Vermiĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vermiĉeloj uzitaj fari meksikan supon.

La termino vermiĉelo signifas italian pastaĵon el sekigita malmola tritiko, kies formato estas longa kun ronda sekcio kun diametro pli dika ol spageto[1]; dum ekzistas tamen vermiĉelo pli maldika ol spageto, kiu estas nomita fajna vermiĉelo. Vermiĉelo ankaŭ uzatas malsame kaj estis adoptita en diversaj landoj, tial tutmonde oni trovas malsamajn preparojn por formo kaj komponaĵo. Ĝi estas tipa en la itala kuirarto.

La termino vermiĉeloj jam ĉeestas en iuj judaj tekstoj devenantaj de la 11-a jarcento (vermishelsh), tial ŝajnas esti atribuebla al itala origino pro ĝia implicita signifo je "eta vermo". Poste ĝi aperas en la latina "Liber de coquina" kiel "uermiculi", kuirlibro kompilita de nekonata aŭtoro de la napola areo inter la 13-a kaj 14-a jarcentoj [2] [1].

La vermiĉeloj uzatas ofte por fari supojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Vermiĉeloj (itale). Alirita 11a de marto 2019.
  2. Vermiĉeloj (itale). Alirita 11a de marto 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Vermicelli » el la itallingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.