populacio de la karmezina rozelo (P. elegans nigrescens) diverĝis de aliaj subspecioj de karmezina rozelo.[16] En 2015, Ashlee Shipham kaj kolegoj publikigis molekulan studon bazitan sur nuklea DNA, kiu trovis, ke la nordkvinslanda karmezina rozelo diverĝis pli frue ol la verda rozelo. Ili ankaŭ kalkulis, ke la verda rozelo diverĝis de la ĉefa karmezina rozela stirpo antaŭ ĉirkaŭ 0,5 milionoj da jaroj.[17]

Plenkreskulo dum plumaranĝado, montrante malhelajn plumobazojn

La verda rozelo estas la plej granda membro de la genro de rozeloj.[18]Estante de 29 ĝis 36 cm longa,[19] plenkreskulo havas longajn mallarĝajn flugilojn kun enverguro de 44–54 cm,[19][20] kaj longan voston kun dek du plumoj, el kiuj la centraj du estas pli larĝaj.[20] La plenkreska masklo estas pli peza, averaĝe pezanta ĉirkaŭ 150 g kompare kun la 120 g de la ino,[19] kaj havas pli grandan bekon.[21]

La plenkreska verda rozelo havas flavajn kapon kaj malsuprajn partojn kun bluaj vangoj kaj ruĝa bendo sur la frunto kaj supraj bridoj (lorumoj). La flavaj plumoj de la antaŭa krono, malsupraj lorumoj, vangoj, brusto kaj femuroj povas havi ruĝajn areojn, dum la flavaj plumoj de la flankoj kaj malantaŭo de la kapo kaj kolo, kaj la subaj partoj havas malhelbrunajn bazojn. La randoj de la plumoj sur la subaj partoj povas esti palbrunaj, rezultante en malforta skvameco, kiu malaperas kun eluziĝo. Kelkaj el la flavaj plumoj de la nuko havas blankajn bazojn kaj kiam eluzitaj, la birdo povas havi blankecan areon sur sia nuko. La flavo de la malantaŭo de la kapo malklare kuniĝas kun la malhela plumaro de la malantaŭa kolo, mantelo kaj dorso, kiu estas nigra aŭ malhelbruna kun verdaj randoj.

La plumoj de la ŝultroj estas nigrecaj kun flavaj pintoj. Ĉi tiuj randoj kaj pintoj ofte estas eluzitaj antaŭ la fino de la reprodukta sezono, lasante la plumaron pli solida nigra. La bluviolaj plumoj de la mentono, gorĝo kaj vangoj havas brunnigrajn bazojn. La nigreca plumaro de la dorso etendiĝas ĝis la pugo, kaj la longa vosto estas malhelverda kun brunaj ŝaftoj kaj malhelbluaj eksteraj plumoj kaj pintoj. La flugiloj estas plejparte nigraj kaj verdaj, kun violbluaj marĝenaj kovriloj, primaraj kovriloj kaj aluloj, kaj blunuancaj malhelbrunaj unuarangaj flugilplumojoj kaj eksteraj sekundaraj plumoj. Sub la plumoj de la flugiloj estas malhelbrunaj kun bluviolaj pintoj.[22] La irisoj estas brunaj kun malhelgrizaj ĉirkaŭokulaj ringoj, kaj la beko estas palgriza, kun malhelgriza vaksaĵo. La kruroj estas grizaj.[21] La flava plumaro de la ino estas pli obtuza kaj pli verŝajne markita per ruĝo ol tiu de la masklo, kaj la verdaj randoj de la nigra plumaro de la supraj partoj estas pli elstaraj.[22]

