Verdaj kolomboj
| Biologia klasado | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Treron aŭ verdaj kolomboj estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj.[1] Tamen oni ne certas pri la subfamilio, kie ĝi devus esti inkludata. Tiu ĉi genro estas disvastigata tra Azio kaj Afriko. Ili ĉiuj estas rimarkindaj pro sia verda plumaro, kio kondukas al ilia ordinara nomo verdaj kolomboj, kio devenas de karotenoida pigmento trovebla en iliaj dietoj de fruktoj en iliaj sovaĝaj vivejoj;[2] krom tio, ili manĝas ankaŭ diversajn nuksojn kaj/aŭ semojn.
Membroj de ĉi tiu genro povas esti plue grupigitaj en speciojn kun longaj vostoj, mezlongaj vostoj, kaj kojnformaj vostoj. Plej multaj specioj de verdaj kolomboj montras seksan duformismon, kie maskloj kaj inoj povas esti facile distingitaj per diferencoj en sia plumaro. Ili loĝas en arboj kaj okupas diversajn arbarajn vivejojn.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro Treron estis enkondukita en 1816 fare de la franca ornitologo Louis Pierre Vieillot kun la Dikbeka verda kolombo (Treron curvirostra) kiel tipa specio.[3][4] La genronomo estas devena el la vorto de la Antikva greka τρηρων trērōn simple kun la signifo "kolombo" aŭ "turto", sed ankaŭ "timida".[5]
Ĝi enhavas la jenajn 30 speciojn:
- Cinamokapa verda kolombo, Treron fulvicollis
- Malgranda verda kolombo, Treron olax
- Rozkola verda kolombo, Treron vernans
- Oranĝbrusta verda kolombo, Treron bicincta
- Komplekso de la Pompadora verda kolombo:
- Pompadora verda kolombo, Treron pompadora
- Grizfrunta verda kolombo, Treron affinis
- Grizkapa verda kolombo, Treron phayrei
- Andamana verda kolombo, Treron chloropterus
- Filipina verda kolombo, Treron axillaris
- Burua verda kolombo, Treron aromaticus
- Dikbeka verda kolombo, Treron curvirostra
- Grizvosta verda kolombo, Treron griseicauda
- Sumba verda kolombo, Treron teysmannii
- Floresa verda kolombo, Treron floris
- Timora verda kolombo, Treron psittacea
- Granda verda kolombo, Treron capellei
- Flavpieda verda kolombo, Treron phoenicoptera
- Flavventra verda kolombo, Treron waalia
- Madagaskara verda kolombo, Treron australis
- Komora verda kolombo, Treron griveaudi
- Afrika verda kolombo, Treron calva
- Pemba verda kolombo, Treron pembaensis
- Santomea verda kolombo, Treron sanctithomae
- Pinglovosta verda kolombo, Treron apicauda
- Sumatra verda kolombo, Treron oxyura
- Flavverda kolombo, Treron seimundi
- Kojnvosta verda kolombo, Treron sphenura
- Blankventra verda kolombo, Treron sieboldii
- Rjukjua verda kolombo, Treron permagnus[6]
- Tajvana verda kolombo, Treron formosae
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gill, Frank; Donsker, David; Rasmussen, Pamela, eld. (2020). "Pigeons". IOC World Bird List, Versio 10.1. International Ornithologists' Union. Alirita la 16an de Marto 2020.
- ↑ Mahler, Bettina; Araujo, Lidia S.; Tubaro, Pablo L. (Majo 2003). "Dietary and Sexual Correlates of Carotenoid Pigment Expression in Dove Plumage". The Condor. 105 (2): 258–267. ISSN 0010-5422.
- ↑ Vieillot, Louis Pierre. (1816) Analyse d'une Nouvelle Ornithologie Élémentaire (france). Paris: Deterville/self.
- ↑ (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ "Species Updates – IOC World Bird List". Alirita en 2021-06-18.
| ||||||||||||||||||


