Verkoj de L. L. Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de Ryszard Kraŝko: Zamenhof (eseoj), PEA 1983

La verkoj de L. L. Zamenhof dividiĝas en tri kategorioj:

Prilingvaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En la prilingvaj verkoj rimarkindaj estas unue la prudento kaj toleremo de L. L. Zamenhof. La natura emo de elpensinto al arta lingvo estas plej detale elmontri ĉiujn flankojn de sia elpensaĵo. Tiel faris Johann Martin Schleyer, provizante sian Volapükon per kompleta gramatiko kaj dika vortaro. Male Zamenhof liveris unue nur la minimumon, 16-regulan gramatikon kaj 917-radikan vortareton: „lasante ĉion alian al libera iom-post-ioma ellaboriĝado.“ Ĉiam li evitis aldoni al la primitiva fundamento novajn devigojn; li timis ĉiujn troajn precizigojn, kiuj fariĝus katenoj. Preskaŭ sur ĉiu paĝo de Lingvaj Respondoj oni trovas la saman ideon:

  • „Nur la uzo iom post iom ellaboros definitivajn regulojn.“
  • „Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj.“
  • „Ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus.“
  • „En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?“
  • „Se grandampleksan vortaregon ni volus pretigi teorie kaj 'en rapideco', ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon.“

Sed tiu toleremo estis ebla, nur ĉar la bazoj de la lingvo estis firmigitaj kontraŭ ĉia ŝancelo. Tion li atingis, havigante karakteron de netuŝebleco al la tri verkoj Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro, kiun li kolektis en l905 sub titolo de Fundamento de Esperanto. Por ke iu ajn lingvo povu regule kreski kaj disvolviĝadi estas necese, ke enestu en ĝi ia potenca inertforto, kiu konservas al la plej granda parto de la lingvo oportunan senŝanĝon kaj stabilon, nepran kondiĉon por interkompreniĝado. En la naturaj lingvoj, tiun inertforton prezentas la jarcenta tradicio. En Esperanto, kie tia ne ekzistis, Zamenhof anstataŭigis ĝin per la Fundamento, kun sia karaktero de „dogma“ netuŝebleco. Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de Esperanto, plej genia elpenso de Zamenhof. Ĝi certigis al ĝi senriskan evolupovon kaj ebligis al Zamenhof tre libere proponi kaj uzi novajn vortojn (ĉirkaŭ 3 mil), el kiuj la plimulto estis poste registrita en la Oficialaj Aldonoj.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La tradukoj prezentas en la verkaro de Zamenhof la plej ampleksan parton. Lia unua traduko (La batalo de l' vivo de Charles Dickens), ĉar ĝi ne estis siatempe eldonita libroforme, ne havis grandan influon. Sed la dua: Hamleto de William Shakespeare, kiun li publikigis en la Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto, renkontis senkomparan sukceson kaj pli efikis por la propagando de la lingvo ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj. Li pruvis la movon marŝante: certe la publikigo de Hamleto ludis gravan rolon en la batalo pri reformoj kaj multe helpis al la venko de la konservativuloj.

Bedaŭrinde diversaj cirkonstancoj malhelpis lin daŭrigi tiun fekundan laboron, kaj nur ekde 1906 la fondo de La Revuo fare de Carlo Bourlet donis al li la eblon rekomenci sisteman tradukon de gravaj literaturaj verkoj. Oni miras antaŭ la nombro da tiaj tradukoj aperintaj en la jaroj 1907-08: verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj de antaŭe kaj atendis nur eldoneblecon. Sed tamen lia rapideco estas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga labortago, oni dubos, kiel li tradukis verse la kvin aktojn de Ifigenio en Taŭrido en la daŭro de 4 monatoj (marto-junio 1908).

Cetere tiu rapideco ne estis sen malutilo: liaj tradukoj suferas precipe pro du difektoj: unue ili estas ne tre ĝustaj, en kelkaj lokoj eĉ ne mankas kontraŭsencoj (oni vidos sube, kiel profunde la anglaj teologoj devis modifi la Zamenhofan Biblion); due ili ne ĉiam estis ŝirmitaj kontraŭ la invado de nacilingvaj idiotismoj (tio estas precipe konstatebla en la traduko de Georgo Dandin). Sed oni devas konfesi, ke tiujn difektojn klarigas ankaŭ aliaj kaŭzoj: unue la metodo de Zamenhof, kiu neniam celis ekzaktan „kabinetan“ tradukon, sed ĉiam preferis la pli vivan, pli rektan dirmanieron (tio klarigas, ke foje li tradukis ne el la originalo, sed el traduko germana: Hamlet, Fabeloj de Andersen ktp.); due la stato de la lingvo, ankoraŭ juna kaj malriĉa, kiu ne ebligis redoni ĉiujn nacilingvaĵojn per trafa kaj internacia esprimo.

