Verga mileo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verga mileo
Panicum virgatum 'Heavy Metal' en frua printempo
Panicum virgatum 'Heavy Metal' en frua printempo
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideoj Panicoideae
Genro: Panico Panicum
Panicum virgatum
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Disvastiĝo de verga mileo en Usono
Grajnoj de verga mileo

Verga mileo (latine Panicum virgatum) aŭ verga panico estas poaco el la genro Panico, kreskante en ebenaĵoj de Norda Ameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La verga mileo estas plurjara herba planto, kiu atingas kreskoalton de ĝis 2,5 m. Ĝi havas ruĝetan pajlon kun ronda kversekco kaj estas distingebla de la aliaj preriaj herboj je ties blankaj haroj ĉe la alligo de la folioj. La folioj longas 20 ĝis 40 cm kaj larĝas 0,3 ĝis 1,5  cm. La infloreskoj estas finstaraj spikoj. La verga mileo formas subterajn rizomojn.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La verga mileo estas C4-planto, kio igas ĝin pli rezista al la sekeco. Sur unu kvadrata metro povas kreski ĝis 700 plantoj. Ĝi estas grava paŝteja herbo en Usono, kaj oni uzas ĝin ankaŭ por preventi la grundan erodon. La verga mileo estas ankaŭ grava kandidato por produktado de celuloza etanolo.

Oni uzas ties diversajn kulturvariojn kiel ornamplantojn en Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]