Veronica Ferres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Veronica FERRES)
Veronica Ferres
Germana aktorino
Germana aktorino
Persona informo
Naskonomo Veronika Maria Cäcilie Ferres
Naskiĝo la  10-an de junio 1965(nun 1965-06-10) (58‑jara)
en Solingen, Nordrejn-Vestfalio, Germanio
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato • Gymnasium Schwertstraße • Max-Reinhardt-seminario
Familio
Edz(in)o Helmut Dietl • Martin Krug • Carsten Maschmeyer
Infano Lilly Krug
Okupo
Okupo filmaktoro
TTT
Retejo http://www.veronicaferres.de/
vdr

Veronica FERRES (naskiĝis la 10-an de junio 1965) estas germana aktorino.

Veronica Ferres naskiĝis en Solingen, Nordrejn-Vestfalio. En Munkeno ŝi studis germanistikon kaj teatrajn sciencojn, poste ŝi en la Viena Max-Reinhardt-seminario studis aktoradon.

Kiel aktorino ŝi konatiĝis per rolo en la satira filmo Schtonk [ŜTONK] de la reĝisoro Helmut Dietl en 1991. Plian famon alportis la filmo Das Superweib [das ZU:pavajp] de la reĝisoro Sönke Wortmann en 1995. Sekvis multaj pliaj filmoj, el kiuj en la suba listo menciiĝas nur kelkaj. Ŝi gajnis aron da premioj.

Listo de filmoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Schtonk (1991, reĝisoro Helmut Dietl)
  • Der Papagei (1992)
  • Das Superweib (1995, reĝisoro Sönke Wortmann)
  • Doktor Knock (1996)
  • Rossini (1997)
  • Eine ungehorsame Frau (1997)
  • Late Show (1998)
  • Die Braut (1999)
  • Les Misérables (Francio/Germanio, 2000)
  • Die Manns (2001)
  • Bobby (2001)
  • Für immer verloren (2003)

Premioj gajnitaj[redakti | redakti fonton]

  • premio Bambi (1992)
  • Goldene Kamera (1998, 2002)
  • premio Adolf Grimme (2002)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]