Verneřice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Děčín. Pri parto de urbo Hrob temas artikolo Verneřice (Hrob).
Verneřice
germane Wernstadt
urbo
Preĝejo de sankta Anna
Blazono
Oficiala nomo: Verneřice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Benešov nad Ploučnicí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro
Situo Verneřice
 - alteco 493 m s. m.
 - koordinatoj 50° 39′ 40″ N 14° 18′ 04″ O / 50.66111 °N, 14.30111 °O / 50.66111; 14.30111 (mapo)
Areo 31,38 km² (3 138 ha)
Loĝantaro 1 157 (2023)
Denseco 36,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 405 02 ĝis 407 25
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0421
NUTS 5 CZ0421 562921
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Verneřice
Retpaĝo: www.vernerice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Verneřice (germane Wernstadt) estas urbo de Ĉeĥio, en distrikto Děčín. Vivas ĉi tie 1 157 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1352. Ekde la jaro 1479 Verneřice estis urbo.

Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo. Kun efikeco ekde la 10-a de oktobro 2006 estis la 17-a de oktobro 2006 la devena decido ŝanĝita kaj al la municipo estis redonita statuso de urbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 943
18805 063
18904 962
19004 751
19104 786
19214 123
JaroLoĝantoj
19303 953
19501 486
19611 271
19701 148
19801 102
19911 074
JaroLoĝantoj
20011 081
20141 099
20161 130
20171 142
20181 142
20191 158
JaroLoĝantoj
20201 166
20211 174
20221 162
20231 157

Transporto[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1890 ĝis 1978 kondukis ĝis Verneřice fervojlinio Velké Březno – Verneřice kun deflankiĝo al Úštěk.

En la jaro 1930 estis establitaj en tiu ĉi regiono aŭtobusaj linioj. La unua linio kondukis el Verneřice tra Příbram, Rychnov, Fojtovice kaj Benešov nad Ploučnicí ĝis Děčín. La alia linio kondukis el Verneřice tra Valkeřice (Algersdorf). Vintre oni ne povis ofte traveturi pro alta neĝo.

En la jaro 2007 kondukas tra Verneřice aŭtobusa linio el Děčín tra Benešov nad Ploučnicí, Františkov, Valkeřice, Verneřice kaj Příbram ĝis Rychnov, kaj alia linio tra Žandov kaj Merboltice. Plua linio veturas el Ústí nad Labem tra Verneřice ĝis Úštěk, proksimume laŭ linio de nuligita fervojo.

Mitoj[redakti | redakti fonton]

En monto Boží vrch loĝadis gnomoj. Sed kiam estis ĉi tie konstruita preĝejo de La plej sankta Triunuo, ili devis forloĝiĝi, ĉar ili ne povis elteni bruegon de la preĝejaj sonoriloj.

Lokaj partoj[redakti | redakti fonton]

  • Verneřice (Werndorf, katastra teritorio (k. t.) Verneřice)
  • Čáslav (Tschiaschel, k. t. Čáslav u Verneřic)
  • Loučky (Schönau, k. t. Loučky u Verneřic)
  • Příbram (Biebersdorf, k. t. Příbram pod Bukovou horou kaj Velké Stínky)
  • Rychnov (Reichen, k. t. Rychnov u Verneřic)
  • Rytířov (Rittersdorf, k. t. Rytířov)

Pro ellandigo de germanoj en la jaro 1945 pereis sur hodiaŭa teritorio de la urbo antaŭaj vilaĝoj Boží Vrch (Gottesberg), Malé Loučky (Niederschönau), Malé Stínky (Kleinzinken) kaj Velké Stínky (Großzinken).

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Anna
  • Fontano
  • maria monumento kaj kruco neniigitaj dum normaligo