Verono
Verono | |||||
komunumo de Italio urba areo urbego urbo itala urboŝtato vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Veneto | ||||
Provinco | VR Verono | ||||
Geografia situo | 45° 26′ N, 10° 59′ O (mapo)45.43333333333310.983333333333Koordinatoj: 45° 26′ N, 10° 59′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 59 m | ||||
Areo | 206,63 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 255 588 (2023) | ||||
Loĝdenso | 1285 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Avesa, San Michele Extra, San Massimo all'Adige, Quinzano, Quinto di Valpantena, Poiano di Valpantena, Parona di Valpolicella, Montorio Veronese, Mizzole, Marchesino, Chievo, Cà di David e Moruri | ||||
Najbaraj komunumoj | Bussolengo, Buttapietra, Castel d'Azzano, Grezzana, Mezzane di Sotto, Negrar, Pescantina, Roverè Veronese, San Giovanni Lupatoto, San Martino Buon Albergo, San Mauro di Saline, San Pietro in Cariano, Sommacampagna, Sona, Tregnago, Villafranca di Verona | ||||
Patrono | Sankta Zenono | ||||
Festa tago | 21-a de majo | ||||
Nomo de loĝantoj | veronesi | ||||
Poŝtkodo | 37100 | ||||
Imposta kodo | L781 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 023091 | ||||
Telefona prefikso | 045 | ||||
Estro | Damiano Tommasi | ||||
Retpaĝo | comune.verona.it | ||||
Verono (itale Verona) estas komunumo en la nordo de Italio kaj ĉefa loko de la samnoma provinco. Ĝi situas ĉe la bordoj de la rivero Adiĝo en la itala regiono Venetio (itale Veneto ['ve:neto]). En Verono (1) Arkivigite je 2006-10-15 per la retarkivo Wayback Machine loĝas 256.110 homoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]- Bartolomeo la 1-a della Scala estis Senjoro de Verono el 1301, kaj membro de la familio Skaliĝeroj.
- Cangrande la 1-a della Scala estis itala nobelo, apartenanta al la familio della Scala kiu regis en Verono el 1308 ĝis 1329.
La Verona Proceso (itale processo di Verona) okazis en la Itala Sociala Respubliko (ISR) por puni - pere de kvin preskaŭ tujaj mortopunoj kaj unu 30-jara enprizonigo - la membrojn de la Granda Faŝisma Konsilantaro kiuj faris la "krimon" voĉdoni por la elpostenigo de Benito Mussolini en la Reĝlando Italio kaj estis poste arestitaj fare de la trupoj de Mussolini. La juĝo okazis en Verono inter la 8a kaj la 10a de januaro 1944. La ekzekuto de la kvin kaptitoj kiuj estis kondamnitaj al mortopuno estis plenumita tujtuje, fare de pafroto, matene de la 11a de januaro 1944.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Prokolo de Verono
- Zenono de Verono
- Gabriele Zerbi
- Dante Alighieri, poeto
- Girolamo Fracastoro, humanisto, kuracisto, filozofo, poeto, astronomo, geografo kaj beletristo.
- Beatrice Macola, aktorino
- En Verono naskiĝis hungara astronomo Radó Kövesligethy.
- En Verono mortis hungara matematikisto Károly Taubner.
- Aleardo Aleardi, poeto
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ekzistas urba Esperanto-grupo, kies unua granda internacia evento estis la 3-a Itala Kongreso de Esperanto kun eksterlandaj gastoj, kiu okazis en Verono la 6-a ĝis 8-an de aŭgusto 1912. En la urbo situas strato Via dell'Esperanto.