Verdakabaj sekaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj en la mondo.

La verdakabaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun la Insularo de Kabo-Verdo en la Atlantika Oceano. Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Topografie, alternas ebenaĵoj, altaj aktivaj vulkanoj kaj kapturnaj deklivoj. La pli montarecaj lokoj ricevas pli da precipitaĵo ol la pli ebenaĵaj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Baobaboj en Valo Ribeira Grande de Santiago.

Antaŭ al homa koloniigo, la ebenaĝoj estis kovrataj de vegetaĵaro de savanostepo kaj la pli altaj zonoj de seka arbustaro. En la plej montarecaj insuloj abundis la seka musona arbaro.

Plejparto de tiu origina vegetaĵaro estas malaperinta, kaj sole postrestas etaj arbareroj apud la montopintoj kaj aliaj zonoj nealirebeblaj.

Iuj 92 plantospecioj (14 pocentoj) estas endemiaj en tiuj insuloj, kvankam malmulte da informo estas disponebla pri iliaj nuntempa stato kaj distribuo (WWF kaj IUCN 1994). Almenaŭ unu endemia planto estas minacata, subarbaraĵa arbo Sideroxylon mirmulano. La endanĝerigita drakarbo (Dracaena draco) ankaŭ tie ĉi hejmas.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La insuloj estas zonoj de reproduktado por la marbirdoj, kiel Pterodroma feae (procelariedoj), Fregata magnificens (fregatedoj) kaj Phaethon rubricauda (faetonedoj).

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

Vegetaĵaro en Santo Antão, post periodo de pluvo.
Strando je São Vicente.

Tiu ci ekoregiono gastigas kvar endemiajn birdospeciojn :

  • Verdakaban paseron (Passer iagoensis)
  • Verdakaban apuson (Apus alexandri)
  • Razan kampalaŭdon (Alauda razae), minacita de formorto, nur trovebla en la insulo Razo;
  • Verdakaban kanbirdon (Acrocephalus brevipennis), minacata, nuntempe nur trovebla en la Insuloj Santiago kaj Fogo.

El la dek kvin verdakabaj lacertulaj specioj, dek du estas endemiaj.

  • Macroscincus coctei, en Razo.
  • Tarentola gigas, en Razo kaj Branco.
  • Chioninia, genro endemia en Kabo-Verda.
  • Diversaj specioj de gekoj el la genroj Hemidactylus kaj Tarentola.

92 specioj de plantoj estas endemiaj en Kabo-Verdo. El ili, arbeto nomata Sideroxylon mirmulano.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La agrikulturo kaj la enkonduko de kaproj kaj de ekzotikaj plantoj estas detruintaj plejparton da la originaj faŭno kaj flaŭro.

La ekoregiono situas en la grava birda areo de Kabo-Verdo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Bullock, S.H., H.A. Mooney, and E. Medina, editors. 1996 : Seasonally dry tropical forests. Cambridge University Press, Cambridge UK.
  • angle Hazevoet, C.J. 1995 : The birds of the Cape Verde Islands. BOU Checklist No.13. Dorset Press, Dorchester.
  • angle WWF and IUCN. 1994 : Centres of plant diversity. A guide and strategy for their conservation. Volume 1. Europe, Africa, South West Asia and the Middle East. IUCN Publications Unit, Cambridge, U.K.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
AT0201 Verdakabaj sekaj arbaroj Flago-de-Kabo-Verdo.svg Kabo-Verdo
AT0202 Madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]