Verdabeka centropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdabeka centropo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Centropus
Specio: C. chlororhynchus
Centropus chlororhynchus
(Blyth , 1849)
Konserva statuso
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verdabeka centropo (Centropus chlororhynchus) estas specio de centropo. Tiuj estas ofte lokitaj en la birda familio de kukoledoj, sed ŝajne meritas agnoskon kiel propra familio. Ĉiukaze ili estas mombro de la ordo de birdoj Kukoloformaj, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn kaj la Hoacinon.

Ĝi estas endemismo de Srilanko. La Verdabeka centropo estas rara kaj timida specio de la alta pluvarbaro de sudokcidenta Sri-Lanko. Ĝi nestumas en arbusto kaj la tipa ovodematado estas de 2 aŭ 3 ovoj.

CentropusChlororhynchusLegge.jpg
CentropusChlororhynchusLegge

Tiu ĉi estas granda specio 43 cm longa. La kapo kaj korpo estas purpurnigraj, la flugiloj estas grenatkoloraj supre kaj nigraj sube, kaj la longa vosto estas malhelverda. La beko estas distingige helverda, kio nomigas la specion. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj striitaj.

La Verdabeka centropo manĝas ampleksan varion de insektoj, raŭpoj kaj etaj vertebruloj, sed helikoj estas la preferinda manĝaĵo. Ili manĝas eventuale aliajn manĝaĵojn.

Tiu ĉi specio estas iom pli malgranda kaj malpli kontrasta ol la disvastigata Granda centropo. Spite la grando kaj la distingiga alvoko, tiu ĉi estas malfacile videbla specio pro la densa habitato kie ĝi loĝas kaj la malproksima naturo.

Tiu centropo havas malgrandan kaj malpliiĝantan loĝantaron kiel rezulto de la arbardetruado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]