Tamen kia ajn estas la absoluta valoro de tiuj tradukoj, estas klare, ke ilia valoro rilate al la lingva evoluo estas grandega. Efektive ili pruvis al la kontraŭdirantoj, ke „Esperanto povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo“; ili kontribuis al la riĉiĝado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtilajn idenuancojn de beletraj ĉefverkoj; ili helpis al la ellaboriĝado de la lingvo, devigante al penado por en tiu aŭ alia maniero nepre traduki tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi“; ili progresigis Esperanton al „kreskanta elasteco“ kaj fleksebleco, memorigante, „ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo“ (rimarkinde estas tiurilate la prefero de Zamenhof por traduko de teatraĵoj, kies vivaj dialogoj disvolvadis kaj ekzercadis la kvalitojn de la lingvo); fine ili stabiligis kaj fiksis la lingvon, prezentante multegan kvanton de kunmetaĵoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinitaj parolturnoj, kiujn leksikologoj zorge kolektis en la Enciklopedia Vortaro kaj en la Plena Vortaro, kaj kiujn aŭtoroj uzadas por la pli granda unuigo kaj kohero de la lingvo.

Oni vidas, do, ke oni ne troigus la rolon de la Zamenhofaj tradukoj dirante, ke sen ili Esperanto ne ekzistus: ĝi estus pala teoria fantomo, kiel IdoOccidental. Per siaj gramatikaj kaj vortaraj verkoj Zamenhof estis konstruinta la skeleton de la lingvo, sed nur danke al sia persista traduko, li vestis tiun ostaron per sukplena, sangriĉa, brilkolora karno. La animon cetere ni serĉu ĉe la originalaj verkoj.

Originalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Zamenhof: Paroladoj kaj poemoj; Rio de Janeiro, sen eldonjaro

La originalaĵoj konsistas ĉefe el antaŭparoloj al liaj diversaj verkoj, el traktaĵoj kaj el paroladoj. Du pecoj havas apartan gravecon: la traktajo pri Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia kaj la kolekto de la Kongresaj paroladoj.

Oni trovas en la unua profundecon de penso, potencon de logiko, klaron de saĝo, kiuj donas al tiu libreto eksterkutiman valoron por klerigado. Ĝi estas verko klasika, en la plej forta kaj laŭda senco de la vorto.

La paroladoj estis, kvankam oficialaĵoj, plej intime pripensitaj kaj plej skrupule redaktataj; Zamenhof penis enfermi en ilin ĉiujn siajn konvinkojn kaj esperojn, sian hom-amon kaj di-respekton. Celante „efiki sur la sentojn“ pli ol sur la spiritojn, en tiu granda „korekscita religia“ festo, kiel li imagis la Universalajn Kongresojn, li provis esti la predikanto „sub la verda standardo“. De la unua parolado en Bulonjo ĝis la lasta en Krakovo, ĉie oni sentas la entuziasmon de la kredanto, la idealismon de la majstro, la sindonemon de la homo. Li aspektas al ni kiel alia pli humana Moseo, gvidanta, admonanta kaj konsolanta sian popolon trans ĉiuj malhelpoj de la vojo. Se mankas al li la kapabloj de granda oratoro, li tuŝas nin eĉ pli profunde per la simpleco de la stilo kaj la sincereco de la tono.

Kiu volos posedi ĝustan bildon de Zamenhof, li prenu tiujn du malgrandajn librojn, la Esencon kaj la Paroladojn, lian tutan inteligenton kaj lian tutan koron. Ambaŭ estas el la nombro de tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron.

  • Unua libro (en lingvoj rusa, pola, franca, germana) ĉe Kelter, Varsovio 1887; E-a traduko de la antaŭparolo en F. K. kaj O. V.

Ĉiuj ĝis nun montritaj verkoj estas subskribitaj de la pseŭdonimo „D-ro Esperanto“

  • Kongresaj Paroladoj, de 1905 ĝis 1912 estas kolektitaj, kun aliaj neoficialaj en O. V. Bonega kritika eldono de Sasaki kaj Iuaŝita, Japana E Asocio Tokio, 1930 (2a korektita eld. 1932)
  • La Revizoro, de Gogol. 1907. De tiu verko ĝis la „Readmono“ ĉiuj menciitaj verkoj aperis unue, komplete aŭ parte, en La Revuo, poste en aparta eldono ĉe Hachette, Paris.
la noveloj La Rabeno de Baĥaraĥ kaj La Gimnazio en traduko de LLZ de 1909
  • Marta de Orzesko, 1910.
  • Je sia morto, en 1917, Zamenhof lasis, manuskripte, la kompletan tradukon de la Fabeloj de Andersen, kaj de la Malnova testamento (el la Biblio). La Fabeloj aperis ĉe la Centra Librejo, Parizo (1a volumo, 1923 - 2a, 1926 - 3a, 1932 - 4a, en presado) - sed kun teksto tre duba: la manuskripto estis laŭ mia konstato, en pluraj lokoj korektita de iu, kaj la preseraroj svarmas.
  • La Malnova testamento aperis en la Biblio, eldonita en Londono, 1926, de la Brita Biblia Societo. La teksto estas la rezulto de longa kaj tre konscienca laboro de angla biblia komitato super la Za manuskripto: se oni komparas kun la Hachette'-aj eldonoj, oni miros pri la nombro de la korektoj (605 nur en la 41 unuaj psalmoj!). Kiel ajn lojala kaj skrupula estis la revizio de la komitato, oni ne povas uzi tiun tekston, en ĝia nuna formo, por scienca studo al la Zamenhofaj lingvo kaj stilo. Tio cetere nenion deprenas de la literatura graveco kaj fidindeco de tiu ĉefverko.

Gaston Waringhien