Junaj birdoj forlasantaj la neston havas junulan plumaron en sia unua vivjaro. Junuloj havas malhelverdajn kapon kaj kolon, suprajn partojn kaj subajn partojn. La plumoj ĉiuj havas malhelbrunajn bazojn. La flugiloj estas ĉefe malhelbrunaj kaj nigraj kun blua brilo. La flugiloj kaj vosto estas pli mallongaj ol tiuj de plenkreskaj birdoj.[22][23] La beko povas havi flavbrunan brilon.[21] Ili havas subflugilan strion, kiu ne ĉeestas ĉe plenkreskuloj. Mudo-ŝanĝo ĝenerale okazas inter januaro kaj aprilo por birdoj de ĉiuj aĝoj. Junuloj tiam alprenas nematuran plumaron, kiu estas simila sed kun makuloj de flavaj plumoj sur la subaj partoj de plenkreska plumaro same kiel kelkaj plenkreskul-koloraj flugilplumoj.[22] Kelkaj verdaj plumoj de junuloj restas ĝis la birdo estas en sia dua jaro de aĝo, kvankam ili estas tre eluzitaj tiutempe.[20]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Trovebla tra Tasmanio kaj la insuloj de la Bass-Markolo, la verda rozelo estas unu el la plej oftaj birdoj renkonteblaj. Ĝi ankaŭ troviĝas sur enmaraj insuloj kiel la insuloj Maria, Bruny, De Witt kaj Maatsuyker. Ĝiaj movoj ne estis multe studitaj. Kvankam eble loke nomada en lokoj, la verda rozelo estas sidlokema; eĉ birdoj je pli altaj altitudoj ne migras. Ĝi fariĝis malofta sur Reĝinsulo, pro ter-malplenigo kaj eble konkurenco kun la enkondukita ordinara sturno (Sturnus vulgaris) pri nestejoj.[24] Dum la reprodukta sezono tie ĝi estas limigita al la arbaro Pegarah, kvankam ĝi povas aventuri aliloken alifoje.[25]

Ĝi vivas en plej multaj vivejoj kun ia formo de arbokovro ĝis 1500 m super marnivelo.[23] Tiuj inkluzivas moderklimatan sudan notofagan pluvarbaron (kie ĝi ĝenerale restas ĉe la kanopeo), malsekan kaj sekan sklerofilan arbaron, maldensarbaron, Melaleucan arbustaron, marbordan erikejon, nanan alpan koniferan arbaron, kareksan erikejon, butonherbajn stepojn de Gymnoschoenus sphaerocephalus, tufherban herbejon, same kiel kampojn, fruktoĝardenojn kaj urbajn parkojn kaj ĝardenojn.[26]

Verdaj rozeloj ĝenerale troviĝas en paroj aŭ malgrandaj grupoj, kvankam junaj birdoj povas kolektiĝi en grupoj de 20 aŭ pli ekster la reprodukta sezono. Ili foje estas en kompanio de buntaj rozeloj.[26] Ili flugas rektlinie, farante rapidajn malprofundajn flugilbatojn kaj glitante nelonge inter ili.[26]

La verda rozelo havas ripetan du-silaban kontaktalvokon, kiu estas skribita kiel kussik kussikkosak kosak kaj estas aŭdata dumfluge. Kiam ĝi sidas, ĝi eldiras altiĝantan kvik-kviik kvik-kviik kontaktalvokon. Birdoj ankaŭ faras babileman vokon dum amindumado. Ili povas kriegi stride kiam alarmitaj.[27]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La verda rozelo ĝenerale reproduktiĝas je du jaroj, kvankam pli junaj birdoj povas pariĝi kaj serĉi nestojn.[28] La reprodukta sezono estas de septembro ĝis januaro,[27] kun unu idaro. La nesta loko estas kutime kavaĵo pli ol 1 m profunda en arbotrunko ie ajn ĝis 30 m super la tero.[29] La elektita arbo estas ĝenerale eŭkalipto kiel ekzemple tasmania blugumo, managumo aŭ sorparbo (E. regnans), aŭ mirta fago. Kamentuboj, truoj en muroj kaj eĉ la vertikalaj tuboj de tenisejoj estis uzitaj.[27] Verdaj rozeloj nestis en mura kavaĵo ĉe la prizono de Port Arthur en 1958 kaj 2009.[30]

La ovodemetado okazas en septembro kaj oktobro.[27] Ovodemetado konsistas el kvar aŭ kvin blankaj kaj iomete brilaj ovoj, 30 x 24 mm grandaj.[29] La kovoperiodo estas registrita kiel de 19 ĝis 23 tagoj,[22] kaj la ino plenumas tiun taskon sola.[28] Ĵus eloviĝintaj idoj estas kovritaj per longa blanka lanugo, kaj estas plejparte senhelpaj (nidikolaj).[22] Ili forlasas la neston kvar ĝis kvin semajnojn post eloviĝo kaj kuniĝas kun aliaj junaj birdoj en grupoj, kvankam ili dependas de siaj gepatroj por manĝaĵo dum pliaj du semajnoj post elnestiĝo.[28]

Junulo en Tasmanio. Ĝi estas pli verda ol plenkreskulo.

