Verdalgoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pediastrum duplex

La verdalgoj estas grupo de fotosinteze aktivaj algoj, kiuj en pli frua sistematiko aperis kiel memstara taksono. La verdalgoj estas fakte parafiletika grupo, kiu do ne entenas ĉiujn posteulojn. Tiel oni ne aldonas la landajn plantojn al la grupo, kvankam ili evoluis el tiuj. Oni nomas verda algo ĉiun reprezentanton de Chloroplastida, kiu ne estas surtera planto.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Volvox aureus

La kloroplastoj havas klorofilon a kaj b same amelokorpetojn. Nur en la kloroplastoj de la verdaj algoj kaj en la antocerofitoj - apartenantaj al embriofitoj – troviĝas pirenoidoj, specifaj areoj en la plastidoj kun denas rezervaĵoj de rubiskoj, sed ne en la ceteraj embriofitoj. Ene de la unuopaj taksonoj de la verdalgoj ekzistas diversaj organizaj formoj, de la unuĉeluloj kaj ĉelkolonioj ĝis la multĉelaj taloj.

La multobliĝo okazas per divido, vegeta kresko, diversaj formoj de seksa generado.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ, la reprezentantoj de la verdalgoj estas ordigitaj al grupo de la verdaj plantoj, kiuj entenas krom la verdalgoj ankuax la grundajn plantojn. Plimulto de la verdalgoj estas ordigita al veraj verdalgoj, la alia parto kun la ornamalgoj kaj la ĥaraloj (Characeae, Charales) formas kun la grundaj plantoj la ĥarofitoj (Charophyta).