Verniero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verniero kun 20-foja pliprecizigado, kiu montras valoron 24,3

Verniero estas agordoplatomontroplato, kiu pli precize ol kutima montroplato ebligas legi agordatan aŭ montratan valoron.

Ĝi konsistas el du simplaj montroplatoj, unu el ili, ĉefa, havas normalan skalan kaj plenan longon.

La alia, akcesora, estas mallonga kaj havas malmulte malpli grandan skalon. Sulko de la akcesora montroplato, kiu koincidas kun sulko de la ĉefa montroplato, montras sekvajn ciferojn de la valoro.

Pliprecizigado per uzado de verniero kutime estas 5-, 10- aŭ 20-foja.

Ekzemplo pri la uzo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo

La apuda bildo montras skizon de skalo (ruĝa, supre), sur kiu mezurstreko (blua, markita per "A") indikas valoron de iom pli ol 4,7. Per okulo eblas ekkoni, ke la valoro estas proksimume meze inter 4,7 kaj 4,8, sed pli granda precizeco ne eblas, precipe se la skalo estas malgranda.

La verniero (akcesora skalo, blua, malsupre) ebligas pli grandan precizecon: Ĉar ĝiaj unuoj estas malpli grandaj ol tiuj de la ĉefa skalo (tie ĉi naŭ-dekone), ekzistas loko, kie du vernieraj strekoj estas inter du ĉefaj, aŭ kie ĉefa kaj verniera streko koincidas. Necesas trovi la numeron de tiu(j) verniera(j) streko(j), en la ekzemplo ĝi estas la kvara post la komenca mezurstreko (flava cirklo, markita per "B"). Tio signifas, ke la necerta cifero en la mezura rezulto estas "4", do la valoro estas 4,740. Se kontraŭe la tria kaj kvara vernieraj strekoj estus en la sama intervalo de la ĉefa skalo, la valoro estus 4,735. La finaj ciferoj "0" resp. "5" ne estas tute precize mezureblaj per tiu metodo, sed ja eblas distingi inter 0 kaj 5.

Historio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La vernieran skalon en 1631 inventis la franca matematikisto Pierre Vernier, kies nomon ĝi portas en kelkaj lingvoj. Aliaj lingvoj nomas ĝin laŭ la portugala geografo Pedro Nunes aŭ laŭ ties latinigita nomo "Nonius".