La verda rozelo estas ĉefe herbovora, kun la semoj de herboj kaj arboj - precipe eŭkaliptoj - formantaj la plejparton de ilia dieto; aliaj manĝataj eroj estas la semoj de la mola arbfiliko (Dicksonia antarctica), oksikoka erikejo (Astroloma humifusum), mirtofago (Lophozonia cunninghamii), aŭstralia nigra liko (Acacia melanoxylon),[28] arĝenta karunklo (Acacia dealbata)[31] kaj ranunkoloj (Ranunculus),[28] beroj, nuksoj kaj fruktoj, same kiel floroj kaj novaj burĝonoj de suda sasafraso (Atherosperma moschatum), mānuka (Leptospermum scoparium), brila tearbo (Leptospermum nitidum), marĉa mielmirto (Melaleuca squamea), tasmania blueŭkalipto (Eucalyptus globulus), Smithton-pipromento (Eucalyptus nitida), mesmate-fibreca ŝelo (Eucalyptus obliqua), neĝgumo (Eucalyptus pauciflora), managumo (Eucalyptus viminalis), etfrukta hakeo (Hakea microcarpa) kaj indiĝena pruno (Cenarrhenes nitida).[28] La verda rozelo kelkfoje manĝis la berojn de la ordinara kratago (Crataegus monogyna), same kiel Coprosma kaj Cyathodes, kaj eĉ foliburĝonojn de la ordinara vimeno (Salix viminalis).[23] Ĝi povas manĝi insektajn larvojn kaj insektojn kiel ekzemple psilidojn de la genro Schedotrioza, kiujn ili eltiras el folioj de la nigra pipromento (Eucalyptus amygdalina).[28]

