Verizon Communications

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de operaciumo de Verizon, Verizon FiOS.

Verizon Communications, Inc. (prononcu "veRAJzen") estas mondskala telekomunika firmao. Ĝia ĉefsidejo estas en Novjorko, Usono. Ĝi kreiĝis en 1983 rezulte de la jure devigita disiĝo de la iama usona telefonkompanio Bell (la regiona sekcio nomiĝis Bell Atlantic, kun ĉefsidejo en Filadelfio). En Usono ĝi estas konata peranto de poŝtelefonaj kaj televidaj servoj. Ĝia nomo estas kunfandaĵo de "Veritas" (latine: Vereco) kaj "Horizon" (angle: Horizonto).