Verona sakramentario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Verona sakramentario, aŭ eble pliofte Leona sakramentario, estas antikva liturgia libro, kiu entenas la tekstojn por la eŭkaristia celebrado en la tuta liturgia jaro. Inter la ekzstantaj tekstoj de la roma-rita liturgio, ĝi estas la plej antikva kaj eble datiĝas de la 6-a jarcento, kaj enhavas ankaŭ tekstojn de la 5-a jarcento.

La kodekson, kiu entenas la sakramentarion. malkovris en la Kapitula Biblioteko de Verono kaj publikigis Giuseppe Bianchini en 1735 omaĝe al Anastazio la Bibliotekisto. Li atribuis la sakramentarion al papo Leono la 1-a. Malgraŭ tiu nomo, temas ne pri sakramentario vera kaj propra, sed pri simpla kolekto, kreita por privata uzo, de iuj libelli missarum (libretoj por mesoj) devenintaj el diversaj tombejaj bazilikoj kaj titolaj preĝejoj de Romo, en kiuj la papo celebris la staciajn mesojn. Entute la Verona sakramentario kolektas tricent mesformularojn. La tuta liturgia amplekso estas laŭ la roma rito sen aliritaj entrudaĵoj.

Laŭ hipotezo proponita de aŭstria historiisto Rudolph Buchwald en 1908 la Verona sakramentario estis kopiita cele de enkonduko de la Roma rito en Gaŭlojn kaj ĝia aŭtoro estas serĉenda en la rondo de sankta Marteno de Tours. Laŭ Louis Duchesne, deduktante el enaj datenoj, ĝi estis aranĝita en 538; laŭ aliaj esploristoj, ĝi estis kompilita tuj post la invado de Romo per la armeo de Alariko (402), kaj precize (laŭ Ludovico Antonio Muratori) sub la regado de papo Feliĉo la 3-a, ĉirkaŭ 492.

Ĝia strukturo estas originala, ĉar ĝi dividiĝas laŭ la jaraj monatoj, de aprilo ĝis decembro. La ceteraj monatoj mankas.

Krom la formuloj por la mesoj, en ĝi kolektiĝas ankaŭ ritaroj por la dediĉo de preĝejoj, por la konsekroj de episkopoj. por la ordinigo de diakonoj kaj presbiteroj, por la konsekro de virgulinoj kaj la beno de geedzoj.[1]

Ĝi estas ankoraŭ hodiaŭ konsiderita aŭtoritata liturgia teksto. Ekzemple, la Dua Vatikana Koncilio en la konstitucio Sacrosanctum Concilium el ĝi citas pasaĵon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Itallingve: la liturgiaj libroj.
  • Claudia Adami, [2] Kodeksoj de la Kapitula Verona Biblioteko koncernantaj la Patrojn de la Eklezio.