Verdaj rozeloj ĝenerale manĝoserĉas en la kanopeo aŭ subvegetaĵaro de arbarkovritaj areoj, aŭ en heĝoj, arbustoj kaj arboj en pli malfermaj areoj. Ili venas surgrunden por manĝi falintajn fruktojn aŭ disverŝitan grenon en fruktoĝardenoj aŭ kamparo. Ili restas silentemaj surgrunde, kaj estas sufiĉe bruemaj en arboj.[26] Verdaj rozeloj manĝoserĉas en paroj aŭ malgrandaj grupoj de malpli ol 20 individuoj, kvankam pli grandaj grupoj de 50 ĝis 70 estis observitaj ĉe arbareroj de rubusoj aŭ kardoj en kampoj.[24] Dum manĝado, ili ĝenerale tenas manĝaĵojn en siaj maldekstraj piedoj kaj eltiras manĝeblajn partojn aŭ rompas kaj forĵetas nuksoŝelojn per siaj bekoj.[28]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2016) “Platycercus caledonicus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22685104A93058976. Alirita 2 July 2021.. 
  2. 2,0 2,1 (1950) “Birds collected during Capt. James Cook's last expedition (1776–1780)”, The Auk 67 (1), p. 66–88 [70–71]. doi:10.2307/4080770. Alirita 2020-10-11.. 
  3. Cook, James. (1784) A voyage to the Pacific ocean. Undertaken, by the command of His Majesty, for making discoveries in the Northern hemisphere, to determine the position and extent of the west side of North America; its distance from Asia; and the practicability of a northern passage to Europe. Performed under the direction of Captains Cook, Clerke, and Gore, in His Majesty's ships the Resolution and Discovery, in the years 1776, 1777, 1778, 1779, and 1780 1. London: William Strahan kaj Andrew Strahan. doi:10.5962/bhl.title.6762.
  4. Latham, John. (1782) A General Synopsis of Birds 1. London: Benj. White, p. 248–49. doi:10.5962/bhl.title.49894.
  5. Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae :secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis /Caroli a Linné 1. Leipzig: Impensis Georg. Emanuel. Beer, p. 328. doi:10.5962/bhl.title.545.
  6. Kuhl, Heinrich. (1820) Conspectus Psittacorum : cum specierum definitionibus, novarum descriptionibus, synonymis et circa patriam singularum naturalem adversariis, adjecto indice museorum, ubi earum artificiosae exuviae servantur, Nova Acta Leopoldina (latine). doi:10.5962/bhl.title.49402.
  7. Le Vaillant, François. (1805) La Perruche à large queue 2. Paris: Levrault, Schoell & Ce, p. 12–15, ate 80. doi:10.5962/bhl.title.60852.
  8. 8,0 8,1 8,2 Subspecies Platycercus (Platycercus) caledonicus brownii (Kuhl, 1820). Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts; Australian Biological Resources Study; Australian Faunal Directory (5 March 2015). Arkivita el la originalo je 2021-07-02. Alirita 1a de Majo 2017 .
  9. (1822) “Account of some new species of birds of the genera Psittacus and Columba, in the Museum of the Linnean Society”, Transactions of the Linnean Society of London 13 (1), p. 107–30 [116]. doi:10.1111/j.1095-8339.1821.tb00059.x. Alirita 2018-02-21.. 
  10. (1825) “Descriptions of some rare, interesting, or hitherto uncharacterized subjects of zoology”, Zoological Journal London 1, p. 526–42. Alirita 2018-02-21.. 
  11. Stephens, James Francis. (1826) General Zoology or Systematic Natural History, commenced by the late George Shaw, M.D.F.R.S. & C. XIV, part I. London: J. & A. Arch etc..
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Mathews, Gregory. (1917) The Birds of Australia 6 pt 4. London: Witherby & Co., p. 323–27. doi:10.5962/bhl.title.126732.
  13. 13,0 13,1 Parrots & cockatoos. World Bird List Version 7.1. Internacia Ornitologia Unuiĝo (2017). Arkivita el la originalo je 17a de Majo 2016. Alirita 8a de Aprilo 2017 .
  14. Subspecies Platycercus (Platycercus) caledonicus caledonicus (Gmelin, 1788). Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts; Australian Biological Resources Study; Australian Faunal Directory (1a de Marto 2012). Arkivita el la originalo je 2a de Julio 2021. Alirita 1a de Majo 2017 .
  15. Lendon 1973, p. 186.
  16. (1987) “Systematics and Mitochondrial Genome Evolution of Australian rosellas (Aves: Platycercidae)”, Molecular Biology and Evolution 4 (5), p. 526–543. doi:10.1093/oxfordjournals.molbev.a040462. 
  17. (2015) “Phylogenetic analysis of the Australian rosella parrots (Platycercus) reveals discordance among molecules and plumage”, Molecular Phylogenetics and Evolution 91, p. 150–159. doi:10.1016/j.ympev.2015.05.012. Bibkodo:2015MolPE..91..150S. 
  18. Platycercus caledonicus (Green Rosella). Department of Primary Industries, Parks, Water and Environment, Tasmania; Tasmania Parks and Wildlife Service. (14a de Septembro 2010). Arkivita el la originalo je 26a de Februaro 2017. Alirita 7a de Junio 2017 .
  19. 19,0 19,1 19,2 Higgins 1999, p. 313.
  20. 20,0 20,1 20,2 Higgins 1999, p. 320.
  21. 21,0 21,1 21,2 Higgins 1999, p. 319.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 22,4 22,5 Higgins 1999, p. 318.
  23. 23,0 23,1 23,2 Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. Newton Abbot: David & Charles, p. 233. ISBN 0-7153-7698-5.
  24. 24,0 24,1 Higgins 1999, p. 315.
  25. Conservation Advice Platycercus caledonicus brownii (green rosella (King Island)). Department of the Environment and Energy; Threatened Species Scientific Committee (31a de Oktobro 2015). Arkivita el la originalo je 11a de Oktobro 2020. Alirita 11a de Majo 2017 .
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 Higgins 1999, p. 314.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Higgins 1999, p. 317.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 28,4 28,5 28,6 28,7 Higgins 1999, p. 316.
  29. 29,0 29,1 Beruldsen, Gordon. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. ISBN 0-646-42798-9.
  30. (2012) “Green Rosellas Platycercus caledonicus nesting in artificial structures”, Australian Field Ornithology 29 (1), p. 50–53. Alirita 2020-10-11.. 
  31. Lendon 1973, p. 188.
  • Lendon, Alan H.. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary, 2‑a eldono, Sydney: Angus kaj Robertson. ISBN 0-207-12424-8.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]